Homoj

Tomáš Garrigue Masaryk

La 7-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1850) de la ĉeĥoslovaka sociologo, filozofo kaj politikisto Tomáš Garrigue Masaryk, konata ankaŭ kiel T.G. Masaryk kaj Tomáš G. Masaryk (1850-1937)
it.wikipedia.org/wiki/Tom%C3%A1%C5%A1_Masaryk
eo.wikipedia.org/wiki/Tom%C3%A1%C5%A1_Garrigue_Masaryk#Masaryk_pri_Esperanto
​heroo de la ĉeĥoslovaka sendependeco disde Aŭstrio-Hungario, unua Prezidanto de Ĉeĥoslovakio (1918-1935), subtenanto de la eŭropa ideo.
​Tomáš G. Masaryk (ne konfuzenda kun lia filo Jan Masaryk) havis fronte al Esperanto skeptikan sintenon; en 1905, en parolado en Jičín, malgraŭ rekono de la bezono de internacia lingvo, li asertis ke tiun rolon jam ludas la angla, ke oni ne povas artefarite konstrui lingvon, kaj ke “volapuko kaj esperanto estas lingvoj tute mortaj”.
​Tamen, aperis en Esperanto:
​- Jaroslava Císař: La unua prezidanto de la Ĉeĥoslovaka respubliko. Trad. Rudolf Hromada, Ĉeĥoslovaka Esperantista Informejo, Prago 1920;
​- Jan Herben: Malriĉa knabo, kiu gloriĝis. Trad. Tonča Mrázková kaj B. Pittner. Moraviaj Esperanto-Pioniroj, Olomouc 1930;
– Tomáš Masaryk: La senco de la ĉeĥoslovaka nacio. Trad. Stanislav Kamaryt, en: Ĉeĥoslovaka Antologio, Literatura Mondo, Budapest 1935.
​Krome:
– laŭda artikolo pri T.G. Masaryk de Bohdan Dobiáš aperis en “Esperanto de UEA” 1929-7/8, paĝo 133;
– artikolo kun foto aperis en “Literatura Mondo” 1932-12,VII;
– artikolo kun foto okaze de lia 85-a naskiĝtago aperis en “Esperanto de UEA” 1935-3, paĝo 37.
​Mi aldonas la artikolon de “Esperanto de UEA” 1929-7/8, p. 133, kaj ĉeĥoslovakan poŝtkarton kun portreto de Tomáš G. Masaryk.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *