Homoj

Tristan Bernard

La 7-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1866) de la franca verkisto kaj komediisto laŭ hebrea deveno Paul Bernard, konata per la pseŭdonimo Tristan Bernard (1866-1947)
it.wikipedia.org/wiki/Tristan_Bernard
eo.wikipedia.org/wiki/Tristan_Bernard
​La paĝo en Esperanto de Vikipedio parolas amplekse pri liaj rilatoj kun la internacia lingvo.
​La monumenta volumo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer “Historio de la esperanta literaturo” (LF-Koop 2015) mencias lin plurloke (paĝoj 101, 104, 251, 252).
Fakte, unu lia unuakta komedio de 1899, “L’anglais tel qu’on le parle”, tradukita de Gaston Moch kun la titolo “Angla lingvo sen profesoro” kaj publikigita de Hachette en Parizo en 1907 (reklamo en “L’Esperanto”-6/7, tria kovrilpaĝo), fariĝis klasikaĵo de la Esperanto-teatro; ĝi estis ludita, ekzemple, en Liono dum la franca Esperanto-kongreso de 1927, en Rio-de-Ĵaneiro la 16-an de aprilo 1945 (fare de universitatana ensemblo reĝisorita de Everardo Backheuser), en Parizo dum la Universala Kongreso de Esperanto de 1950 (fare de Marc Darnaut, aktore kaj reĝisore). Prezento estis planita ankaŭ dum la Universala Kongreso de Esperanto en Parizo de 1914, neokazinta pro la milito.
​Alia komedio de Tristan Bernard estis tradukita de la Montmartra sekcio de la Pariza Esperanto-grupo, kun la titolo “Pro malsato”
​En la revuo “Esperanto de UEA” 1918-3, p. 30, estas publikigita unu lia rakonto (“La kuracistoj-specialistoj”), tradukita de “Marg. Iv. Kr-off”; mi supozas, ke temas pri la sama rakonto, pri kiu parolas la recenzo (kiun mi transskribas) aperinta en la “Itala Esperanta Revuo” 1923-10, p. 127 kun la siglo b.m. (= Bruno Migliorini).
​En “Literatura mondo” 1937-1, p. 31, estas mallonga rakonto:
SERENE
Tristan Bernard rakontas:
En mia junaĝo foje mi perlaboris kelkmilojn da frankoj. Mi transdonis ilin al Banque de France. Fiera mi iris tien ĉiutage kaj feliĉe okulumis al la bajonet-portanta soldato antaŭ la konstruaĵo de la ŝtata banko. Li gardas mian monon! Iun tagon mi elprenis cent frankojn, poste denove cent… kial beligi la aferon, dum kelke da semajnoj konsumiĝis la ŝparita mono. Kiam mi forportis la lastajn kvindek frankojn el la banko, mi paŝis al la postena soldato, metis la manon sur lian ŝultron kaj diris:
– Dankon, kara amiko, vi povas jam hejmeniri…

En “La nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38), novembro-decembro 1961, p. 80, estas publikigita mallonga poeziaĵo tradukita de A. Nurak, legebla ĉe la retpaĝo de Don Harlow:
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr72/legtrezoro3.html
Ĉe rando de arbaro rajdadis amazono;
pasis centaŭro; amo videble movis lin
kaj l’ amazono juna, kun ia duba tono:
“Ĉu mi do lin inspiras, aŭ mia ĉevalin’!”
​Mi aldonas:
​- portreton de Tristan Bernard;
​- la kovrilon de la “Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.


Krestanoff M. J. Bukedeto (Sep diversnaciaj rakontoj). Deisenhofen b. München, O. Ziegler, s. j., pp. 48, liroj 1.80.
Jen sep rakontoj diverslingvaj, lerte elektitaj kaj esperantigi taj de s.ino Krestanoff. Ni trovas en la malgranda libreto plej malsamajn sentojn kaj artojn: de la kurioza vojaĝ-aventuro de la germana rakonto ĝis la sprita medicinsatiro de la franca (ĝi estas de T. Bernard, la konata verkisto amiko de Esperanto), de la mistera venĝo kontraŭ Salome priskribita en la angla rakonto ĝis la interesa psikologia analizo de ambicia inspektoro en la montenegra. Plej ofte temata estas pasio: la ĵaluzeco de falĉisto al la forlasita edzino en la bulgara, la voluptemo de Nuncia, la napola dancistino, en la rusa (de Gorkij), de egipta sorĉemo en la turka.
b. m.
“Itala Esperanta Revuo” 1923-10, p. 127

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *