Homoj

Gigliola Cinquetti

La 20-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1947) de la itala kantistino kaj spektaklistino Gigliola Cinquetti
it.wikipedia.org/wiki/Gigliola_Cinquetti
​kiu famiĝis ĉe la Festivalo de Sanremo 1964 per la kanzono “Non ho l’età per amarti” (Ne aĝas mi por vin ami); mi prezentas du ligojn al Jutubo, unu rilatan al 1964, kaj la alian al 2009 (iom senkompate, evidentas, ke nun la kantistino “havas la aĝon”:

​Kiam Gigliola Cinquetti gajnis la konkurson (la 1-an de februaro 1964), ŝi havis nemulte pli ol 16 jarojn, kaj en la tiama itala socio aspektis tute memkompreblaj kaj kortuŝaj ŝiaj eldiroj:

Ne aĝas mi, ne aĝas mi por vin ami, ne aĝas mi por promeni sola kun vi.
Kaj mi al vi nenion havus por diri, vi konas ja, konas pli multon ol mi.

Hodiaŭ tiuj asertoj estus abunde malkonfirmitaj (interalie, mi havas la impreson, ke nuntempe la virinoj estas pli spertaj ol la viroj). Oni konsideru, cetere, ke ĝis 1975 en Italio oni atingis la juran penkreskecon je 21 jaroj; ankoraŭ en 1962, revenante de la Itala Kongreso de Esperanto en San Benedetto del Tronto, mi havis seriozajn malfacilaĵojn por dividi hotelĉambron kun knabino, ĉar tiam mi havis ”nur” 20 jarojn, kaj, laŭ la tiama pensmaniero, ankaŭ mi, viro, “ne havis la aĝon”.
​La kanzono estis tradukita al Esperanto de Luigi Minnaja, kiu ĝin elsendis el la mikrofonoj de Radio Roma-Esperanto (la koncerna registraĵo perdiĝis, kaj mi ne konas la nomon de la interpretistino). La teksto estis ankaŭ publikigita en “Heroldo de Esperanto” 1964-12.
​Kuriozaĵo: laŭ la elsendo de Radio Roma-Esperanto de la 6-a de oktobro 1974 (kies teksto estas reproduktita en “L’Esperanto” 1974-11/12), dum la Itala Kongreso de Esperanto de 1974 en Verono:
“Vespere okazis la dancfesto, al kiu venis ankaŭ la mondkonata kantistino Gigliola Cinquetti, kiu estas ĝuste el Verono”.
Ŝi ĉeestis, tio veras, sed laŭ mia memoro ŝi ne kantis; domaĝe, ĉar ŝi kantas en ok lingvoj, kaj ŝiaj diskoj vendiĝis en 120 Landoj.
​Mi transskribas la tekston (en la itala kaj en Esperanto) de la kanzono, kaj aldonas malnovan bildkarton pri Verono kun la speciala stampo de la Itala Kongreso de Esperanto de 1974.


NON HO L’ETÀ (PER AMARTI)
Parole di Nisa (Nicola Salerno),
musica di Mario Panzeri e Gene Colonnello

Non ho l’età non ho l’età per amarti,
non ho l’età per uscire sola con te.
E non avrei, non avrei nulla da dirti,
perché tu sai molte più cose di me.
Lascia che io viva
un amore romantico
nell’attesa che venga quel giorno,
ma ora no,
non ho l’età non ho l’età per amarti,
non ho l’età per uscire sola con te.
Se tu vorrai, se tu vorrai aspettarmi,
quel giorno avrai
tutto il mio amore per te.
Non ho l’età non ho l’età
per uscire sola con te.
E non avrei, non avrei nulla da dirti
perché tu sai molte più cose di me.
Lascia che io viva
un amore romantico
nell’attesa che venga quel giorno
ma ora no,
non ho l’età non ho l’età per amarti,
non ho l’età per uscire sola con te.
Se tu vorrai, se tu vorrai aspettarmi,
quel giorno avrai
tutto il mio amore per te.

NE AĜAS MI (POR VIN AMI)
Vortoj de Nisa (Nicola Salerno)
muziko de Mario Panzeri kaj Gene Colonnello
trad. Luigi Minnaja
(“Heroldo de Esperanto” 1964-12)

Ne aĝas mi,
ne aĝas mi por vin ami,
ne aĝas mi
por promeni sola kun vi.
Kaj mi al vi
nenion havus por diri,
vi konas ja,
konas pli multon ol mi.

Lasu, ke vivu
en mi nun romantika am’,
atendante la tagon konvenan;
hodiaŭ ne,
ne aĝas mi,
ne aĝas mi por vin ami,
ne aĝas mi
por promeni sola kun vi.

Kaj se vi volos,
se volos vi min atendi,
mi donos tiam
la tutan amon al vi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *