Homoj

Leon Battista Alberti

La 18-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1404) de la itala arkitekto, klerulo kaj spertulo pri arto Leon Battista Alberti (1404-1472)
it.wikipedia.org/wiki/Leon_Battista_Alberti
eo.wikipedia.org/wiki/Leon_Battista_Alberti
​Tipa humanisma intelektulo, fleginto de la plej diversaj kampoj de sciado, Alberti estas fama precipe kiel arkitekto, aparte pro la transformo de la gotika preĝejo de Sankta Francisko en Rimini al la tiel dirita “Templo de Malatesta” aŭ Katedralo
it.wikipedia.org/wiki/Tempio_Malatestiano
(v. “L’Esperanto” 1970-1, p. 9, kies tekston mi transskribas),
pro la kompletigo de la fasado de la Baziliko de Santa Maria Novella (Sankta Maria la Nova) en Florenco
it.wikipedia.org/wiki/Basilica_di_Santa_Maria_Novella

Giovanni Michelucci


kaj pro la Baziliko de Sankta Andreo en Mantovo
it.wikipedia.org/wiki/Basilica_di_Sant%27Andrea_(Mantova)
(v. “L’Esperanto” 1926-10, p. 186-189).
Tamen, Alberti okupiĝis ankaŭ pri multaj aliaj aferoj: magistro en Bolonjo pri juro kaj ekonomiko, li interesiĝis interalie pri arkeologio; pri studo de la klasika arto; pri teorio kaj tekniko de konstruarto, pentroarto kaj skulptado; pri familiaj rilatoj; kaj ankaŭ – kio ĉi tie plejmulte interesas – pri lingvistiko (li verkis gramatikon de la itala lingvo, mirige modernan).
Ŝuldiĝas al li multaj fakaj terminoj en la itala lingvo en la kampoj de arto, kiuj siavice transiris al la aliaj eŭropaj lingvoj; kaj oni rajtas diri ke, iamaniere, li anticipis la principojn de planlingvo kia Esperanto, ĉar:
– kvankam li bone konis la latinan (en tiu lingvo li verkis gravajn traktatojn), li konsciis, ke ne estas oportuna la plua utiligo de lingvo jam ne parolata de la popolo;
​- en la traduko de la latinaj terminoj en la komunuzan italan lingvon, li zorge evitis grekismojn, sed prefere utiligis la internajn riĉofontojn de la lingvo (samkiel la “bonlingvaj” esperantistoj strebas utiligi la fundamentan materialon, prefere ol enkonduki “sintetizajn” terminojn senpere prenitajn el iu aparta lingvo;
​- li depostulis la rajton kaj la devon krei novajn vortojn, ĉiufoje kiam ne ekzistas terminoj taŭgaj por novaj realaĵoj;
​- li ne kreis la vortojn en arbitra maniero, “apriore”, sed li havigis novajn kaj pliajn signifojn al jam ekzistantaj vortoj, surbaze de analogio;
​- kvankam li esence bazis sian komunuzan italan lingvon sur la dialektoj de Toskanio (precipe tiu de Florenco), li ne preteratentis la kontribuojn de aliaj dialektoj, estigante sintezon de la plej bonaj elementoj, kun prioritata zorgo pri komprenebleco.
​En Esperanto ekzistas la traduko, de Giordano Azzi, de ero (“Societa vivo kaj fizikaj ekzercoj por la knaboj”) el la unua el la libroj “Della famiglia” (Pri familio), en la “Itala Antologio”, Milano 1987, p. 127-129).
​Mi aldonas:
– maksimumkarton formita per la itala poŝtmarko de 1972 pro la 500-a datreveno de la morto de Leon Battista Alberti;
– la bildon de la “Templo de Malatesta” (Katedralo) de Rimini, laŭ malnova bildkarto.


HISTORIO KAJ LEGENDO PRI RIMINI

Rimini ne estas nur la Perlo de Adria Maro, la plej bela strando de Eŭropo. Ĝi estas ankaŭ la urbo de Paŭlo kaj Franciska, de Sigismondo kaj Isotta. Historio kaj legendo interplektiĝas en tiuj rakontoj pri amo kaj sango, tiel ke oni ne plu kapablas distingi, kie finiĝas historio kaj komenciĝas legendo. La rakonto pri Paŭlo kaj Franciska estas probable konata pli bone, ankaŭ de la eksterlandaj samideanoj, pro la versoj de la «Infero» de Dante; mi provos resumi la rakonton pri Sigismondo kaj Isotta.
La turistoj, kiuj eniras la Malatestan Templon de Rimini, pensas nur pri Isotta kaj Sigismondo, montrante per fingro la monogramon, ĉie skulptitan, formitan el S alkroĉiĝanta al I, legante Sigismondo kaj Isotta, Isotta kaj Sigismondo: vane, antaŭ kelkaj jaroj, spertulo el Rimini pruvis ke tiu monogramo estas la unua silabo de nomo Sigismondo; malgraŭ tio, ĉiuj preferas kredi ke tiu mallongigo estas simbolo de la arda pasio, kiu kunigis Sigismondo-n Malatesta kaj Isotta-n degli Atti.
Malofte, en la sama persono kiel en Sigismondo oni trovas virtojn kaj malbonajn inklinojn de la animo. Soldato, malĝentila, kruela, malpia, li kunigis al tiuj gravaj mankoj la meriton de rafinita kulturo. Eble antaŭ ĉio li admiris en ŝi tre kleran kaj tre inteligentan virinon, poste venis la amo. Tiel la diboĉa deloganto, kiu prenis la virinojn el la ĉevalo, ponardante tiujn, kiuj al li rezistis, verkis por ŝi delikatajn sonetojn.
Malgraŭ la fluo de la jaroj, la du edzinoj kaj la konkubinoj la Princo de Rimini milde amadis Isotta-n kaj ĉiam al ŝi sin turnis por konsiloj kaj konsoloj.
Kiam (en jaro 1446) Sigismondo donis al la fama arkitekto Leon Battista Alberti la taskon transformi la preĝejeton de Sankta Francisko, li decidis ke la plej bela sarkofago, skulptita de Matteo de’ Pasti, estu por Isotta, kiun li deklaris «laŭ beleco kaj virto, ornamo de Italio» dum ankoraŭ vivis lia dua edzino. Sep jarojn post ĉi ties morto Isotta fariĝis edzino de la Princo (kiu dum tiuj sep jaroj vane penis por trovi edzinon taŭgan de politika vidpunkto), post dudek jaroj de fidela kaj firma amo.
Ĝis tiu ĉi punkto, la parto plej konata de la historio de Isotta degli Atti; preskaŭ ne konata estas la dua parto de ŝia vivo.
Ekskomunikita de Papo Pio la 2-a, reduktita al la nura posedaĵo de Rimini, Sigismondo kapitulacis al la armeo de la Papo, dum Isotta vendis siajn juvelojn por rezisti al pesto kaj malsato. Ŝajnigante sin pentinta, li por rehonoriĝi petis kaj ricevis permeson batali en Grekujo kontraŭ la turkoj, lasante al Isotta la urban regadon. Li revenis malsana kaj sen financaj rimedoj, kaj Isotta fariĝis flegistino kaj restis ĉe li ĝis la morto forprenis lin en aĝo de 51 jaroj. Ŝi restis sola, malriĉa kaj sen protekto kun du junaj filoj. Por ili ŝi forte timis, sed ŝi ne lasis la urbon, kie ŝi estis kantata de poetoj kaj honorata de artistoj.
Sallustio, ŝia unuenaskito, estis ĵetigita en puton de duonfrato, kiu heredis la sangavidajn instinktojn de la patro, kaj Isotta, kvankam konante la kulpulon, silentis por savi la alian filon Valerion. Ŝi ne konis tiun alian krimon, ĉar ŝi mortis pro veneno en 1470-a. Ŝia funebro estis luksega por kaŝi la abomenindan agon, kiu kondukis la «dian Isotta-n » al tiu tombo jam antaŭ 25 jaroj preparita por ŝi.
Delvina Gimelli
(“L’Esperanto” 1970-1, p. 9)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *