Homoj

François Mitterrand

La 26-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1916) de la franca politikisto François Mitterrand (1916-1996)
it.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Mitterrand
eo.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Mitterrand
​Prezidanto de la Franca Respubliko de la 21-a de majo 1981 ĝis la 17-a de majo 1995.
​Pri liaj rilatoj al Esperanto, mi transskribas artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 21-a de julio 1974. Krome, en la balotpromesoj 1981, li deklaris:
“[…] miaj amikoj parlamentanoj deponis dum la antaŭa sesio de la Nacia Asembleo leĝoproponon celantan inkluzivi la internacian lingvon Esperanto en la lernadojn mezan kaj superan kiel elekteblan lingvon.
Se la francoj konsentos al mi sian konfidon, mi petos de la Registaro ke ĝi submetu tiun leĝproponon al la Parlamento”.
​Mi ne scias, kio okazis pri tio dum la 14 jaroj da prezidanteco de Mitterrand.
​Pli ĝenerale, koncerne la malgrandan efikecon de la agadoj “desupraj”, mi transskribas eltiraĵon el artikolo de Aldo de’ Giorgi en “L’Esperanto” 1982-2.
​Mi aldonas francan poŝtmarkon kun la portreto de Mitterand, aplikitan sur koverto adresita en 1997 al Radio Roma-Esperanto.


RADIO ROMA – ESPERANTO
21.7.1974
KURIERO DE ESPERANTO
(redaktis Antonio De Salvo)

LA FRANCAJ KANDIDATOJ RESPONDAS
Franca Unuiĝo por Esperanto sendis al la 12 kandidatoj al la Prezidanteco de Francujo leteron, per kiu ĝi demandis ĉu, kaj kiel, tiuj intencas akceli la disvastigadon kaj instruadon de Esperanto en Francujo. Respondis, interalie, Giscard D’Estaing (kiu poste fariĝis Prezidento), Mitterand (kiu malgajnis pro malalta procentaĵo de vocoj) kaj Chaban-Delmas.
Giscard D’Estaing substrekis, ke fakte la angla nuntempe okupas la lokon, kiun la esperantistoj volus atribui al Esperanto, kaj ke la temo ne povas esti traktata je nur nacia nivelo.
Mitterrand substrekis, ke ĉio akcelanta la interamikiĝon de la popoloj kaj ebliganta plibonan internacian interkompreniĝon povas ricevi nur lian plenan subtenon. Li deklaris sin tute favora al tia instruado, kaj al ŝtata helpo por ebligi ĝian disvastigon, kaj menciis kan simpatio la iniciaton de la itala socialdemokrata partio ĉe la Socialisma Internacio.
Chaban-Delmas, fine, respondis ke “Esperanto povas konsistigi unu el la solvoj, kiujn serĉas la eŭropaj landoj. Koncerne min – li aldonis – mi tre volonte akcelus, kiom eble, ĝian instruadon kaj disvastigadon en Francujo”.

°°
Sufiĉus relegi pri la fama «franca periodo», kiam, dank’ al la efikega laboro de taĉmento de vere valoraj, altkapablaj kaj eminentaj «raciistoj», Esperanto ŝajnis esti, multe pli ol nuntempe, sur la sojlo de la fina venko, de oficiala agnosko far la plej altaj, decidaj instancoj. Sufiĉus tralegi la longan liston de la tiame emfazitaj «eventaj sukcesoj», ekzemple ĉe Ligo de Nacioj, Franca Akademio de Sciencoj, Internacia Ligo de Komercoĉambroj, Poŝta Unuiĝo, Eldonejo Hachette, ktp. ktp. Alvenante al tempoj pli proksimaj, sufiĉus memori pri la «triumfo de Montevideo», pri la peticio ĉe UN, pri la favorega apogo de multaj eminentuloj, kiaj Tito, Jonas, M’Bow, Mitterrand, ktp.
Sed necesus ankaŭ funde priekzameni kaj zorge mediti, kaj sin demandi kio vere pozitiva kaj antaŭeniga postrestis el tiuj eventoj, el tiuj sukcesoj. Bedaŭrinde oni devus malĝoje rekoni, ke restis vere malmulto, ke ĝenerale temis pri trompaj iluzioj, pri tute senkonsekvencaj okazaĵoj, el kiuj restas nur kelkaj paperpecoj, kelkaj platonaj deklaracioj kaj kelkaj linioj ĝuste en niaj historilibroj.
Aldo de’ Giorgi
(“L’Esperanto” 1982-2)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *