La 9-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1516) de la nederlanda pentristo Jeroen Anthoniszoon van Aken (1453-1516), konata per la artista nomo Hieronymus Bosch (laŭ la nomo de la naskiĝurbo, ‘s-Hertogenbosch = Duka Bosko) it.wikipedia.org/wiki/Hieronymus_Bosch
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
fama pro la imagopovo, kiu ofte distordas la realon, kreante efektojn tute originalajn.
Pri lia personeco okazis prelego en Esperanto, kun lumbildoj, en la kadro de la Esperantista Kultura Semajnfino en Lugano (Svislando) de la 16a-17a de novembro 1974 (laŭ “L’Esperanto” 1975-3, p. 5).
Pri lia arto (kun belaj kolorbildoj) oni parolas en numero 1984-7/8 de “Espero katolika”, en artikolo de Claude Piron titolita
ĈU ESPERANTO ESTAS DI-REGNA?
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_0708.htm#2
Mi aldonas bildon de fama pentraĵo de Hieronymus Bosch, “Triptiko de la fojnĉaro”, menciita en poeziaĵo de la pola kristana judo Roman Brandstaetter publikigita en “Espero katolika” 1989-1/2
www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1989_0102.htm#5
Oni atentigis min, ke pagxo en Esperanto pri Bosch ja ekzistas (kvankam temas nur pri sensuka gxermo): https://eo.wikipedia.org/wiki/Hieronymus_Bosch