Eventoj

Unua interkontinenta radiokonekto

La 12-an de decembro 1901 la itala sciencisto kaj entreprenisto Guglielmo Marconi (1874-1937)
it.wikipedia.org/wiki/Guglielmo_Marconi
eo.wikipedia.org/wiki/Guglielmo_Marconi
starigis, en la stacio Poldhu en Kornvalo (Anglio),
en.wikipedia.org/wiki/Poldhu
la unuan interkontinentan radio-konekton, elsendante al distanco de 4.000 kilometroj (St. John’s, Newfoundland, Novlando/ Teronova, Kanado) tri mallongajn sparkojn, respondajn al la tri punktoj de litero S de la Morse-alfabeto

Samuel Morse


Temis pri la unua radio-elsendo:
www.teche.rai.it/2015/04/guglielmo-marconi-1901/
Kiel memorigas la bronza ŝildo almetita al la monumento
www.radiomarconi.com/marconi/memorial.html
starigita sur la loko, kie iam situis la sendostacio Poldhu (fermita en 1934, kaj malkonstruita):
“When the Poldhu station was erected in 1900 wireless was in its infancy, when it was demolished in 1935, wireless was established for communication on land, at sea and in the air, for direction finding, broadcasting and television”.
( = Kiam la stacio Poldhu estis konstruita en 1900, radiotelegrafio estis en sia infanaĝo; kiam ĝi estis malkonstruita en 1935, la senfadena telegrafo estis firmiĝinta por la teraj, maraj kaj aeraj komunikoj, por la serĉado de pozicio, por la radiosendado kaj televido).
En la jaroj post 1901, la nova rimedo plenumis eksterordinarajn servojn, savante homajn vivojn (ekzemple:

Ŝippereo de Volturno


kaj estis istrumento de alproksimigo inter la popoloj; kiel substrekas la filatela bulteno de la Itala Poŝto (subskribita de Prof. Gian Carlo Corazza, Prezidanto de la Fondaĵo Guglielmo Marconi de Pontecchio Marconi – Bolonjo), eldonita en 1981 pri la poŝtkarto memoriganta la unuan konekton:
«In tutta la sua esistenza Guglielmo Marconi non si stancò mai di sottolineare come la Radio fosse un mezzo formidabile per portare la pace fra i popoli.
Questo suo messaggio raggiunse tutti gli uomini del suo tempo che non solo lo condivisero, ma lo sottolinearono nel momento della sua morte nel modo più “clamoroso”: facendo tacere per un breve intervallo di tempo tutte le stazioni radiotrasmittenti del mondo».
(Traduko:
«En sia tuta ekzisto Guglielmo Marconi neniam laciĝis substreki, ke Radio estas potencega rimedo por alporti la pacon inter la popoloj.
Ĉi tiu lia mesaĝo atingis ĉiujn homojn de lia tempo, kiuj ne nur kundividis ĝin, sed ankaŭ ĝin emfazis en la momento de lia morto en la plej “bru-sensacia” maniero: silentigante dum mallonga tempospaco ĉiujn radiostaciojn de la mondo».
Mi transskribas tion, kion publikigis la revuo “L’Esperanto” 1934-1/2:

S.E. MARCONI PER UN LINGUAGGIO UNIVERSALE
Durante la sua recente visita al Giappone, S.E. Marconi prese parte ad un banchetto che autorità e personalità autorevoli di Tokio diedero in suo onore. Egli parlò in inglese ed uno dei soggetti che brevemente trattò fu quello della possibilità di un linguaggio universale che si formasse eventualmente con l’ausilio della radio.
«Mi accade proprio ora – disse S.E.Marconi – che per la mia ignoranza della lingua giapponese sono obbligato di esprimermi con voi in inglese. Chi può dire se, coll’uso costante e sempre crescente delle radiocomunicazioni, si troerà un giorno un nuovo mezzo di espressione dei propri pensieri, che possa essere adottato da tutti come lingua universale? Quale migliore coronamento dei progressi della radio, in verità, se, nello stesso modo con cui le onde elettriche circondano il mondo, i simboli che esse sono use a diffondere dovunque serviranno ad unire tutti i popoli in un unico blocco di comprensione e di buona volontà! Ciò può sembrare più la visione di un poeta che l’idea di uno scienziato: ma la scienza non è interamente priva di poesia ed ha un aiuto molto efficace nell’immaginazione. D’altronde credo di essere in diritto di affermare, in seguito a tutto quello che è stato esperimentato colla radio, che le più grandi possibilità sono davanti e non dietro di noi».

(Traduko, el la elsendo de Radio Roma-Esperanto de la 21-a de aprilo 1974
upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/7/71/1974_Monato_1563-Marconi.jpg ):
LIA MOŜTO MARCONI POR UNIVERSALA LINGVO
“Dum sia ĵusa vizito al Japanujo, Lia Ekscelenca Moŝto Marconi partoprenis en bankedo, proponita honore al li de la aŭtoritatuloj kaj eminentuloj de Tokio. Li parolis en la angla, kaj inter la temoj mallonge pritraktitaj estis la ebleco de universala lingvo, eventuale naskiĝonta helpe de Radio.
​«Ĝuste nun okazas al mi» – diris Lia Ekscelenca Moŝto Marconi, «ke pro mia nescio de la japana mi estas devigata alparoli vin en la angla. Kiu povas diri ĉu, pro la konstanta kaj ĉiam kreskanta uzo de radiokomunikoj, iam oni trovos novan rimedon por esprimi siajn pensojn, kiun ĉiuj povos adopti kiel universalan lingvon? Kia plejbona kronigo de la radiaj progresoj, verdire, se, samkiel la elektraj ondoj ĉirkaŭiras la mondon, la simboloj, kiujn ili kutimas ĉien disvastigi utilos unuigi ĉiujn popolojn en unu solan blokon de interkompreniĝo kaj bonvolo! Tio povas aspekti pli vizio de poeto ol opinio de sciencisto: sed la scienco ne estas tute sen poezio, kaj ĝi estas tre taŭge helpata de la imagopovo. Aliflanke, mi opinias, ke mi rajtas aserti, sekve de ĉiuj eksperimentoj faritaj pere de radio, ke la plej grandaj ŝancoj estas antaŭ, kaj ne malantaŭ ni»”.
​Mi aldonas:
​- la italan poŝtkarton de 1981 pro la okdekjara datreveno de la radiokonekto Anglio-Kanado, kun la koncerna speciala stampo;
​- la italan specialan stampon de 1968 pro la ĝemeligo inter Sasso Marconi (Bolonjo) kaj la angla urbeto Helston, en kies teritorio estis la radiostacio Poldhu;
– maksimumkarton, aranĝitan per reproduktaĵo de la artikolo de “L’Esperanto” 1934-1/2 kaj per unu el la du italaj poŝtmarkoj de 1974 pro la jarcenta datreveno de la naskiĝo de Marconi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *