Homoj

Giovan Battista Marino

La 14-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1569) de la itala (napola) poeto kaj verkisto Giovan Battista Marino (1569-1625)
it.wikipedia.org/wiki/Giovan_Battista_Marino
​konsiderata la plej elstara eminentulo de la itala baroko, kiu el li akiris la nomon “marinismo”.
​Lia vido pri poezio estas bone esprimita en ĉi tiuj liaj versoj:

È del poeta il fin la meraviglia,
parlo dell’eccellente e non del goffo,
chi non sa far stupir, vada alla striglia!

Cel’ de poeto estas miron veki
(temas pri l’ fajnaj, ne pri la foiraj);
ne scias ŝoki vi? Iru brutbredi!

trad. Aldo de’ Giorgi (el “La Kancerkliniko” 71/1994)

​La plej fama verko de Marino estas «Adone» (Adoniso), poemo formale eposa, en kiu tamen miksiĝas ĉiuj tradiciaj ĝenroj, sen reguloj, ĉar – kiel li asertis – “la vera regulo estas scipovi rompi la regulojn”.
Konceptita en opozicio al la “Gerusalemme liberata” (Jerusalemo liberigita) de Torquato Tasso

Torquato Tasso


Adoniso konsistas el 5033 oktavoj, kaj tiel ĝi rezultas la plej longa poemo en la itala literaturo (la itala kritika eldono de 2013 ampleksas 2343 paĝojn).
Adoniso estas mal-heroo, kiu rifuzas la povon kaj la gloron kaj elektas la amon. La poemo disvolviĝas inter pagana mito kaj hedonismo, laŭ la modelo de multaj pli fruaj aŭtoroj (Ovidio, Apolonio Rodisa, Lukano, Stacjo, Apulejo, Klaŭdiano, Angelo Poliziano, Luigi Pulci). Pro ĝia sensplezura enhavo, en 1624 la poemo estis metita je la Indekso de la katolika Ekezio.
Koncerne la lingvon, Marino (kiu estis el Napolo, do el la itala sudo) ne utiligas la florencan dialekton, favore al kiu pledis la “Accademia della Crusca” (Lingva Akademio), sed la “komunuzan” lingvon, pliriĉigitan per neologismoj, latinaĵoj, dialektaĵoj.
En Esperanto ekzistas la traduko de la oktavoj 32-39 (“L’usignolo” – La kanto de l’ najtingalo) de Adoniso (trad. Giordano Azzi, Itala Antologio, 1987, p. 208-210), kaj la versio de oktavo (kiun mi transskribas en la itala kaj en Esperanto), kiu perfekte montras la poezian teknikon de Marino, riĉan je ne kutimaj antitezoj.
​Mi aldonas la kovrilon de la itala kritika eldono (BUR, 2013) de Adoniso.


Volontaria follia, piacevol male,
stanco riposo, utilità nocente,
disperato sperar, morir vitale,
temerario dolor, riso dolente:
un vetro duro, un adamante frale,
un’arsura gelata, un gelo ardente,
di discordie concordi abisso eterno,
paradiso infernal, celeste inferno.

Giambattista Marino

KIO ESTAS AMO

Volonta freneziĝ’, malbon’ plezura,
laca ripozo, ega noc’ utila,
streb’ senespera, morta vivo nura,
vitro rezista, diamant’ fragila,
aŭdaca tim’, ĝoja sufero dura,
varmo glacia, hejma viv’ ekzila,
de kverela akord’ abismo bena,
infera paradiz’, ĉiel’ gehena.

Giambattista Marino, trad. Aldo de’ Giorgi
(el “La Kancerkliniko” 1/1994)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *