Homoj

Ŝippereo de Volturno

Inter la 9-a kaj la 11-a de oktobro 1913, la vaporŝipo “Volturno” ekbrulis en Norda Atlantiko, sur la vojo de Roterdamo al Novjorko
en.wikipedia.org/wiki/SS_Volturno_(1906)
Ne ripetiĝis en la samaj proporcioj la katastrofo de “Titanic”

Titanic


ĉar la helpopetaj signaloj, lanĉitaj per la “senfadena telegrafio” (radio) freŝe inventita de Guglielmo Marconi, alvenigis 10 ŝipojn (Carmania, Tzar, Devonian, Grosser Kurfürst, Kroonland, La Touraine, Minneapolis, Narragansett, Rappahannock, Seydlitz) el 6 landoj (Germanio, Belgio, Usono, Francio, Britio kaj Rusio), kiuj savis 521 personojn: pasaĝerojn (grandparte migrantojn) kaj maristojn. Pereis 136 personoj, plejparte virinoj kaj infanoj, kies savboatoj estis renversitaj de la ŝtorma maro.
​Mi transskribas artikolon el “La Revuo” VIII, 1913-1914, p. 324, kaj aldonas:
​- la paĝon de “La Revuo”;
​- portugalan poŝtmarkon de 1974, honore al Guglielmo Marconi kaj omaĝe al la radio-sukuro;
​- italan poŝtmarkon de 1995, honore al Guglielmo Marconi.


INTERNACIA VIVO
Informoj.

Internacia mara savado. – La 10-an de Oktobro 1913 la kurierŝipo Volturno de la «Uranium»-kompanio ekbruliĝis meze de la Atlantika Oceano. Dank’ al la senfadena telegrafilo, ĝi tuj alsendis malesperan alvokon. La Atlantikan Oceanon trakuras ĉiutage kaj ĉiudirekte pli ol du mil vel- kaj vaporŝipoj. Ĉar preskaŭ ĉiuj havas aŭskultilojn, sufiĉis kelkaj horoj por kunvenigi internacian savontan ŝiparon ĉirkaŭ la bruleganta boato. Tiu ŝiparo apartenas al ses malsamaj nacioj: Germanujo, Belgujo, Usono, Francujo, Britujo kaj Rusujo. Jen la nombro de la personoj savitaj de la dek kurierŝipoj helpintaj al Volturno: Karmania savis 10 personojn; Touraine 40; Minneapolis 30; Rappahannock 19; Tzar 102; Narranganset 29; Devonian 59; Kroonland 90; Grosser Kurfürst 105; Seydlitz 35; sume 521. Sen la mirinda eltrovo de la senfadena telegrafo, ĉiuj pasageroj de Titanic antaŭ du jaroj, kaj de Volturno la lastan jaron, estus mortintaj en la maro kaj neniam oni ekscius pri la kialoj de tiuj akcidentoj. Mirinde ĉu ne, ke pro la signalo dissendita de ŝipo tuj pereonta meze de oceano, dek boatoj el diversaj nacioj, post kelkaj horoj, alvenas por ĝin helpi?
Se en la famaj romanoj, kiujn pasie legas la junularo, la prezentado de tia brulego, de la timego, de la alvokoj al la savo, la sinsekva alveno de la kurierŝipoj sciiĝintaj pri la akcidento per nevideblaj vibradoj, estis elpensita de Jules Verne, oni multege laŭdis la iluziigan spiriton de la verkinto. Tamen en tiu okazo la miro ankoraŭ pli grandiĝas. Oceano furiozegis, kaj Volturno ne sukcesis enmarigi la savŝalupojn. Ili rompiĝis unu kontraŭ la alia, al la savantaj ŝipoj ne estas eble alproksimiĝi la ŝipruinaĵon, kaj, nenio estas pli tragedia ol tiu deko da ŝipoj ĉirkaŭantaj, ĉe la maro ventege ondiĝanta, brulegantan ŝipon, sur kiu centoj da homaj infanoj senespere luktis kontraŭ la furiozeco de la flamoj kaj la fortego de la ondego.
La ŝipestro de Karmania sciante, ke ŝipo ŝarĝita per petrolo nedube veturis en la regiono, telegrafigis al ĝi. Ĝi baldaŭ alvenis sur la lokon kaj deverŝis sian oleon ĉirkaŭ Volturno. La maro kvietiĝis kaj la pasageroj estis savitaj
Tre interesa estas elmontri la internacian karakteron de tiu emocieganta savado, dank’ al internacia eltrovo, kaj la kunlaborado de la personoj, kiuj ebligis ĝin, pro la multegaj aplikadoj jam faritaj sur nia terglobo. Tia okazintaĵo prezentas simbolan gravecon.
La Revuo, VIII, 1913-1914, p. 324

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *