Eventoj

Itala Konstitucio

​La unuan de januaro 2018 estas la 70-a datreveno de la ekvalido (en 1948) de la Konstitucio de la Itala Respubliko it.wikipedia.org/wiki/Costituzione_della_Repubblica_Italiana
eo.wikipedia.org/wiki/Konstitucio_de_la_Itala_Respubliko
naskiĝinta sekve de la institucia Referendumo de la 2-a de junio 1946, kiu – post la falo de faŝismo kaj la milita malvenko – ĉesigis la monarĥion de dinastio Savojo.
​La Konstitucio estis plurfoje modifita en la partoj, kiuj koncernas la organizon de la Respubliko, precipe per la pliigo de formoj de memstareco kaj per la enkonduko de la koncepto pri subsidiareco (ekzemple, sekve de modifo, ne nur estas sur ebeno de jura egalrajteco Ŝtato, Regionoj, Provincoj, metropolaj Urboj kaj Komunumoj, sed ankaŭ, ĉar la listigo nun komenciĝas de sube – Komunumoj ktp -, estas en la unua vico la lokaj realaĵoj, kaj nur subsidiare intervenas tiuj je pli vasta amplekso, por la agadoj, kiuj postulas sindevigon ne elteneblan je loka nivelo); esence senŝanĝaj, kontraŭe, restis la unuaj 54 artikoloj, kiuj koncernas principojn, kiuj daŭre igas la italan Konstitucion unu el la plej avangardaj en la mondo, malgraŭ la aĝo.
​Se halti je la unuaj 11 artikoloj (pri la versio en Esperanto vidu sube; la kompleta itallingva teksto de la Ĉarto estas legebla ĉe
www.cortecostituzionale.it/documenti/download/pdf/Costituzione_della_Repubblica_italiana.pdf
estas elstaraj (sed mi konsilas la legadon ankaŭ de la postaj artikoloj, minimume ĝis la 54-a, kun aparta konsidero al la artikolo 21-a pri la libero manifesti sian penson):
– la rekono kaj la certigo de la netuŝeblaj homaj rajtoj (art. 2);
– la principo de egala socia digno kaj egalrajteco, sen distingo pri sekso, pri raso, pri lingvo, pri religio, pri politikaj opinioj, pri personaj kaj sociaj kondiĉoj (art.3);
– la rajto-devo je laboro (art. 4),
– la rekono de la formoj de loka memstareco (art. 5);
– la protekto de la lingvaj minoritatoj (art. 6);
– la reciproka sendependeco de Ŝtato kaj katolika Eklezio, surbaze de la Lateranaj Paktoj (art. 7);
– la religia libereco (art. 8);
​- la akcelo de kulturo kaj de scienca kaj teknika esploro; la protekto de la medio kaj de la historia kaj arta riĉaĵo (art. 9);
​- la rajto je azilo por la fremdulo, al kiu estas malhelpata en lia lando la efektiva praktikado de la demokrataj liberoj certigitaj de la itala Konstitucio; la neallaso de la ekstradicio de la fremdulo pro politikaj krimoj (art. 10);
– la rifuzo de milito kiel instrumento de ofendo al la libero de la aliaj popoloj kaj kiel rimedo por solvi la internaciajn disputojn; la konsento, en kondiĉoj de egalrajteco kun la aliaj Ŝtatoj, al la limigoj de suvereneco necesaj por ordo, kiu certigu la pacon kaj la justecon inter la nacioj; la antŭenigo de la internaciaj organizoj havantaj tian celon (art. 11).
El la lingva vidpunkto, estas menciinda la rekomendo de la Konstituciiga Asembleo, kiu ĉe la komenco de siaj laboroj eksplicite petdeziris, ke la teksto de la Konstitucio estu “kiel eble plej multe, mallonga, simpla kaj klara, tiel ke la tuta popolo povu kompreni ĝin”; rekomendo des pli prava, ĉar antaŭ 70 jaroj nur minoritato el la italoj parolis la italan normlingvon.
Antaŭ kelkaj jaroj, la itala Konstitucio estis tradukita (ne oficiale) al Esperanto de Antonio De Salvo, Paolo Campani kaj Paolo Musso; la traduko estas alirebla ĉe:
eo.wikisource.org/wiki/Itala_Konstitucio
​Bedaŭrinde, tio ne estas menciita en la mizera paĝo de Vikipedio en Esperanto dediĉita al la Konstitucio, nek en la du Vikipediaj paĝoj – en la itala kaj en Esperanto – dediĉitaj al Antonio De Salvo (kiuj, parenteze dirite, bezonus ĝustigojn kaj ĝisdatigojn); aliflanke, la paĝo de Wikisource kun la traduko de la Konstitucio ne scias, ke ekzistas la Vikipediaj paĝoj dediĉitaj al Antonio De Salvo, tiel ke, manke de iu ajn reciproka ligo, la teksto de la Konstitucio en Esperanto estas atingebla nur hazarde.
Mi aldonas la filatelan folieton eldonitan de la Itala Poŝto, antaŭ kelkaj tagoj (la 27-an de decembro 2017), pro la datreveno, laŭ skizo de Maria Carmela Perrini; la poŝtmarko bildigas la subskribon de la promulga akto de la Konstitucio, fare de la provizora Ŝtatestro Enrico De Nicola, kun maldekstre la Ĉefministro Alcide De Gasperi kaj dekstre la Prezidanto de la Konstituciiga Asembleo Umberto Terracini; kompletigas la folieton la unua kaj la lasta paĝo de la Konstitucio.

Unu penso pri “Itala Konstitucio

Lasi respondon al Raita Pyhälä (s-ino) Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *