Homoj

Alfred de Musset

La 11-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1810) de la franca poeto, verkisto kaj dramisto Alfred Louis Charles de Musset-Pathay (1810-1847)
it.wikipedia.org/wiki/Alfred_de_Musset
eo.wikipedia.org/wiki/Alfred_de_Musset
​simple konata kiel Alfred de Musset, elstarulo de la literatura romantikismo, mortinta preskaŭ forgesita, je nuraj 47 jaroj, post vivo markita de alkoholo kaj malsano (en medicino, oni nomas “signo de de Musset” la ritmajn skuojn de kolo kaj de kapo, siatempe karakerizajn de la verkisto, kiuj estas indico de insuficienco de la aortaj valvoj).
​Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri biografiaj sciigoj, kaj limiĝas atentigi pri tio, kio de li ekzistas en Esperanta versio:
A- Laŭ Vikipedio:
– La du Amatinoj. La Kapricoj de Mariano, trad. Jan van Schoor, La Verda Velo, Antwerpen, 1929;
​- Mimi Pinson, trad. M. Rethel, Venlo, Esperanto-Instituto, 1934;
​- La poeto, trad. Kálmán Kalocsay, Tutmonda sonoro, Budapest, HEA, 1981, Vol. 2, p. 453.
​B- krome, minimume:
​- Pâle étoile du soir (La stelo de l’ amo), trad. G. Stroele, “La Revuo”, II, 1907-1908, p. 31;
– On ne badine pas avec l’amour (Ne ludetu kun la amo), trad. H. kaj G. Stroele, “La Revuo”, V, 1910-1911, p. 297-308, 345-357, 406-420;
– Fantasio, trad. Paul Berthelot, “La Revuo”, VI, p. 175-186; 399-416.
​Mi transskribas la poeziaĵon “Pâle étoile du soir” – La stelo de l’ amo, en la franca kaj en Esperanto, kaj aldonas la foton (el malnova bildkarto) de la tombo de la verkisto en la pariza Tombejo Père Lachaise: oni rimarku, sur la tombo, la titolojn de liaj ĉefaj verkoj.


PÂLE ÉTOILE DU SOIR

Pâle étoile du soir, messagère lointaine,
Dont le front sort brillant des voiles du couchant,
De ton palais d’azur, au sein du firmament,
Que regardes-tu dans la plaine?

La tempête s’éloigne et les vents sont calmés.
La forêt, qui frémit, pleure sur la bruyère;
Le phalène doré, dans sa course légère,
Traverse les prés embaumés.

Que cherches-tu sur la terre endormie?
Mais déjà, vers les monts, je te vois t’abaisser;
Tu fuis, en souriant, mélancolique amie,
Et ton tremblant regard est près de s’effacer.

Étoile qui descends vers la verte colline,
Triste larme d’argent du manteau de la Nuit,
Toi que regarde au loin le pâtre qui chemine,
Tandis que pas à pas son long troupeau le suit,

Étoile, où t’en vas-tu, dans cette nuit immense?
Cherches-tu, sur la rive, un lit dans les roseaux?
Ou t’en vas-tu, si belle, à l’heure du silence,
Tomber comme une perle au sein profond des eaux?

Ah! si tu dois mourir, bel astre, et si ta tête
Va dans la vaste mer plonger ses blonds cheveux,
Avant de nous quitter, un seul instant arrête; –
Étoile de l’amour, ne descends pas des cieux!

Alfred de Musset

LA STELO DE L’ AMO

O stelo vespera, el malproksimeco
post suna subiro tra nuboj vi brilas;
staranta ĉiele en blua palaco,
vi kion malsupren rigardas?
Ventego foriĝas; jam preskaŭ kvieta
arbaro tremanta surploras erikon.
La noktpapilio per kuro malpeza
trairas balzaman kamparon.

Vi kion serĉadas sur tero dormanta?
Sed jam al la montoj vi malsupreniras,
per melankolia rigardo rideta;
nun malaperante vi treme briletas.

O stelo falanta sur verdan monteton,
arĝenta larmeto sur nokta mantelo,
vi, kiu rigardas marŝantan paŝtiston
dum paŝo post paŝo lin sekvas brutaro,
nu, kien vi iras en nokto grandega?
Ĉu serĉas vi liton ĉe l’ kanoj de l’ bordo?
Ĉu falos vi bela je l’ horo silenta
en akvon profundan simile al perlo?
Se devas vi morti, se kapon blondharan
vi devas dronigi en maron vastegan,
ne tuj malaperu, momente nur, haltu,
O stelo de l’ amo, ĉielon ne lasu.

Alfred de Musset, trad. G. Stroele,
“La Revuo” II, 1907-1908, p. 31

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *