Lokoj

Caporetto-Kobarid

Caporetto, kiu hodiaŭ nomiĝas Kobarid kaj estas en Slovenio, estas vilaĝo, en kiu estas Muzeo, kiu nuntempe celas montri la absurdecon de ĉiuj militoj, sed kiu ĝis antaŭ kelka tempo nomiĝis “Muzeo pri la Venko”, kiel pruvo, ke la historio havas multajn vizaĝojn (kiu scias, ĉu iam eblos havi, en la lernejoj de Eŭropa Unio, objektive “neŭtrajn” lernolibrojn).
​Caporetto/ Kobarid, ja, por slovenoj (kaj, pli ĝenerale, por la popoloj de la iama Aŭstra-Hungara Imperio) memorigas grandan venkon, dum por italoj ĝi estas sinonimo de katastrofa malvenko, tiom ke ankoraŭ hodiaŭ, post unu jarcento, fronte al sensacia malsukceso, en itala lingvo oni kutimas diri, ke “ĝi estas Caporetto”.
​Fine de oktobro 1917, oni povis aserti, ke “nenio nova ĉe la okcidenta fronto” (Flandrujo kaj Francio)

Erich Maria Remarque


dum la orienta fronto (Rusio) estis ĉe la rando de kapitulaco (ni memoru, ke la 7-an de novembro 1917 okazis la Rusa Revolucio). Tial la germanaj kaj aŭstraj trupoj povis koncentriĝi al la suda fronto (Italio).
​La 24-an de oktobro 1917, precize antaŭ unu jarcento, komenciĝis la germana-aŭstra milita operaco konata en la itala kiel “batalo de Caporetto” aŭ “dekdua batalo de Isonzo”, en la germana kiel “Schlacht von Karfreit” aŭ “zwölfte Isonzoschlacht”, en la slovena kiel “Čudež pri Kobaridu” aŭ “12. soška bitka”
it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Caporetto
de.wikipedia.org/wiki/Zw%C3%B6lfte_Isonzoschlacht
sl.wikipedia.org/wiki/%C4%8Cude%C5%BE_pri_Kobaridu
eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Caporetto
​Ĉio komenciĝis per potencega bombado je la unuaj lumoj de tagiĝo, ankaŭ kun la utiligo de senspirigaj gasoj, favorita de la fakto, ke la italoj estis en la valfundo, dum la malamiko estis sur la altaĵoj; poste la sturmotrupoj disverŝiĝis en la friulan ebenaĵon.
Estis, flanke de la italoj, eraroj, malfruoj, subtaksado de la amplekso de la ofensivo, sentaŭgeco de la staboj. La itala Ĉefkomandanto, Luigi Cadorna, jam la 25-an de oktobro retretis al Udine, 100 kilometrojn pli malantaŭen ol la ĝistiama bazo de la Ĉefstabo: li jam opiniis, ke la batalo estas malgajnita, taksis sendiskute, ke la infanterianoj estas forkurantaj, ĉar en tiu armeo, reale, li ne havis konfidon. Kontraŭe tiuj mizeruloj, junegaj knaboj senspertaj kaj forlasitaj, estis batalantaj korpon kontraŭ korpo, sen desupraj ordonoj, sen ke iu difinu strategion, aranĝu kontraŭofensivon; ili batalis ĝisdamne de la 24-a ĝis la 26-a de oktobro, poste, la 27-an de oktobro, ili cedis kaj diskuris:

Ernest Hemingway

bruligo de libroj


Cadorna (al kiu dum faŝismo estis dediĉitaj stratoj kaj placoj, ĉar la reĝimo ne povis allasi, ke milita ĉefkomandanto eraris) respondecas ne nur pri tio, ke li neniel kapablis kontraŭstari la malamikan ofensivon, sed ankaŭ kaj precipe ĉar li ne rekonis tion, sed akuzis pro la malvenko ne la strukturajn mankojn de la armeo kaj siajn proprajn kulpojn, sed iun supozatan malkuraĝon de la soldatoj kaj eĉ perfidon (ne ĉiuj scias, ke la “Kanzono de Piave”
it.wikipedia.org/wiki/La_canzone_del_Piave
la plej populara itala patriota kanzono, origine diris «Ma in una notte triste si parlò di tradimento» – Sed en morna nokto oni parolis pri perfido -, ĉar oni opiniis, ke la malamika sukceso ŝuldiĝas al la perfido de itala taĉmento; sed poste oni malkovris, ke tiu taĉmento ne rezistis simple ĉar ĝi estis asfiksiita de la gasoj, kaj la vorto “tradimento” – perfido – estis anstataŭigita per “un fosco evento” – malhela evento).
Ne mirigas, do, ke en 2011 la urbo Udine (kiu senpere travivis tiujn okazintaĵojn), laŭ popolamasa postulo, forigis la nomon de Luigi Cadorna el unu el siaj ĉefplacoj, ĝin nomante kontraŭe “Piazzale Unità d’Italia” (Placego Unueco de Italio); sed estas ŝoke, ke la aliaj urboj ne repripensis la titoligojn (Milano, ekzemple, konservas “Piazzale Luigi Cadorna”).
La antaŭaj militjaroj estis kovrintaj Cadorna-n per gloro, pro la ripetaj ofensivoj ĉe rivero Isonzo, el kiuj unu alportis (la 8-an de aŭgusto 1916), kvankam per 100.000 mortintoj en la du flankoj, la konkeron de Gorizia/ Goerz/ Gorico; sed temis pri gloro kiu naskiĝis el blinda koletiva sinmortigo: Cadorna, ja, teoriumis pri la efikeco de la sinsekvaj frontaj atakoj, senzorge pri la perdoj, ĉar «frue aŭ malfrue, la malamiko laciĝas». La koncepto estis, ke la sturmantaj soldatoj mortos, ja, sed ilia kolektiva forofero plifortigas la armeon. El ĉi tiu situacio naskiĝas la kanzono, de anonima aŭtoro, “O Gorizia, tu sei maledetta” (Ho Gorico, vi tre malbeninda), absolute malpermesita (sufiĉis ĝin kanti, por esti pafmortigataj surloke de la ĝendarmoj aŭ de la oficiroj) pro ĝia protesta enhavo. Cetere, ankoraŭ en 1964, kiam la kanzono estis kantita dum la “Festivalo de la du Mondoj” en Spoleto, la kantintoj estis procesitaj pro “ofendego al la armitaj fortoj”.
Se Cadorna ne estimis siajn soldatojn, liaj soldatoj ne estimis lin, kiel evidentiĝas el moka strofeto, kiun la soldatoj kantadis duonlaŭte kiam ili ne estis aŭdataj de la superuloj:
“Il General Cadorna scrisse alla Regina:
se vuoi veder Trieste ti mando la cartolina”.
(Traduko: Generalo Cadorna skribis al la Reĝino:
se vi volas vidi Trieston, mi sendos al vi ĝian bildkarton).
Sed ne estis nur Cadorna, tiu kiu ne estis adekvata al la situacio; por kompreni la abismon, kiu estis inter la aŭstraj-germanaj staboj kaj tiuj italaj, sufiĉas detalo: ĉekape de la germanaj sturmotrupoj estis iu juna Erwin Rommel
it.wikipedia.org/wiki/Erwin_Rommel
eo.wikipedia.org/wiki/Erwin_Rommel
dum la italaj infanterianoj estis “gvidataj” sur la batalkampo de Pietro Badoglio
it.wikipedia.org/wiki/Pietro_Badoglio
eo.wikipedia.org/wiki/Pietro_Badoglio
(kun kiu, interalie, la 8an de septembro 1943 ripetiĝos la tragedia sperto de soldatoj forlasitaj al si mem).
La posta orgojla elano (la bravega rezisto ĉe rivero Piave, kaj la fina venko en 1918) ne devenas de reformo de la venkita armeo, sed de emocia reago. Tiun venkon oni ŝuldas al aliaj junegaj knaboj, la famaj “knaboj de 1899”, kiuj ĝin konkeris sen grandaj meritoj de la ĉefoj. Iu fenomeno tipa de Italio: kiam la Lando estas en ekstrema danĝero, ĉiam elvenas nesupozitaj kaj sindonaj individuaj energioj, sed preskaŭ neniam oni zorgas iri al la kerno de la problemo, kaj kompreni, kio ne funkciis, kio estas ŝanĝenda.
Kiom koncernas Esperanton, la malvenko de Caporetto markis ankaŭ la haltigon de la publikigo de la revuo “L’Esperanto”, kiu estis presata en San Vito al Tagliamento, plene en la militzono; la presejo de Antonio Paolet estis okupita, kaj post la numero de aŭgusto 1917 oni devis atendi la jaron 1920.
​Mi transskribas:
– la kanzonon “O Gorizia tu sei maledetta”, en la versio en Esperanto (Ho Gorico, vi tre malbeninda) de Renato Corsetti (la originalo en la itala estas legebla ĉe
www.antiwarsongs.org/canzone.php?id=47&lang=it
kaj aŭskultebla ĉe
www.youtube.com/watch?v=hWG0bhpgc0A )
​- la raporton pri la trarompo de Caporetto, vidita el la malamika flanko (la skribaĵo estas tirita el la “Internacia Bulteno – Germana Informilo pri la milito” 1918-1, p. 23.
Mi aldonas:
– bildon de Caporetto/ Kobarid, laŭ malnova bildkarto;
– la kovrilon de numero 1918-1 de la germana bulteno en Esperanto pri la milito “Internacia Bulteno – Germana informilo pri la milito”, kun la bildo de “La germana komandejo en la urba domo de Udine (Italujo)” post Caporetto;
– la premaĵojn de la stampiloj, kiujn la aŭstria Admiralitato de Pola/ Pula jam estis pretiginta, antaŭvide al la nemankipova konkero de Venecio post Caporetto;
– la specialan poŝtan stampon de la 30-a de oktobro 1983, pro la inaŭguro de la linio 2 de la Subfervojo de Milano, Piazzale Luigi Cadorna-Porta Genova.


HO GORICO, VI TRE MALBENINDA

Jam matene, aŭguste la kvinan
marŝis for itala la armeo
al Gorico, la urb’ de pereo
kaj dolore ja kunmarŝis ni.

Sub pluvego sitele pluvanta
hajlis kugloj de la malamiko
sur la montoj, en granda paniko
oni mortis je tiu ĉi kri’:

Ho Gorico, vi tre malbeninda
por la koroj kun sana konscio
ni ekmarŝis kun tim-emocio
kaj tro multaj revenos ne plu.

Malkuraĝe vi kuŝas en lito
kun edzino kaj en varmaj domoj
vi mokantoj de ni, morto-homoj,
ĉi-milito nin puŝas al pun’.

Vi ĝin nomas “honora la kampo”
jenan landon ja ekster la limo,
sed ni mortas kriante pri krimo.
Malbenitaj pluestu nur vi.

Mi, edzino, kiu ne aŭdas min,
kamaradojn petegas kun fido
pri protekto de eta la ido.
Mortas mi, via nomo en kor’.
Perfidintoj, ho vi oficiroj,
vi sinjoroj militdezirantoj
kaj malriĉajn junulojn buĉantoj,
detruantoj de la junular’.

Ho Gorico, vi tre malbeninda
por la koroj kun sana konscio
ni ekmarŝis kun tim-emocio
kaj tro multaj revenos ne plu.

(Trad. Renato Corsetti)

La militaj okazintajoj
en la tempo de l’ 15a de Oktobro 1917 gis la 15a de Novembro 1917

Post kiam la orienta fronto militiste estas kvazaŭ foriĝinta kaj sur la alia fronto nenio grava okazis, la intereso restas limigata je la ĉefa batalfronto de l’ okcidento kaj je la itala militejo antaŭ ne longe pligraviĝinta.
Sur la lasta en la pasinta tempo-daŭro denove estas liverita faraĵo, pri kiu oni ne scias, ĉu pli admiri la kuraĝon aŭ la forton aŭ la multon da spirito aŭ la zorgemon de ĝia preparo. Senekzempla en la milita historio estas la spirito, kiu elpensis ĉi tiun projekton de trarompo, senekzempla la decidemo de la estraro kaj la venkema ataka spirito de la trupoj.
Jam la unua alkuro je la 24 a de Oktobro okazigis la trarompon de la tuta itala pozicia reto en larĝo de 30 kilometroj senpere norde de la Bainsizza-altebenaĵo, kiun la italoj en la 11a Isonzo-batalo akiris per tiel senfinaj oferaĵoj, en la nordo de Goerz.
Jam la 25an la atako disvastiĝis je 50 kilometroj, konkeris la 27 an la urbon Goerz ka] atingis la ebenaĵon ĝis la maro. La 28an ankaŭ la fronto en Karintio komencis ŝanceliĝi, la sekvantan tagon la ĝisnuna itala ĉefstabejo Udine venis en la manon de la venkinto, kaj la 4an de Novembro la tre forta itala kontraŭstaro ĉe la Tagliamento estis superata. La 5an de Novembro la italoj devis malokupi la tutan riverlinion en larĝo de 150 kilometroj. Poste la atako transpaŝis la riveron Livenza, konkeris la 9an kune kun la samtempe de el nordo malsupren irantaj montar-trupoj la fortikaĵon Asiago kaj atingis la riveron Piave de la Sugana-valo ĝis la maro.
La 10an Belluno kapitulacis, la 13an Primolano kaj Feltre. Tiamaniere en la lasta tago de la kvarsemajna daŭro la samliganoj ankoraŭ ĉiam estis en ne haltigita duoble-flanka antaŭenmarŝo kontraŭ la konstante malplilongiĝanta defenda linio de l’ malamiko iom post iom ree kuniĝinta.
La perdoj de la italoj je strategia teritorio, vivaj fortoj kaj materialo jam post malmultaj tagoj estis tiel grandegaj, ke eĉ la eventuala amerika same kiel la urĝe postulita angla-franca helpo jam pligrandparte ŝajnas egaligita. Ĉe tio ni tute silentu pri tio, ke la posteulo de l’ eksigita generalisimo Cadorna, generalo Diaz, unue havos la taskon, nove organizi tri armeojn, freŝe aranĝi multajn brigadojn, nove grupigi la pafilegaron de la tuta armeo kaj redoni al la trupoj tiun batalemon, sen kiu eĉ la plej bone ekipita trupo ne rajtas esperi sukceson. Tio ĉi estas treege malfacila tasko, kaj restas la demando, ĉu ĝi estas efektivigebla sen lasado de plua teritorio al la energie postpremeganta malamiko. Ĉiukaze tie ĉi en ltalujo – kiel jam ofte en la nuna milito – la supereco de la germana gvidado kaj la spirito de la interligitaj trupoj ĉefe kaŭzis la sukceson.
(“Internacia Bulteno – Germana Informilo pri la milito” 1918-1, p. 23)

Traduzione.
Gli avvenimenti militari
nel periodo dal 15 ottobre 1917 al 15 novembre 1917

Dopo che il fronte orientale è militarmente quasi venuto meno e sull’altro fonte non è accaduto niente di importante, l’interesse resta limitato al fronte principale d’occidente ed al settore italiano, da poco cresciuto d’importanza.
In quest’utimo, nel periodo trascorso è stata di nuovo compiuta un’impresa, di cui non si sa se ammirare di più il coraggio o la forza o il grande spirito o l’accuratezza della sua preparazione. Senza esempio nella storia militare è lo spirito che ha concepito questo piano di sfondamento, senza esempio la risolutezza dei comandi ed il vincente spirito aggressivo delle truppe.
Già la prima carica il 24 ottobre provocò lo sfondamento dell’intera rete italiana di posizione per un’ampiezza di 30 chilometri immediatamente a nord dell’altopiano della Bainsizza, che gli italiani avevano conquistato nell’11a battaglia dell’Isonzo con infiniti sacrifici, a nord di Gorizia.
Già il 25 l’attacco si allargò di 50 chilometroj, conquistò il 27 la città di Gorizia e raggiunse la pianura fino al mare. Il 28 anche il fronte in Carinzia cominciò a vacillare, il giorno successivo quello che era stato il comando generale italiano ad Udine cadde nelle mani del vincitore, ed il 4 novembre la fortissima resistenza italiana sul Tagliamento fu superata. Il 5 novembre gli italiani dovettero evacuare l’intera linea del fiume per un’ampiezza di 150 chilometroj. Poi l’attacco oltrepassò il fiume Livenza, il 9 conquistò – unitamente alle truppe alpine che scendevano – la piazzaforte di Asiago, e raggiunse il fiume Piave dalla Valsugana fino al mare.
Il 10 Belluno si arrese, il 13 Primolano e Feltre. Così l’utimo giorno della quarta settimana gli alleati erano ancora in ininterrotta marcia contro la linea di difesa del nemico, nel frattempo ricompostosi, che si andava man mano riducendo.
Le perdite degli italiani in territorio strategico, forze vive e materiali già dopo pochi giorni erano così enormi, che perfino l’eventuale aiuto americano o quello franco-inglese urgentemente chiesto appare già in gran parte compensato. A questo proposito non parliamo del fatto che il successore dell’esonerato generalissimo Cadorna, generale Diaz, prima di tutto avrà il compito di riorganizzare tre eserciti, mettere in piedi molte brigate fresche, raggruppare di nuovo l’artiglieria di tutto l’esercito e ridare alle truppe quello spirito combattivo, senza il quale neppure la truppa meglio equipaggiata può sperare successo. Si tratta di un compito estremamente difficile, e rimane la domanda, se sarà realizzabile senza abbandonare altro territorio al nemico che preme con grande energia. Ad ogni modo qui in Italia – come già spesso nella guerra attuale – la superiorità dei comandi tedeschi e lo spirito delle truppe alleate hanno principalmente causato il sccesso.
(“Internacia Bulteno – Germana Informilo pri la milito” 1918-1, p.23)

3 pensoj pri “Caporetto-Kobarid

  1. Unu el la plej interesaj inter multaj interesaj artikoloj.

    Mia avino ofte menciis Cadorna-n kvazaŭ kiel sinonimo de “ĝeneralo”, kaj diris ankaŭ verseton, sed mi nun ne memoras ĉu temis pri tiu, kiun vi menciis:

    “Il General Cadorna scrisse alla Regina:
    se vuoi veder Trieste ti mando la cartolina”

  2. Pri “nekonataj” herooj: El Radio Roma-Esperanto 25.7.1981:
    LA SOLDAT-SERVO DE PERTINI
    Teksto de Drago, traduko de De Salvo

    “Bonega oficiro por batalado en milito”, kiu “estas tre kuraĝa”, “ne zorgas pri danĝero” kaj “entuziasmigas siajn kamaradojn, ilin stimulante per sia sekureco kaj braveco”. Jen la priskribo de Sandro Pertini, nuna Prezidanto de la itala Respubliko, en dokumento de 1917.a, per kiu oni proponis la atribuon al li de arĝenta medalo pro lia agado kiel oficirkandidato en kompanio de mitralistoj sur la orientitala fronto.
    Pertini neniam ricevis la honor-insignon, ĉar la koncerna dosiero perdiĝis dum la retreto de Caporetto, kaj ne estis eble refari ĝin. Antaŭ nelonge, tamen, en la arkivoj de la Ministerio pri Defendo, oni retrovis la soldatservan kajeron de Pertini, kiu ebligas koni la juĝojn de la superuloj de la tiam juna oficiro. Meze de multegaj laŭdoj, nur du kritikoj: unu koncernas la korpan konsiston “ne tro fortikan” (Pertini atingis, tamen, rimarkindan aĝon en plena vigleco!), la alia temas pri liaj politikaj konvinkiĝoj, jam tiam socialistaj, taksataj “tre difinitaj, sed eble ankaŭ iom ekstremaj”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *