Homoj

Marcus Tullius Cicero

Se fidi Vikipedion (mi ne scias, kiel estis eble difini tiun daton kun tioma precizeco), la 3-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 106 a.K.) de Marcus Tullius Cicero (en la itala, Marco Tullio Cicerone, prononcata kiel Marko Tulljo Ĉiĉerone; en Esperanto, Marko Tullo Cicerono. La latina nomo estas prononcata en du manieroj, respektive: Markus Tuljus Ĉìĉero en la eklezia latino, kaj Markus Tuljus Kìkero laŭ la supozata klasika elparolo. Kurioze, la Esperanta nomo referencas neniun el tiuj prononcoj, sed proksimas al tiu de la slavaj lingvoj, ekzemple al la rusa, kie “Caesar” fariĝas “Car”, kontraste al la germana, kie tiu sama “Caesar” fariĝas “Kaiser”).
Pri la franca elparolo de la sicilia vorto “ciciru” (kiu signifas “kikero”: tiu kikero – en ĉi tiu kazo ne vegetaĵo, sed elkreskaĵo en la nazo – kiu estas ĉe la bazo de la nomo Cicerono), oni povas legi la konsekvencojn ĉe

Vespri siciliani – siciliaj vesproj


Revene al Cicerono (106 a.C.-43 a.C.), mi diru, ke li estis multfaceta persono: advokato, oratoro, verkisto, filozofo kaj politikisto
it.wikipedia.org/wiki/Marco_Tullio_Cicerone
eo.wikipedia.org/wiki/Cicerono
​modelo de elokvento kaj de uzo de latino.
​Lia famo estas tiel granda, post pli ol dumil jaroj, ke lia nomo fariĝis komunuza por indiki, en la itala (“cicerone”) kaj en Esperanto (“ĉiĉerono”), la gvidiston kiu klarigas al la turistoj la vidindaĵojn; en la itala, “cicerone” havas ankaŭ la laŭdan sencon “elokventa oratoro”, kaj la mokan sencon “ŝvelparolisto”.
​Mi sendas al la paĝo de Vikipedio en la itala (tiu en Esperanto estas tre malriĉa) pri la biografiaj donitaĵoj, kaj limiĝas listigi la tekstojn de Cicerono tradukitajn al Esperanto, aldonante kelkajn rimarkojn.
​La ero “Somnium Scipionis”, tradicie konsiderata memstara verko kvankam ĝi konsistigas la lastan parton de la sesa libro de la traktaĵo “De re publica”, estis tradukita de Hjalmar Johannes Runeberg kun la titolo “Sonĝo de Scipio”, kaj publikigita en Helsingfors/ Helsinki en 1910; ĝi estas citita je p. 11 de “La Ondo de Esperanto” 1911-1; ĝi estas recenzita de “La Revuo” 1910-1911, V, p. 430-431 (“Kun granda kompetenteco kaj lerteco, la tradukinto majstrece reproduktis la faman sonĝon de Scipio Emiliano, kiu estas klasika modelo en la latinlingvo, kaj la esperanta teksto, kiun li liveris al ni, estas inda fariĝi ankaŭ modelo en nia filozofia literaturo. Ni preterpasante rimarkigu, ke la tradukinto perfekte sukcesis interpreti ĉiujn nuancojn de la originala penso, uzante neniun novan sufikson kaj neniun novan radikon, kaj, ke ĉiuj Esperantistoj povas facile ĝin tralegi”); ĝi estas registrita ĉe n. 4234 de la libro de Petr E. Stojan “Bibliografio de internacia lingvo”.
​En 1994 aperis ĉe la eldonejo VoKo versio de tiu ero, kun la titolo “Sonĝo de Skipiono” kaj kun la indiko de du tradukintoj: Hjalmar Johannes Runeberg kaj Gerrit Berveling. Probable, temas pri reeldono, reviziita, de la traduko de 1910.
​Ankaŭ en la “Antologio Latina” (Fonto, Chapecò 1998), prizorgita de Gerrit Berveling, estas versio de “Somnium Scipionis (vol. I, p. 107-117), sed mi ne scias, ĉu temas pri nova traduko, aŭ ĝi estas esence ĉiam la sama de 1910 kaj de 1994, sen la nomo de Runeberg.
​(La kialo de tioma interesiĝo pri “Somnium Scipionis” kuŝas en la fakto, ke la verko estas tradicie konsiderata inspirita al principoj troveblaj en la posta kristana doktrino, kiaj la senmorteco de la animo kaj la transmonda premio por la justuloj).
La citita “Antologio Latina” de Gerrit Berveling dediĉas al Cicerono 71 paĝojn (82-152), el kiuj 12 por prezento (82-83, 98-99, 102-103, 106-107, 117, 130-132). Ĉeestas (krom “Somnium Scipionis”) tekstoj el ĉi tiuj verkoj:
– In Catilinam, I, (Kontraŭ Katilino, Unua parolado), p. 84-98;
– De oratore, I (Pri la Oratoro, libro unua), p. 99-103;
– De re publica (Pri la Ŝtato), p. 103-106;
– De natura deorum (Pri la naturo de la Dioj), p. 118-125;
– Tusculanae disputationes (Diskutadoj Tuskulaj), p. 125-129
– Epistulae ad familiares (Leteroj al amikoj kaj konatoj), p. 132-146;
– Epistulae ad Atticum (Leteroj al Atiko), p. 146-151;
– Epistulae ad Quintum fratrem (Leteroj al frato Kvinto), p. 151-152.
En 2003, Ramón Rius Santamaria publikigis rete la tradukon de fragmento el “Pro Quinto Ligario”:
www.angelfire.com/falcon/ramonrius/lit_cicerono_ligario.htm
​Fine, en “Literatura Foiro” 2014-267, p. 30-31, aperis la traduko, de Carlo Minnaja, de kelkaj fragmentoj el “Laelius seu de amicitia” (Lelio aŭ La amikeco), omaĝe al la forpasinta amiko Ljubomir Trifonĉovski.
​Mi aldonas:
​- la italan poŝtmarkon de 1957 pro la dumiljara datreveno de la naskiĝo de Cicerono;
​- la bildon de la statuo de Cicerono antaŭ la roma Justica Palaco, t. e. la Ĉefjuĝejo (Cicerono estis lertega advokato, kaj scipovis utiligi sian oratoran arton ankaŭ je propra avantaĝo: ankoraŭ hodiaŭ, en Italio, oni citas mallaŭde la latinan titolon de unu el liaj juraj plendoj, “Cicero pro domo sua” – Cicerono favore al sia domo -, kiam oni volas diri, ke iu persono egoisme batalas defende al propraj interesoj).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *