Homoj

Lucio Dalla – Piazza Grande

La 1-a de marto estas la datreveno de la morto (en 2012) de la itala (bolonja) kantaŭtoro Lucio Dalla (1943-2012)
it.wikipedia.org/wiki/Lucio_Dalla
Pri li mi jam parolis la 4-an de marto 2017, okaze de la datreveno de lia naskiĝo

4 marzo 1943 – Lucio Dalla


kaj la 22-an de februaro 2017, en rilato kun la tenoro Enrico Caruso kaj la kanzono “Caruso”

4 marzo 1943 – Lucio Dalla


Estas bedaŭrinde, ke pri Lucio Dalla ne ekzistas Vikipedia paĝo en Esperanto (dum ĝi ekzistas, kvankam kiel nura ĝermo, eĉ en Ido), kaj ke en la paĝo en la itala ne estas dirite, ke kvin liaj kanzonoj estis tradukitaj ankaŭ al Esperanto (estas maldetala aludo, kiu povus esti evoluigita: “È stato un autore conosciuto anche all’estero ed alcune sue canzoni sono state tradotte e portate al successo in numerose lingue” = Li estis aŭtoro konata ankaŭ eksterlande, kaj kelkaj liaj kanzonoj estis tradukitaj kaj sukcesigitaj en multenombraj lingvoj).
En la reto ĉeestas – dise, ne en Vikipedio mem – iu fuŝa aŭtomata traduko al Esperanto de la anglalingva paĝo de Vikipedio pri Dalla, kiun tamen oni devus revizii, korekti kaj resumi, forigante la superfluon:
epo.wikitrans.net/Lucio_Dalla
​La tradukitaj kanzonoj estas jenaj:
– 4 marzo 1943 (4/3/1943), trad. Carlo Minnaja;
– Piazza Grande (Placo Granda), trad. Carlo Minnaja;
– L’anno che verrà (Venontjare), trad. Giuseppe Castelli;
– Caruso, trad. Renato Corsetti;
– Cara (Karulino), trad. Giuseppe Castelli.
Mi transskribas la tekston en la itala kaj en Esperanto de “Piazza Grande” (Placo Granda), kaj aldonas la italan poŝtmarkon de 2016, kun la koncerna speciala stampo, pri la placo de Bolonjo kiu hodiaŭ nomiĝas “Piazza Maggiore” (Plejgranda Placo) aŭ “Piazza Grande” (Granda Placo), kaj iam estis “Piazza Vittorio Emanuele II” (Placo Viktoro Emanuelo la dua). Tamen – kontraŭe ol kutime oni opinias – ne estas ĝi la placo, kiu donis la nomon al la kanzono: la “vera” placo, kie efektive vivis senhejmulo, estas la pli akcepteme malgranda placo Cavour
it.wikipedia.org/wiki/Piazza_Cavour_(Bologna)
La kanzono (kiu tuj fariĝis tutmonda furoraĵo) kontraŭe ne havis sukceson ĉe la Festivalo de Sanremo de 1972 (ĝi rangiĝis kiel oka), probable ĉar ĝia teksto estas krude ŝoka kaj pensiga (ĝia Disko-eldonejo eĉ volis ŝanĝi ĝian titolon al “Canal Grande”/ Granda Kanalo, por eviti ĝenojn); sed temas pri teksto elstare poezia, tiom ke en 2001 ĝi estis proponita (kune kun poeziaĵoj de Vincenzo Cardarelli, Umberto Saba

Umberto Saba


kaj Sandro Penna
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/06/12/sandro-penna/ )
al la italaj kandidatoj al la abiturienta ekzameno, pri la temo “La placo: renkontiĝejo de la memoro”.
​Al la titolo de la kanzono inspiriĝas la neprofitcela asocio “Amici di Piazza Grande” (Geamikoj de Placo Granda), kiu asistas en Bolonjo la malriĉulojn kaj la senhejmulojn.


PIAZZA GRANDE
Parole di Gianfranco Baldazzi, Sergio Bardotti e Ron (Rosalino Cellamare)
musica di Lucio Dalla

Santi che pagano il mio pranzo non ce n’è
sulle panchine in Piazza Grande,
ma quando ho fame di mercanti come me
qui non ce n’è.

Dormo sull’erba e ho molti amici intorno a me,
gli innamorati in Piazza Grande,
dei loro guai dei loro amori tutto so,
sbagliati e no.

A modo mio avrei bisogno di carezze anch’io.
A modo mio avrei bisogno di sognare anch’io.

Una famiglia vera e propria non ce l’ho
e la mia casa è Piazza Grande,
a chi mi crede prendo amore e amore do,
quanto ne ho.

Con me di donne generose non ce n’è,
rubo l’amore in Piazza Grande,
e meno male che briganti come me
qui non ce n’è.

A modo mio avrei bisogno di carezze anch’io.
Avrei bisogno di pregare Dio.
Ma la mia vita non la cambierò mai mai,
a modo mio quel che sono l’ho voluto io.

Lenzuola bianche per coprirci non ne ho
sotto le stelle in Piazza Grande,
e se la vita non ha sogni io li ho
e te li do.

E se non ci sarà più gente come me
voglio morire in Piazza Grande,
tra i gatti che non han padrone come me
attorno a me.

PLACO GRANDA
Vortoj de Gianfranco Baldazzi, Sergio Bardotti kaj Ron (Rosalino Cellamare)
muziko de Lucio Dalla, trad. Carlo Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/dalla.html#PLACO%20GRANDA

Sanktuloj pagas mian manĝon certe ne
sur la benkar’ en placo Granda,
sed ĉe malsat’, vendisto kiel mi, ho ve,
ĉeestas ne.

Multaj amikoj kun mi dormas sur la herb’,
l’ amantoj en la placo Granda,
missortojn, amojn ĝustajn kaj ne, scias mi,
kaj ĉion pri.

Laŭ stilo mia,
al mi necesus ja kareso plia,
laŭ stilo mia,
al mi necesus nepre revo plia.

Mankas al mi reale vera famili’,
hejm’ mia estas placo Granda,
fideme amon prenas, donas mi,
ĝis venas fin’.

Virinoj donas al mi amon certe ne,
mi ŝtelas ĝin en placo Granda,
kaj da friponoj kiel mi, feliĉe ke
ĉeestas ne.

Laŭ stilo mia
al mi necesus ja kareso plia,
al mi necesus vere preĝi Dion,
sed vivon mian ŝanĝos mi neniam.
Laŭ stilo mia,
kio mi estas estis volo mia.

Littukojn blankajn por kovril’ ne havas mi
sub la stelar’ en placo Granda,
se viv’ ne havas revojn, havas mi
ilin por vi.

Kaj se ne estos plu personoj kiel mi
venu la mort’ en Placo Granda,
inter la katoj kiuj sen mastroj kiel mi
ĉirkaŭas min.

Laŭ stilo mia,
kio mi estas estis volo mia.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *