Homoj

Vittoria Colonna – Michelangelo Buonarroti

La 25-a de februaro estas la datreveno de morto (en 1547) de la itala poetino Vittoria Colonna (1492-1547)
it.wikipedia.org/wiki/Vittoria_Colonna
​Naskiĝinte en Marino, proksime de Romo, el nobela familio (ŝi estis Markizino de Peskaro), ŝi estis promesita kiel edzino kiam ŝi estis ankoraŭ knabineto, kaj edziniĝis en 1509, apenaŭ 17-jara. Ŝia edzo baldaŭ foriris al milito, estis kaptita, denove batalis, kaj en 1525 estis mortvundita. Vittoria falis en deprimitecon, kaj ekpensis pri sinmortigo; poste ŝi retiriĝis en monaĥinejon.
​En 1536 ŝi konatiĝis kun Michelangelo (Mikelanĝelo) Buonarroti (1475-1564)
it.wikipedia.org/wiki/Michelangelo_Buonarroti
eo.wikipedia.org/wiki/Mikelan%C4%9Delo
kun kiu ŝi ligis fortan amikecon (malgraŭ la diferenco de aĝo kaj de karaktero), flegante densan korepondadon; de ĝi restas sep leteroj (du de Mikelanĝelo kaj kvin de la Markizino).
Al ŝi Mikelanĝelo dediĉis kelkajn sonetojn, el kiuj unu (“Non ha l’ottimo artista alcun concetto”) estis tradukita al Esperanto de Lajos Tárkony (Ludwig Totsche) kun la titolo “Ne estas eĉ plej arta rev’ el ŝtono”, kaj plurfoje publikigita, laste kun malgranda variaĵo.
Verdire, en “Norda Prismo” 1964-2 estas ankaŭ publikigita la traduko, de Jiří Kořínek, de alia soneto de Mikelanĝelo, prezentita kun la ĝenerala titolo “La lasta saluto al Vittoria Colonna”; bedaŭrinde, malgraŭ zorgaj esploroj, ĝis nun mi ne sukcesis identigi la originalan tekston en la itala.
Kuriozaĵo: laŭ kelkaj, la vizaĝo de Maria en la “Lasta Juĝo” de Mikelanĝelo en la Siksta Kapelo estas tiu de Vittoria Colonna.
Vittoria Colonna estas aŭtorino de amaj poemoj por la edzo (“Rime amorose” – Amaj rimaĵoj, kaj “Rime spirituali” – Spiritaj rimaĵoj), kaj prozaĵoj kun religia karaktero.
Ekzistas la traduko al Esperanto de unu ŝia soneto (“Qual digiuno augellin, che vede ed ode” – Kiel birdet’ malsata, kiu vidas), de Juliette Vatré-Baudin, publikigita en “Literatura Mondo” 1937-5, p. 140.
​Mi transskribas la sonetojn de Vittoria Colonna kaj de Mikelanĝelo, en la itala kaj en la versioj al Esperanto, kaj aldonas:
– italan poŝtan stampon de la 16-a de junio 1979, pro filatela ekspozicio dediĉita al Vittoria Colonna en Salsomaggiore Terme (Parmo);
– detalon de la “Lasta Juĝo” de Mikelanĝelo en la Siksta Kapelo.


QUAL DIGIUNO AUGELLIN, CHE VEDE ED ODE

Qual digiuno augellin, che vede ed ode
batter l’ali alla madre intorno, quando
gli reca il nutrimento, ond’egli, amando
il cibo e quella, si rallegra e gode,

e dentro al nido suo si strugge e rode
per desio di seguirla anch’ei volando,
e la ringrazia in tal modo cantando,
che par ch’oltre il poter la lingua snode;

tal io qualor il caldo raggio e vivo
del divin sole, onde nutrisco il core,
più dell’usato lucido lampeggia,

muovo la penna spinta dall’amore
interno; e senza ch’io stessa m’avveggia
di quel ch’io dico, le sue lodi scrivo.

Vittoria Colonna

KIEL BIRDET’ MALSATA, KIU VIDAS

Kiel birdet’ malsata, kiu vidas
kaj aŭdas flugilfrapojn de l’ patrino
portanta manĝon, dum en ĝia sino
plezuro vibras, ĉar ĝi manĝ-avidas,

kaj ĝi en nesto sin apenaŭ bridas,
sin streĉas, tremas de la flug-inklino,
kaj tiel kantas ĝi por dank-esprimo,
ke super sia pov’ la lang’ rapidas,

tiel mi, kiam brila varm’ viv-dona
de l’ sankta suno, nutr’ al mia koro,
pli ol kutime flamas, helradia,

mi movas plumon, kiun la adoro
pelas, kaj jen, mi skribas, ne-konscia
pri l’ propraj vortoj, laŭdojn al vi, bona.

Vittoria Colonna, trad. Juliette Vatré-Baudin
(“Literatura mondo” 1937-5, p. 140)

*****

NON HA L’OTTIMO ARTISTA ALCUN CONCETTO
(RIME 151)

Non ha l’ottimo artista alcun concetto
c’un marmo solo in sé non circonscriva
col suo superchio, e solo a quello arriva
la man che ubbidisce all’intelletto.

Il mal ch’io fuggo, e ‘l ben ch’io mi prometto,
in te, donna leggiadra, altera e diva,
tal si nasconde; e perch’io più non viva,
contraria ho l’arte al disiato effetto.

Amor dunque non ha, né tua beltate
o durezza o fortuna o gran disdegno,
del mio mal colpa, o mio destino o sorte;

se dentro del tuo cor morte e pietate
porti in un tempo, e che ‘l mio basso ingegno
non sappia, ardendo, trarne altro che morte.

Michelangelo Buonarroti

NE ESTAS EĈ PLEJ ARTA REV’ EL ŜTONO
(RIMOJ 151)

Ne estas eĉ plej arta rev’ el ŝtono,
kiun ne fermus marmorekzemplero
per sia troo; ĝin nur trovas fero
gvidata skulpte per inspir’ kaj kono.

Malbon’ timata, esperata bono
vin loĝas, dam’ pompanta en fiero,
sed vane penas mi kun malespero,
ne donas l’ art’ efekton laŭ bezono.

Nek amo kulpas do, nek via belo,
nek duro, fat’, malŝato malafabla
pri mia plago, nek destin’ aŭ sorto;

samtempe ja indulg’ kaj mortkruelo
nestas en vi, sed mi, kun nekapabla
ardanta cerbo trafas nur al morto.

Michelangelo Buonarroti, trad. Lali Blond (Lajos Tárkony/ Ludwig Totsche)
(“Literatura Mondo”1936-4, julio-aŭgusto, p. 101; “Literatura foiro” 1976-36)

NE ESTAS EĈ PLEJ ARTA REV’ EL ŜTONO
(RIMOJ 151)

Ne estas eĉ plej arta rev’ el ŝtono,
kiun ne fermus marmorekzemplero
per sia troo; ĝin nur trovas fero
gvidata skulpte per inspir’ kaj kono.

Timata mavo, esperata bono
vin loĝas, dam’ pompanta en fiero,
sed vane penas mi kun malespero,
doni la art-efekton laŭ bezono.

Nek amo kulpas do, nek via belo,
nek duro, fat’, malŝato malafabla
pri mia plago, nek destin’ aŭ sorto;

samtempe ja indulg’ kaj mortkruelo
nestas en vi, sed mi, kun nekapabla
ardanta cerbo trafas nur al morto.

Michelangelo Buonarroti, trad. Lajos Tárkony (Ludwig Totsche)
(“Hungara vivo” 1975-3)

*****

LA LASTA SALUTO
AL VITTORIA COLONNA

Kiam ŝi pasis for al mortoland’,
belecon ŝian kie tron’ atendis,
ŝin akompani mi veĝemojn sendis
kaj senfeliĉa restis mi plendant’.

La mort’ vin ŝiris for de via kant’,
en sunobril’ sin tero vastetendis,
diris ĉiel’: korp’ estas mia plant’,
spiriton vian ni por ni pretendis.

Ne de l’ pasemo prenis vin disfalo,
vort’ via kanta fundpenetris nin
kaj ne fordronos en eternomaro,

ja por ĉielo tiu rabviktim’
nur vana gajn’ – iradas tra dihaloj
senkante ŝi – la muta poetin’.

Michelangelo Buonarroti, trad. Jiří Kořínek
(“Norda prismo” 1964-2)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *