Homoj

Rubén Dario

La 18-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1867) de la nikaragva poeto kaj diplomato Félix Rubén García Sarmiento, konata per la pseŭdonimo Rubén Darío (1867-1916)
it.wikipedia.org/wiki/Rub%C3%A9n_Dar%C3%ADo
eo.wikipedia.org/wiki/Rub%C3%A9n_Dar%C3%ADo
​Li estis fruega talentulo: je nur 13 jaroj li verkadis artikolojn por lokaj gazetoj; je 16 li verkis kaj recitis publike odon dum la solenoj honore al la Liberiginto Simón Bolívar

Simon Bolivar


je 21, per la verko titolita “Azul” publikigita en Valparaiso (Ĉilio), lanĉis la hispanamerikan literaturan movadon konatan kiel “Modernismo”
it.wikipedia.org/wiki/Letteratura_ispanoamericana#Il_modernismo
Jen Rubén Darío jen lia samtempulo José Martí (1853-1895)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/05/19/jose-marti/ )
kontestis la entrudiĝemon de Usono en la aferojn de Latina Ameriko; sed, dum José Martí batalis (kaj mortis en milito) kontraŭ Hispanio por la sendependeco de Kubo, Rubén Darío restis fidela al Hispanio, tamen gardante lojalecon al Nikaragvo, kies diplomato li estis; pri tio, ŝajnas al mi ekvidi internan konflikton en ĉi tiu verso, entenata en la poeziaĵo “Los cisnes” (La cignoj)

“Soy un hijo de América, soy un nieto de España”
(Mi estas filo de Ameriko, mi estas nepo de Hispanio).
Rubén Darío vivis longatempe en eksterlando (li estis difinta “nomada poeto”, kaj revenis al patrolando nur en 1915, nelonge antaŭ sia morto, okazinta pro cirozo je nuraj 49 jaroj); aparte, krom en Bonaero en Argentino, li estis en Parizo (kie li amikiĝis al Paul Verlaine, imitante lian poezian stilon kaj la diboĉan vivmanieron) kaj en Hispanio (kie li konis, interalie, Miguel de Unamuno kaj Pío Baroja y Nessi
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/10/30/pio-baroja/ ).
Lia longa restado en Hispanio, dum periodo kulture regata de la tiel dirita “Generación del 98” (Generacio de 1898)
it.wikipedia.org/wiki/Generazione_del_%2798
eo.wikipedia.org/wiki/Generacio_de_1898 )
kaŭzas, ke kelkaj metas Rubén Darío inter la hispanajn poetojn, pli ol inter tiujn hispanamerikajn, kvankam, kiel ja dirite, ĝuste Rubén Darío estas la fondinto de la hispanamerika literatura movado “Modernismo”.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio koncerne la vivpriskribajn donitaĵojn, kaj transskribas kelkajn pliajn versojn de la poeziaĵo “Los cisnes” (La cignoj), cititajn en interveno de Andrea Chiti-Batelli en la speciala numero de “L’Esperanto” 1992-3,4 (Aktoj de la Ronda Tablo de Torino pri “Esperanto por la defendo de la etnaj ligvoj kaj kulturoj”), el kiuj travideblas la zorgo pro la kreskanta kaj progresiva superregado de la anglosaksa lingvo kaj kulturo:
¿Seremos entregados a los bárbaros fieros?
¿Tantos millones de hombres hablaremos inglés?
¿Ya no hay nobles hidalgos ni bravos caballeros?
¿Callaremos ahora para llorar después?

Ĉu ni estos transdonataj al krudaj barbaroj?
Ĉu tiom milionoj da homoj ni parolos angle?
Ĉu ne plu estas noblaj ĝentilhomoj nek bravaj kavaliroj?
Ĉu ni silentos nun por plori poste?
trad. ADS

La poeziaĵo, tamen, havas optimisman finon:

…Y un Cisne negro dijo: “La noche anuncia el día”.
Y uno blanco: “¡La aurora es inmortal, la aurora
es inmortal!” ¡Oh tierras de sol y de armonía,
aun guarda la Esperanza la caja de Pandora!

…Kaj cigno nigra diris: “Nokto anoncas tagon”.
Kaj unu blanka: “Aŭroro estas senmorta, aŭroro
estas senmorta!”. Ho landoj de suno kaj de harmonio,
ankoraŭ gardas la Esperon la kesto de Pandora!
trad. ADS

​Mi transskribas, krome, la hispanan tekston de la poeziaĵo “Sonatina” de Rubén Darío (kiu parolas pri sopiro al amo kaj libero)

kaj ĝian version en Esperanto (Sonateto), de Juan de Oyarzbal y Orueta (el “Esperanto de UEA” 1958-1, p. 5; tria premio en la Belarta Konkurso de UEA 1957 pri tradukita poezio).
Mi aldonas kelkajn el la pluraj poŝtmarkoj eldonitaj honore al Rubén Darío de pluraj Landoj kaj kun diversaj motivigoj:
– Hispanio 1967 (jarcenta datreveno de la naskiĝo);
– Ĉilio 1967 (jarcenta datreveno de la naskiĝo, kaj memorigo de la apero en Valparaiso de “Azul”);
– Nikaragvo 1986 (nacia kampanjo pri Bibliotekoj);
– Brazilo 2006 (jarcenta datreveno de la diplomataj rilatoj inter Brazilo kaj Nikaragvo).


SONATINA

La princesa está triste… ¿Qué tendrá la princesa?
Los suspiros se escapan de su boca de fresa,
que ha perdido la risa, que ha perdido el color.
La princesa está pálida en su silla de oro,
está mudo el teclado de su clave sonoro,
y en un vaso, olvidada, se desmaya una flor.

El jardín puebla el triunfo de los pavos reales.
Parlanchina, la dueña dice cosas banales,
y vestido de rojo piruetea el bufón.
La princesa no ríe, la princesa no siente;
la princesa persigue por el cielo de Oriente
la libélula vaga de una vaga ilusión.

¿Piensa, acaso, en el príncipe de Golconda o de China,
o en el que ha detenido su carroza argentina
para ver de sus ojos la dulzura de luz?
¿O en el rey de las islas de las rosas fragantes,
o en el que es soberano de los claros diamantes,
o en el dueño orgulloso de las perlas de Ormuz?

¡Ay!, la pobre princesa de la boca de rosa
quiere ser golondrina, quiere ser mariposa,
tener alas ligeras, bajo el cielo volar;
ir al sol por la escala luminosa de un rayo,
saludar a los lirios con los versos de mayo
o perderse en el viento sobre el trueno del mar.

Ya no quiere el palacio, ni la rueca de plata,
ni el halcón encantado, ni el bufón escarlata,
ni los cisnes unánimes en el lago de azur.
Y están tristes las flores por la flor de la corte,
los jazmines de Oriente, los nelumbos del Norte,
de Occidente las dalias y las rosas del Sur.

¡Pobrecita princesa de los ojos azules!
Está presa en sus oros, está presa en sus tules,
en la jaula de mármol del palacio real;
el palacio soberbio que vigilan los guardas,
que custodian cien negros con sus cien alabardas,
un lebrel que no duerme y un dragón colosal.

¡Oh, quién fuera hipsipila que dejó la crisálida!
(La princesa está triste, la princesa está pálida)
¡Oh visión adorada de oro, rosa y marfil!
¡Quién volara a la tierra donde un príncipe existe,
—la princesa está pálida, la princesa está triste—,
más brillante que el alba, más hermoso que abril!

—«Calla, calla, princesa —dice el hada madrina—;
en caballo, con alas, hacia acá se encamina,
en el cinto la espada y en la mano el azor,
el feliz caballero que te adora sin verte,
y que llega de lejos, vencedor de la Muerte,
a encenderte los labios con un beso de amor».

Rubén Darío

SONATETO

La princino malĝojas… Kio ŝin malĝojigas?
Ŝia buso fragruĝa la vespirojn malligas,
kaj en ĝi jam ne estas plu la rid’ kaj kolor’,
La princin’ sidas pala sur la granda ortrono,
de l’ sonora klavaro formutiĝis la sono;
kaj en vaz’, forgesite, elsvenadas la flor’.

Babilema mastrino banalaĵojn parolas,
en helruĝa kostumo burleskul’ kapriolas,
dum okazas de l’ pavoj la parad’ en la ĝarden’.
La princino ne ridas, la princino nur mutas;
la flugantan libelon la princin’ persekutas
de esper’ en ĉielo ie en Orient’.

Ĉu pri l’ princ’ de Golkondo aŭ Ĉinuj’ ŝi sopiras,
aŭ pri kiu la dolĉajn lumokulojn admiras,
kaleŝegon arĝentan haltiginte ĉe ŝi;
aŭ de l’ perloj Ormuzaj pri l’ fiera reganto,
pri la mastro de ĉiu plej helega diamanto,
de l’ insuloj de l’ rozoj pri la bela reĝid’?

La rozbuŝa princino kompatinda sopiras
pri rapidaj flugiloj, ŝi forflugi deziras,
papili’ volas esti, volas esti hirund’,
elsaluti l’ iridojn per printemp-poezio,
en la vent’ malaperi sur la tondra markrio,
aŭ lumvoj’ de radio elmarŝadi al sun’.

Jam ne gravas la falko, la puncvesta pajaco,
radŝpinil’ el arĝento, la mirinda palaco,
aŭ la cignoj sur blua lazurlag’ en akord’.
Kaj malĝojas pro l’ floro de l’ korteg’ en ĝardenoj
ĉiuj rozoj de l’ Sudo, Orientaj jazmenoj;
Okcidentaj dalioj kaj nimfeoj de l’ Nord’.

Kompatinda princino de la bluaj okuloi!
Ŝin katenas la oro, ŝin katenas la tuloj,
en la kaĝo marmora de la reĝa korteg’:
la impona palaco protektata de qardoj,
de cent negroj kun siaj longaj cent helebardoi,
leporhund’ nedormanta kaj kolosa drakeg’.

Papilio feliĉa el kokono foriĝas!
(La princino ne ridas. La princino paliĝas.)
Ho, revbildo pri rozoj, kaj eburo, kaj or’!
En la landon de princo ŝi alflugi avidas
(la princino paliĝas; la princino ne ridas),
pli belegan kaj brilan ol april’ kaj aŭror’!

– Nur silentu, princino – la feino susuras;
sur ĉeval’ flugilhava al ĉi tie jam kuras,
kun ĉasbirdo sur mano kaj en ingo la spad’,
kavaliro feliĉa, kiu amas vin blinde,
kaj el fore alvenas, eĉ la Morton venkinte,
viajn lipojn ardigi per amfajra kisad’,

Rubén Darío, trad. Juan de Oyarzbal y Orueta
(“Esperanto de UEA” 1958-1, p. 5)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *