Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Faŝista erao

La itala esprimo “era fascista” estas la klasika ekzemplo pri tio, ke kiam oni tradukas, oni devas nepre certiĝi pri la senco de la vortoj en la konkreta okazo, por eviti miskomprenojn.
​“Era”, fakte, povas esti:
​- verbo (imperfekto de “essere – esti” = estis); se oni serĉas per Guglo “era fascista”, unu el la unuaj sciigoj kiujn oni trovas estas jena: “Dario Fo si arruolò volontario nell’esercito della Repubblica Sociale Italiana, ma non era fascista” – Dario Fo rekrutiĝis kiel volontulo en la armeo de la (faŝista) Itala Sociala Respubliko, sed li ne estis faŝisto”:
it.wikipedia.org/wiki/Dario_Fo
​- komuna substantivo (= erao, epoko, tempaĝo);
​- nomo de malnovgreka diaĵo (= Hera, responda al la romia Junono);
– nomo de rivero de Toskanio, kiu donas nomon al la urbo Pontedèra, tio estas Ponto-de-Era;
– la siglo, laŭ la komencaj literoj, de la konata radikala esperantista asocio ERA.
La hodiaŭa dokumento rilatas al la fakto ke la 25-an de decembro 1926 la faŝista reĝimo enkondukis novan metodon de jarkalkulado, fiksante je la 29-a de oktobro 1922 (la tago post la Marŝo al Romo, kiu havigis la povon al Mussolini) la komencon de la «faŝista erao», tio estas de nova epoko, devigante sekvigi tiun indikon, per romaj ciferoj, al la dato rilata kun la naskiĝo de Kristo.
Pri ĉi tiu iniciato disvolviĝis akra polemiko sur la paĝoj de “Espero katolika”, ĉar en la internacia kampo oni vidis en ĝi iun formon de novpaganismo, kaj en la kulto de Mussolini iun formon de idolkulto; sed la itala katolika Eklezio grandparte adaptiĝis al faŝismo, en la nomo de la komuna batalado kontraŭ sendia komunismo.
​Mi transskribas du artikolojn inter si kontraŭajn, tiritajn el “Espero katolika” 1939-8/9 (p. 100) kaj 1939-12 (p. 124-125); kaj mi aldonas la bildon de la fasado de la paroĥa preĝejo (1938) de Guidonia it.wikipedia.org/wiki/Guidonia_Montecelio
(kie mi loĝas, tuj ekster Romo), urbo fondita la 21-an de oktobro 1937 ĉirkaŭ milita flughaveno, kun la indiko (daŭre ĉeesta) de la jaro de la faŝista Erao (MCMXXXVIII A REG. FASC. XVI; kiel oni povas rimarki el la komparo inter la du fotoj, respektive de 1938 kaj de hodiaŭ, la “G” de “REG. = REGIMINE (reĝimo en latino) estis parte forbatita, fariĝante “C”, sed restis tiu nemiskomprenebla “FASC”).


La Publiko Parolas
REĜECO DE KRISTO AŬ PAGANA IDOL-KULTO?
(Ĉu ni ne plu kalkulu la tempon, post Kristo?)

Per Dia helpo estis al mi eble ĉeesti la Kristo-Reĝo-Kongreson en Ljubljana (la bela urbo de «Nia XXa») kiu vere tute staris sub la signo de Kristo la Reĝo. Sur la impona kastelmonto brilis en gigantaj literoj: Kristus kraljuje (en slovena lingvo, t. e. en Esperanto: Kristo regas!). Kaj sur la kastelo mem kaj sur la turodomo («nubskrapulo») kaj sur aliaj domoj radiis, vespere, lumigita kruco, la kruco de Kristo. – En la elmontraj fenestroj de preskaŭ ĉiuj vendejoj estis simbola ornamo: aŭ kruco, aŭ statuo de Kristo, aŭ s. – Certe unuavice jen nur eksterai signoj, tamen en akordo kun la interna anima sentado de la vere katolika, nature pia, religiema popolo slovena. Same la kongreso mem. La pli granda parto de la paroladoj kaj pritraktoj estis profundaj, esence kristanaj, universale katolikaj, tiom bezonataj en la nuntempo de militistema separatismo. – Flanke nur estu menciate, ke tiu efektive internacia kongreso (oni parolis germane, france, itale, pole, serbokroate kaj precipe slovene) denove montris la lingvajn malfacilaĵojn kaj la necesecon de Esperanto. – Kunestis tamen malgranda rondo de katolikaj gesamideanoj en senmalhelpa interkompreniĝo.
Resume la kongreso, speciale honorigita per ĉeesto de papa delegato, kardinala moŝto Dro Hlond, episkopa ĉefo de Polujo, efikis treege konsole kaj fortigante: Ekzistas ankoraŭ mondo, popolo, popoloj, homaro, kiu fidas kaj submetiĝas al la reĝeco de Kristo, celanta, laŭ la kongresa temo: Kristanan renaskiĝon!
En tia konvinko mi forveturis, por mallonga ekskurso, ankoraŭ pli suden, al la Adriatika maro, al la havenurbo Trieste. Varmego, akra sunbrilo, sennuba ĉielo. Ŝvitante mi suprenpaŝas al la malnova historia katedralo. De sur la apuda sonorilturo belega perspektivo super urbon kaj maron. En la interno de kvinnava malnova preĝejo mi admiras precipe la belegajn mozaikojn, renovigitajn antaŭ 3 jaroj. Oni legas tiucelan latinan surskribon, esprimante proks. la dankon de Italujo al Mario, en kundependo kun venko «ANNO XVI». Mi iom pripensis, ne eble, ke la renovigo okazis en la jaro 16a post Kristo – sed jen supozo, pravigita per konfeso de informantino: «En la jaro XVIa de la epoko faŝista». Mi ne volis kredi: jen, en preĝejo eĉ, en loĝejdomo de la Eŭkaristia Kristo, oni ne kalkulas la tempon depost Kristo (mankis ĉiu alia jarnombro), sed «depost la epoko faŝista». Tiel Kristo la reĝo, devas cedi al la pagana cesaro eĉ en sia sanktejo, en la preĝejo. Kaj tio nur estas unu ekzemplo. – Sur la stratoj, sur muroj, ĉe domoj oni vidas ofte en egaj literoj aŭ DUCE aŭ DUX. En poraŭtomobila kaj traira tunelo ĉe Miramare-Grignano oni legas sammanieran skribon, gigantan, «LA NOSTRA FEDE È MUSSOLINI» (Nia kredo «fido» estas M.)
Kaj la kredo al Kristo? Ĝi estas tolerata, eble kelkiam kun eksteraj gestoj, pompe ŝajnigata, sed al la agado publika, ŝtata, precipe koncerne al la sinteno interŝtata, ĝi ne rajtas «enmiksi sin». Tie regas paganaj principoj (ankaŭ en la ŝtata edukado ktp.), adoro de potenco, perforto, prirido kaj kondamno de kristana amo al malamikoj kaj simile.
Ni ne diru, ke tiaj meditoj ne estas nia tasko, «ĉar ili tuŝas, koncernas, politikon»! Ili vere estas nia tasko, ĉar ILI FORTE TUŜAS RELIGION mem, la kredon katolikan. Aŭ ĉu oni en la XXa jarcento post Kristo komencu novan tempkalkulon laŭ epoko de politika sistemo, eĉ en surskriboj en niaj preĝejoj? Kaj ĈU NI FIDU KAJ KREDU AL KRISTO, nia Dio, Reĝo kaj GVIDANTO TOTALA, aŭ al iu ŝtata gvidanto, homo kun, malgraŭ ĉio nur RELATIVA, limigita gvidpovo kaj rajto? La moderna nov-paganismo, etatismo (ŝtatolatrio), ankaŭ en origine katolikaj landoj, estas multe pli granda danĝero ol kelkaj katolikaj gefratoj tre naciamaj eble volas kredi. Ni estu singardaj antaŭ «katolika» paganismo aŭ paganigita «katolismo». Ni ne forgesu, ke la AMO AL MALAMIKOJ estas ESENCA postulo kristana! Kaj Kristo devas fariĝi Reĝo ankaŭ en la politiko ŝtata, kaj interŝtata! Ĝin alceli estas nepre katolika devo nia!
(Pers. travivaĵo) MILES CHRISTI
“Espero katolika” 1939-8/9, p.

La publiko parolas
EL ITALUJO.
​Artikolo de Miles Christi.
Kelkaj epizodoj de la pasia sindonemo de nia popolo por nia Duce estas sendube miskomprenataj, oni donis al ili signifon trograndigitan. Efektive la portreton kaj la nomon de Duce aŭ Dux oni povas vidi kaj legi preskaŭ ĉie. Sed kio pro tio? La citita surskribo «La nostra fede è Mussolini» ne rilatas al religia kredo, sed al politika fido kiun la itala popolo havas en Li: Tio signifas: «ni fidas en la Duce, ni marŝos sub lia gvidado kaj direkto, sentime». Kaj tiu fido, tiu sindonemo finfine estas la pura rekono de la meritoj de tiu viro, kiu haltigis Italion sur la bordo de abismo, kiam ĝi estis tuj falonta en la ĥaoson de komunismo, kaj plilevigis gin, renversante la politikon de malkuraĝo kaj de submetiĝo al fremdaj influoj, kiu regis antaŭ ol li alvenis al la direkto de la publika regado.
Pri religio en nia lando, mi povas diri ke oni ne instruas mitojn, sed kontraŭe dum en pasintaj reĝimoj (regadsistemoj) katolikaj instruo kaj manifestacioj estis forigitaj de la publikaj lernejoj (kaj privataj lernejoj estis bojkotataj), nun ĝi estas instruata: kaj instruata de taŭgaj pastroj, ne nur en unuagradaj lernejoj, sed ankaŭ en teknikaj kaj klasikaj; kaj privataj lernejoj estis grandnombre egaligitaj al ŝtataj. Estas dum faŝista epoko ke oni kreis gravan katolikan universitaton en Milano, tre ŝatata eĉ en oficialaj ŝtataj medioj…
En la nuna periodo (t. e. en 1929) okazis la repaciĝo inter Eklezio kaj Ŝtato, repaciĝo kiu estis antaŭe ĉiam malhelpata kaj malebligata de la kontraŭreligiuloj. Katolika Agado nun povas libere labori kaj disvolviĝi en trankvilo, sen malhelpoj.
Ĝuste en la Vatikana ĵurnalo «Osservatore Romano» de la 10-a de tiu ĉi monato, oni povas legi artikolon pri la omaĝo de la katolika junularo itala al Lia Sankteca Moŝto, okaze de la premiado de la nacia konkurso pri religia kulturo…
Pri la nombrado de la jaroj de la faŝista epoko, mi sciigas ke la koncerna leĝo ordonis ke la faŝista jaro estu aldonata al la ordinara jarnumero, kaj efektive en ĉiuj publikaj kaj oficialaj dokumentoj oni metas daton tiamaniere «14. de novembro 1939. – XVIII».
Tio montras ke oni ne celis forigi aŭ anstataŭi la kristanan tempokalkulon, kiel ekzemple volis fari la franca revolucio. Per tio mi ne intencas diri ke aspektas bele la manko de la kristana jarnumero interne de preĝejo; nur mi diras ke el unu aŭ kelkaj esceptaj faktoj, oni ne devas tiri ĝeneralan konsekvencon. Denombrado de jaroj de regeco uzas ankaŭ la Papoj mem: «en la jaro MCMXXXIX – unua de Mia Pontifikado», sur la vatikanaj moneroj oni ankaŭ legas «Pius XI Pont. Max. An. XIV» k. t. p., kaj enfine eĉ ĵurnaloj montras la jarojn de sia ekzistado, sen skandalo de iu. ……..
Dum la lasta kunveno de la katolika grupo de mia paroĥejo, okazinta hieraŭ vespere, ni havis la viziton de Mons-ro Grazio, la reprezentanto de lia Ekscelenco la Episkopo de Verona. En iu punkto de lia parolado li diris ke ni devas agadi per tutaj niaj fortoj, ĉar neniam ni havis la eblecon agadi kaj disvastigi kristanajn ideojn, amon al proksimulo, karitajn sentojn kiel nun. «Nun ĉiuj pordoj estas malfermitaj al ni; kaj nia vorto estas akceptata kun respekto kaj kun efiko en ĉiuj rondoj», kaj ankoraŭ, poste, li komunikis ke li estis ĉe lia ekscelenco la Prefekto (Provincestro) por peti de li la permeson pliampleksigi la ordinaran bultenon de la Dioceso (dekreto estis ordininta la malpliigo de la nombro de la paĝoj de ĉiu ajn publikaĵo por limigi la konsumo de l’ papero) ĉar en la proksima numero oni devas presigi la Enciklikon de Lia Papa Moŝto, kaj ke la Prefekto respondis al li ke ne nur li donas la permeson. sed ke li deziras ke la Encikliko estu presata per belaj, klaraj literoj, kiu ajn nombro da pluaj paĝoj necesos, tial ke traktas pri dokumento altvalora, kiu meritas plej grandan disvastigon.
…..
Ameriko L. Reni (Italujo).
“Espero katolika” 1939-12, p.124-125

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *