Eventoj

Augusteo

Unu el la plej popularaj festotagoj en Italio, observata en plej strikta maniero, estas la aŭgustomeza (15-a) tago, kiu en la itala nomiĝas “ferragosto”, celebrata ekde la jaro 18 a. K, kiam la imperiestro Gaius Iulius Caesar Octavianus Augustus (Kajo Julio Cezaro Oktaviano Aŭgusto)
it.wikipedia.org/wiki/Augusto
eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADgusto_Cezaro
deklaris festa la tutan monaton, kiu de li alprenis la nomon “augustus” (aŭgusto).
​La itala vorto “ferragosto” estas ĝuste la kripligo de la latina esprimo “feriae augusti” (“libertempo de aŭgusto”; sed probable la imperiestro celis, ke oni pensu pri “libertempo havigita de Aŭgusto”).
​Kristanismo transformis la 15-an de aŭgusto, origine dediĉitan al la virga diino Diano, en la feston de la Ĉielenpreno de Maria.
​Hodiaù mi parolos nek pri la festo, nek pri la imperiestro en si mem, sed nur pri detalo de la vivo (aŭ pli ĝuste, de la morto) de Aŭgusto, t.e. pri la maŭzoleo
it.wikipedia.org/wiki/Mausoleo_di_Augusto
​kiu li konstruigis al si en la jaro 28 a. K. por gastigi en monumenta formo sian tombon: en la longa tempo antaŭ lia morto, okazinta en 14 p. K., estis entombigitaj tie aliaj membroj de la imperiestra familio; post li, estis tie entombigitaj la sekvaj imperiestroj ĝis Nervo (98 p. K.), escepte de Nerono; la cindroj de Trajano estis demetitaj ĉe la bazon de la Trajana Kolono; kaj Hadriano konstruigis maŭzoleon tute por si, la Hadrianan Konstruaĵon (la hodiaŭan Kastelon Sankta Anĝelo).
​En la dekdua jarcento, la impona maŭzoleo de Aŭgusto estis transformita al fortikaĵo; poste ĝi fariĝis ĝardeno, vinberejo, amfiteatro, salono por koncertoj, ĝis inter 1936 kaj 1938 la faŝista reĝimo, por celebri la figuron de Aŭgusto kia “fondinto de la imperio” (kvazaŭ antaŭulo de Benito Mussolini), kaj koincide kun la dumiljara datreveno de la naskiĝo de Aŭgusto, detruigis la konstruaĵojn apogiĝintajn al la monumento, reportante ĝin al formo pli-malpli responda al tiu origina.
La maŭzoleo de Aŭgusto (nomata ankaŭ “Aŭgusteo”, samkiel la monumenta tombo de Maŭzolo nomiĝis “Maŭzoleo”) havas apartan gravecon en la historio de Esperanto, ĉar en ĝi (nemulte antaŭ ĝia reigo al la origina monumenta formo) okazis, la 5-an de aŭgusto 1935, la inaŭgura ceremonio de la 27-a Universala Kongreso de Esperanto. Ke tiuepoke la Aŭgusteo estis ankoraŭ reakirenda el urboplana vidpunkto, atestas la fakto ke la invitilo por la inaŭguro precizigas, ke la enirejo por publiko estos ĉe “vicolo Soderini”, nome, unu el la stratetoj tiam ekzistantaj; hodiaŭ la maŭzoleo staras izolite, meze de granda placo nomita laŭ “Imperiestro Aŭgusto”, realigita de unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la “liktora” stilo tipa de la faŝista erao, la triesta arkitekto laŭ hebrea deveno Vittorio Ballio Morpurgo
it.wikipedia.org/wiki/Vittorio_Ballio_Morpurgo .
Mi transskribas la komencan parton de la kroniko pri la Kongreso de Romo (el “Esperanto de UEA” 1935-8/9, p. 125-29), kun du fotoj pri la inaŭguro de la Kongreso ĉe Aŭgusteo, kaj aldonas:
​- la bildon de la Maŭzoleo de Aŭgusto laŭ malnova gravuraĵo;
​- la invitilon por la inaŭguro de la 27-a Universala Kongreso de Esperanto.


El “Esperanto de UEA” 1935-8/9, p. 125-129:

Solena Malferma Kunsido de la Dudeksepa
la 5 aŭgusto 1935 en la Koncerta Domo “Augusteo” en Romo

La aspekto de la Malferma Kunsido, okazanta ĉiujare laŭ esence sama ordo, ŝanĝas en ĉiu universala kongreso. Ĝi dependas de lando kaj popolo, kiu ĝin organizas, de lokaj cirkonstancoj, de la oficiala intereso kaj fine de la partoprenantoj mem. Ĉi tiun fojon la mondkongreso estas malfermata en ejo, treege ligita kun la historio de la Eterna Urbo. La «Augusteo» iam estis maŭzoleo, konstruita en la epoko de la unua imperiestro de la roma regno, Aŭgusto, en la jaro 28 a. Kristo. Dum la mezepoko ĝi estis fortikaĵo. En 1870 ĝi estis transformita kiel amfiteatro kaj nun servas al la muzik-arto. Kiel kutime, mallonge antaŭ la komenciĝo, la salonego estas plenplena. Ĉirkaŭ 1.500 personoj ĉeestas. En la unua vico de la seĝoj sidas invititaj gastoj, eminentuloj, oficiroj, reprezentantoj. Sur la galerio, malantaú la podio, ornamita de la itala kaj Esperanto-flagoj kaj de la blazono de Romo, troviĝas la roma polica orkestro, muzikistaro 100-persona.
Precize je la 11 horo trumpet-signalo anoncas la ĵusan alvenon de la reprezentanto de la itala registaro, konforme al decido de la prezidanto de l’ konsilantaro de la ministroj. Eksonas la naciaj himnoj, kiujn aŭskultas la ĉeestantoj starante. Tuj poste leviĝas L. E., la Ŝtata Subsekretario Tumedei, Ministro de Justeco, por malfermi, en itala lingvo, la kongreson en la nomo de L. M. la Reĝo de Italujo, de Lia Ekscelenco Benito Mussolini, ĉefo de la registaro kaj por saluti kaj bondeziri la kongresanojn el 35 landoj. S-ro Univ. Prof. D-ro Bruno Migliorini tradukas la alparolon en Esperanton, interrompata de vigla aplaŭdo.
S-ro Ernfrid Malmgren, ĝenerala sekretario de la 26-a Universala Kongreso en Stokholmo, kiel anstataŭanto de la prezidinto, S-ro Rektoro Jansson, proponas la sekvantan kongres-estraron, aklame akceptatan:
Hon. Prezidanto: S-ro Generalo Markizo Cordero de Montezemolo.
Prezidanto: S-ro Prof. Stefano La Colla, Romo.
Vicprezidantoj: S-ro Prof. D-ro Inĝeniero Rinaldo Orengo, Milano; S-ro Lerneja Direktoro Schamanek, Vieno; S-ro Boutwood, Hastings (Britujo); S-ro D-ro A. Pitlik, Prago; S-ro Nasif Mahrus, Fajum, Egipto; S-ro D-ro J. Couteaux, Parizo; S-ro Prof. P. Christaller, Stutgarto; S-ro D-ro Loyola, Logronjo, Hispanujo; S-ro D-ro Agost Benard, deputito, Budapesto; S-ro Univ. Prof. Mai, Nagasaki, Japanujo; S-ro Instr. P. Baas, Amsterdamo; S-ro Univ. Prof. D-ro Bujwid, Krakovo; S-ro D-ro Söderberg, Stokholmo.
Konst. Ĝen. Sekretario Robert Kreuz, Ĝenevo.
Ĝen. Sekretarioj: S-ro Prof. Francesco Fresco, Romo; S-ro Luigi Minnaja, Romo;
Sekretarioj: F-ino Prof-ino P. Mellina, Milano; S-ro Pietro Pace, Milano; F-ino D-rino Carolina Minio-Paluello, Venecio.
S-ro Stefano La Colla okupas la prezidantan seĝon por diri la jenon:

Alparolo de S-ro Stefano La Colla, Romo
Ekscelencoj;
Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj, Karaj Samideanoj;
Estas mia plezura devo vin danki en la nomo de la elektita estraro kaj en mia persona nomo por la granda honoro, al ni farita, per via elekto: ni penos plenumi kiel eble plej kontentige la devojn de la oficoj al ni konfiditaj.
Mi vidas ĉirkaŭ mi multajn eminentajn personojn; ili bonvolu pardoni min, se mi ne aparte salutas ilin, sed mi deziras speciale danki gesinjorojn Zamenhof, kiuj korpe simbolas, ke spirite nia amata Majstro estas inter ni. Kaj poste permesu al mi, saluti en la nomo de ĉi tiu kongreso, la italajn aŭtoritatulojn, kiuj bonvolis, ĉeestante, igi pli solena nian feston kaj per sia helpo faciligis al la Loka kongresa Komitato la aranĝon kaj preparadon.
Li tiam sin turnas al la ministro per la sekvantaj paroloj en itala lingvo:
Ekscelenco,
En la nomo de 1.600 esperantistoj, kiuj venis el ĉiuj partoj de la mondo, mi havas la honoron, saluti vin kaj esprimi al vi la danko pro la plivalorigo de nia festo per ĉeesto de Via Ekscelenco.
La plej viglaj esprimoj de nia tuta rekono kaj nia sindona respekto direktiĝas al Lia Ekscelenco Benito Mussolini, ĉefo de registaro, pro lia afableco konsenti pri okazigo de ĉi tiu kongreso en nia lando.
Estis deziro de la organizantoj de la kongreso dískonigi en plej vastajn sferojn la mirindajn progresojn, kiujn faris kaj faras Italujo sub la impulso kaj laŭ la direktivoj de Mussolini. Pli estas certaj, ke tiurilate ili ne maltrafis sian celon, dank’ al la helpo morala kaj materia, kiujn profitigis al ili la aŭtoritatoj.
Al ili kaj antaŭ ĉio al la Ministerio de Gazetaro kaj Propagando kaj al la Gubernio de Romo iras la danko de ĉi tiu kongreso. (Aplaŭdo.)
(Traduko el la itala lingvo.)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *