Homoj

Charles Péguy

La 7-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1873) de la franca verkisto, poeto kaj eseisto Charles Péguy (1873-1914)
it.wikipedia.org/wiki/Charles_P%C3%A9guy
eo.wikipedia.org/wiki/Charles_P%C3%A9guy
​naskiĝinta en Orleano (kio klarigas, almenaŭ parte, lian amemon al Johana Dark), kaj mortinta en la unua batalo de Marno tuj komence de la unua Mondmilito.
​Persono tre kompleksa kaj eĉ kontraŭdira, li estis liberecana socialisto kaj internaciisto, sed samtempe naciisto kaj kontraŭpacifisto (je 41 jaroj, li foriris al milito kiel entuziasma volontulo, forlasante sian infanojn kaj la gravedan edzinon); kontraŭulo de la aŭtoritateco de la katolika Eklezio, sed ankaŭ opozicianto al kontaŭklericalismo; ideologia ispirinto (laŭdire de Benito Mussolini) de la itala faŝismo, sed citita de Charles de Gaulle, en fama alparolo al la francoj, el Londono, de la 18-a de junio 1942, kiel modelo de patrioto. Ankoraŭ hodiaŭ la juĝoj pri li estas tre malkonkordaj, ĉar en liaj verkoj eblas trovi ĉion kaj la malon de ĉio, tiom ke Vatikana Radio, en dissendo de la 24-a de aŭgusto 2014 tuj antaŭ la jarcenta datreveno de lia morto, difinis lin “neklasifebla poeto”.
​“Literatura Foiro” 2014-270 dediĉis al li 10 paĝojn (186-195), kun klera eseo de André Cherpillod, al kiu mi sendas.
Mi aldonas francan poŝtmarkon de 1950 honore al Péguy, kaj transskribas la komencajn versojn de lia himno al la militfalintoj, kvazaŭ tragika antaŭsento, kun mia traduko al la itala kaj tiu al Esperanto de Cherpillod.


Heureux ceux qui sont morts pour la terre charnelle,
mais pourvu que ce fût dans une juste guerre.
Heureux ceux qui sont morts pour quatre coins de terre.
Heureux ceux qui sont morts d’une mort solennelle.

Beati coloro che son morti per la terra carnale,
ma purché sia stato in una guerra giusta.
Beati i morti per quattro pezzi di terra.
Beati coloro che son morti di morte solenne.

Feliĉaj la mortintoj por la karna tero,
kondiĉe ke estu en justa milito.
Feliĉaj la mortintoj por kvar pecoj de tero.
Feliĉaj la mortintoj el morto solena.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *