Eventoj

Marŝo al Romo

Estas konate, ke la 28-an de oktobro 1922 okazis la tiel dirita “Marcia su Roma” (Marŝo al Romo), kiu ebligis al Benito Mussolini la ekprenon de la povo.
Kiel memorigas Carlo Sarandrea en sia eseo “Origini del movimento esperantista a Roma, 1905-1935” (Originoj de la esperantista movado en Romo, 1905-1935), p.39, dum la faŝistaj eskadroj eniris en Romon tra Pordo Flaminia (dirita ankaŭ “Pordo de l’ Popolo”), en alia urboparto (apud Pordo Pia) pioniro de Esperanto, librotenisto Ermanno Filippi (kiu, ĉar roma faŝisto, ne havis kialon por “marŝi al Romo”), komencis kurson ĉe la Ĝenerala Direkcio de la Italaj Ŝtatfervojoj:
>Il rag. Filippi intanto svolgeva la propria intensa attività pro Esperanto presso la Direzione Generale delle Ferrovie (primo corso dal 28 ottobre 1922) in un salone della sede di Villa Patrizi) (“L’Esperanto”, novembre 1922, pag. 231).
(Traduko: Librotenisto Filippi intertempe plenumis sian intensan agadon favore al Esperanto ĉe la Ĝenerala Direkcio de Fervojoj – unua kurso ekde la 28-a de oktobro 1922 – en ĉambrego de la sidejo de Vilao Patrizi)
​En la postaj jaroj, la oficiala itala esperantista movado – ne sen malakordoj kaj rezervoj – adaptiĝis al la nova politika fluo. Jen, ekzemple, telegramo sendita de la Nacia Kongreso de Napolo (1927) de la Itala Esperanto-Federacio-FEI:
>«S.E. Mussolini, Roma – Nel nome e nel segno​ di Roma, cui E.V. seppe con provvida mano tracciare nuovo trionfale cammino, XII C.N.E. apre Napoli suoi lavori, riconfermando Duce mirabile Italia Fascista sua illimitata assoluta devozione. – Alalà».
(“Itala Esperanta Revuo” 1927-10-11, oktobro-novembro 1927, V)
​(Traduko: Lia Ekscelenco Mussolini, Romo – En la nomo kaj en la signo de Romo, al kiu V. E. scipovis per saĝa mano streki novan triumfan vojon, la 12-a Nacia Kongreso de Esperanto malfermas en Napolo siajn laborojn, rekonfirmante al la Kondukanto de la mirinda Faŝista Italio sian senliman absolutan devotecon. Alalà). Noto: “Alalà” estis faŝista saluto.
Mi aldonas:
– bildon de la eniro en Romon de la faŝistoj la 28-an de oktobro 1922;
– la frontpaĝon de “L’Esperanto” 1933-15 (31-an de oktobro 1933), kun la memorigo de la evento.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *