Homoj

Richard Wagner

La 13-a de februaro estas la datreveno de morto (en 1883, en Venecio) de la germana muzikisto kaj libretisto Richard Wilhelm Wagner (1813-1883)
it.wikipedia.org/wiki/Richard_Wagner
eo.wikipedia.org/wiki/Richard_Wagner
​konata kiel Richard Wagner (en Italio, Riccardo Wagner; en Esperanto, Rikardo Vagnero), unu el la plej grandaj komponstoj el ĉiuj tempoj, fama precipe pro la muzikaj dramoj, ofte inspiritaj al la mitoj de germana historio: “Tannhäuser”, “Lohengrin”, “Das Rheingold” (La Rejna oro), “Die Walküre” (La Valkirio), “Siegfried” (Sigfrido), “Götterdämmerung” (La krepusko de la dioj), “Der Fliegende Holländer (La fluganta Holandano), “Tristan und Isolde” (Tristano kaj Izolda), “Die Meistersinger von Nürnberg” (La Majstraj Kantistoj de Nurembergo), “Parsifal” (Parsifalo, Parzival, Perceval, Percival).
​Pro sia noviga maniero elpensi melodion, kaj pro la enhavo de siaj komponaĵoj, li havis jen pasioplenajn admirantojn jen akrajn opoziciantojn; eĉ, la samaj personoj eldiris, en malsamaj epokoj, kontraŭdirajn juĝojn (ekzemple, la germana filozofo Friedrich Nietzsche
it.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Nietzsche
eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Nietzsche
​diris unue, ke la muziko de Wagner konsistigas la renaskiĝon de la tragedia arto en Eŭropo, sed poste asertis, ke la muziko de Wagner estas esprimo de kaduka socio).
​Tre pridebatata estas la sinteno de Wagner (sur la ebenoj teoria kaj pratika) pri la tiel dirita “elaĉeto de la mondo”, kiu devus okazi ne laŭ spirito de universala frateco, sed sub la sankta flamo de la germana spirito. Pro ĉi tiu starpunkto, kaj pro lia kontraŭjudismo, Wagner estis altigita je la tempoj de la Germana Regno/ Reich (Adolf Hitler taksis “Parsifal”-on
it.wikipedia.org/wiki/Parsifal_(opera)
eo.wikipedia.org/wiki/Parsifalo_(opero)
unu el la fundamentoj de la nazia ideologio pri la germana ĉefeco kaj pri la “pureco de la arja raso”), dum la germana verkisto Thomas Mann
it.wikipedia.org/wiki/Thomas_Mann
eo.wikipedia.org/wiki/Thomas_Mann
akuzita pri “ofendo al la germana sento” kaj “kalumnio kontraŭ granda germana majstro” pro sia parolado de 1933 okaze de la datreveno de la morto de Wagner, estis devigita forlasi nazian Germanion, kaj liaj libroj estis bruligitaj:

bruligo de libroj


Cetere, la unua publika plenumo de muziko de Wagner en Israelo okazis nur en 2001.
Paradokse, la ideoj de Wagner rilate judojn (asimilo en la majoritan etnon, aŭ elmigro al Palestino) estis tre proksimaj al tiuj de la sionisto Tivadar Theodor Herzl

Tivadar Theodor Herzl


​Mi sendas, pri la biografio, al la ampleksaj paĝoj de Vikipedio.
En alia okazo mi parolos pri diversaj aspektoj de la vivo de Wagner (aparte, pri lia rilatoj kun Italio), kaj pri tio, kio pri li troviĝas en esperantistaj pubikaĵoj (“Universo” I, 1909, p. 65-66; “La Revuo” 1913-1914, VIII, p. 152-163; “La Revuo” 1913-1914, VIII, p. 373-374); hodiaŭ mi transskribas (el “La Revuo” 1913-1914, VIII, p. 413-414) la kronikon de la prezento de “Parsifal”, la 24-an de marto 1914, ĉe la Kortega Reĝa Teatro de Dresdeno en Saksujo.
Mi aldonas la germanjn poŝtmarkojn de 1933 pro la 50-a datreveno de la morto de Wagner, kun la bildoj de kelkaj el liaj operoj.


SAKSOLANDO
«Parsifal» en la kortega opero de Dresden, la 24 de Marto 1914.
Unua impreso.

Hieraŭ ni travivis vesperon de neordinare impresiga forto: la unuan prezentadon de Parsifal en la reĝa operejo. Kiu eble ankoraŭ kredis la fabelon, ke nur en la Baireutha festludejo la sorĉa ĉarmo de Parsifal tute povas senvualiĝi, tiu povis lerni la malon dum tiu ĉi unua prezentado. Efektive, la novaj principoj de la scena aranĝo, jam delonge uzataj, bonege efikis ankaŭ ĉe Parsifal.
Plej alta gusto kaj delikata artkompreno estis videblaj en la plej multaj el la scenejaj bildoj kaj ĝuste en Parsifal, kies efiko treege dependas de la sceneja impreso, tio estis aparte grava. Ne eble estas jam hodiaŭ eldiri kritikon pri la hieraŭa vespero, ĉar ni estas tre emociitaj per la fortegaj impresoj, kiujn ni ricevis. Ni nur konstatu la superan signifon de tiu prezentado. La scenaranĝisto, la muzikdirektoro, la kantistaro kaj la orkestro, ĉiuj same partoprenis en la sukceso de la vespero.
El la dekoracioj precipe efika estis la simpla, monumenta beleco de la gralotemplo. (1) La du pejzaĝoj montris multe da poezio, la sorĉa ĝardeno prezentis grandan fantazion. La ĉefrolojn oni konfidis al pruvitai talentuloj, kiuj pri ili jam atingis famon. Eva von der Osten estis «Kundry», impresige forta «Parsifalon» kantis Vogelström, antaŭ ĉio forta en doloraj partoj. La suferplenain plendojn de «Amfortas» Plaschke kantis kun energia esprimo. Respektinda estis Zottmayr kiel «Gurnemanz» kaj povplenan grandecon montris Zador kiel «Klingsor». Mirinde bone la orkestro ludis sub la direktado de Schuch.
Ne nur arte ĉi tiu prezentado estis okazintaĵo, sed ankaŭ en socia rilato. En la granda reĝa loĝio la kronprinco, liaj fratoj kaj geprincoj Johann Georg ĉeestis la prezentadon. Inter la aŭdantoj oni vidis artistinon, altŝatatan de ĉiu adoranto de Parsifal: la «Kundry», kiun WAGNER mem iam elektis por la unuaj prezentadoj en Baireuth (1882). Estis Therese Malten, kiun en siaj leteroj li nomis modelo de Kundry. Tiel, en ĉi tiu rimarkinda prezentado estinteco kaj estanteco donis unu al la alia la manon. La publiko estis profunde emociita per la solena aranĝo de la prezentado, la tutan vesperon ĝi rezignis la karan kutimon, esprimi sian dankon per laŭta aplaŭdo. Tial ĉiu povis forlasi la operejon en pia meditado, pripensante interne la majestan impreson de tiu ĉi festludvespero.
EUGEN THARI.
Trad. M. HANKEL, el Dresdner Anzeiger.
N. B. — Dum multaj monatoj la urbo Dresden sin pretigis por la grava momento de la apero de Parsifal sur sia scenejo. En koncertoj oni aŭdis partojn el la muziko, pli ol unu oratoro publike parolis pri la mistika enhavo de la teksto, profundsentaj klarigoj estis donataj, religiaj, filozofaj kaj pure homaj. La grandioza lasta verko de Richard WAGNER estas lia testamento; ĝi kvazaŭ spegulas la tutan maltrankvilon, serĉantan sopiron de nia epoko.
Kompatema helpo estas la solvo de la problemo, muziko kondukas la ideon en la homan koron per la helpo de impresigai bildoj.
M. H.
1. Gralo = sankta vazo en antikva legendo.
(“La Revuo” 1913-1914, VIII, p. 413-414)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *