Eventoj · Lokoj

Marcinelle

La 8-an de aŭgusto 1956 okazis en Marcinelle (Belgio) mineja katastrofo
it.wikipedia.org/wiki/Disastro_di_Marcinelle
en kiu mortis 262 ministoj el 12 landoj: el ili, 136 estis italaj migrintoj, duone el Aprutio, la regiono de Ignazio Silone kaj de lia “Fontamara”.
Ĉio komenciĝis la 20-an de junio 1946, per Interkonsento inter Italio kaj Belgio
it.wikipedia.org/wiki/Protocollo_italo-belga
Tuj post la dua mondmilito, Italio havis grandegan kvanton da malriĉaj senlaboruloj kaj malabundon da karbo por siaj nordaj industrioj, dum Belgio havis multe da eltirenda karbo sed malmulte da laboristoj, des pli ke la laboro en karbominejoj estas tre peza, malsaniga kaj danĝera (inter 1946 kaj 1963, mortis en Belgio 867 italaj ministoj), kaj belgoj ne emis praktiki ĝin (tute same kiel okazas nuntempe rilate ekstereŭropunianojn…).
Tial, Belgio kaj Italio starigis interkonsenton, laŭ kiu Italio sendos 50.000 laboristojn, kaj Belgio havigos al Italio karbon je favora prezo.
La rozkoloraj varbiloj, afiŝitaj precipe en la pli malriĉaj italaj regionoj (tiuj centraj kaj sudaj), promesis bonan salajron, taŭgan loĝejon, manĝon laŭ la italaj kutimoj (!), senpagan karbon, senpagajn trajnbiletojn (sed nur por la estontaj forpermesoj, ĉar la ira vojaĝo estis je kosto de la laboristoj); precipe (temis pri la plej granda allogaĵo), oni prezentis la eblecon definitive fiksiĝi en Belgio kun la familioj, “post la plenumo de kelkaj formalaĵoj”.
La realo, tamen, montriĝis tre malsama: sufiĉas pensi, ekzemple, ke la “taŭgaj loĝejoj” estis la barakoj, kiuj pli frue gastigis rusajn kaj germanajn militkaptitojn, kaj ke se iu ministo, konstatinte la veran situacion (la kontrakto estis subskribita anticipe en Milano), forlasis la laboron antaŭ kvin jaroj, li estis malliberigita.
Tamen, la malriĉeco en Italio estis tioma, ke entute migris al Belgio 140.000 italoj, kiuj por vivteni siajn familiojn akceptis foroferi sian sanon aŭ eĉ sian vivon. Mi mem havas patran onklon (sicilian) kiu migris, kaj mortis pro silikozo (sed lia filo fariĝis mineja inĝeniero).
Interalie, oni devis ankaŭ superi lingvajn malfacilaĵojn; dum la ira vojaĝo (kiu okazis per kompletaj trajnoj, kaj kun apartaj zorgoj por eviti kaŝajn entrudiĝojn) la mineja entrepreno pagis interpretiston, sed post la alveno la migrintoj, ofte analfabetoj, estis forlasitaj al si mem. Krome, tiuepoke malmultaj italoj parolis la norman italan lingvon, sed grandparte konis nur sian apartan dialekton, tiel ke eĉ inter italoj de malsamaj landopartoj la interkompreniĝo estis malfacila. Laŭfakte okazis interesa fenomeno, ne multe pristudita: ĉe la migrintoj formiĝis iaspeca popola interlingvo, kiu alprenis la terminojn el la diversaj dialektoj kaj el kripligita franca lingvo (ekzemple, mia onklo rakontadis al mi, knabeto, ke la mineja laboro estas “dangeloso”, kripligo de la franca “dangereux”, tio estas “danĝera”).
Pri la tragedio de Marcinelle parolis lastatempe, je ĉiu datreveno, Radio Roma-Esperanto (RAI Internacia); mi transskribas la artikolon de la 9-a de aŭgusto 2003, kaj aldonas:
– detalon el la frontpaĝo de la gazeto “Corriere d’informazione” de la 8-a/9-a de aŭgusto 1956;
– la italajn poŝtmarkojn de 1971 (kun la portretoj de Konrad Adenauer, Robert Schuman kaj Alcide De Gasperi) pro la 20-a datreveno de la Traktato, kiu en 1951 starigis la “Eŭropan Komunumon pri Karbo kaj Ŝtalo” (CECA), antaŭulon de Eŭropa Komunumo kaj de Eŭropa Unio: tiutempe, ja, karbo ludis gravan ekonomian rolon, kaj estis unu el la kernaj stimuliloj al eŭropa kunlaboro.


RAI INTERNATIONAL – RAI INTERNACIA
RADIO ROMA – ESPERANTO 9.8.2003

Alle 12,30, con un minuto di raccoglimento in tutti i Comuni della Penisola, si è celebrata ieri, 8 agosto, la Giornata nazionale del sacrificio del lavoro italiano nel mondo. La scelta di questa data è legata ad un evento tragico: L’8 agosto del 1956, 262 minatori, 136 dei quali italiani, persero la vita nel crollo di una miniera, a Marcinelle, in Belgio. Il Ministro per gli Italiani nel Mondo, Mirko Tremaglia, è tornato a Marcinelle, per rendere omaggio a quanti vi persero la vita 47 anni fa. Tremaglia ha rinnovato un pellegrinaggio reso ancor più solenne dalla celebrazione della Giornata del sacrificio del lavoro italiano, istituita dal Governo su sua iniziativa. Ed è sempre Tremaglia che, con una lettera ai ministri degli Interni e degli Esteri e agli amministratori locali, ha chiesto il minuto di raccoglimento in tutti gli Enti locali, nelle Ambasciate e nei Consolati, “affinché la sofferenza e il dolore che hanno colpito tanti nostri emigrati, non siano dimenticati”. E nello “stesso momento – ha detto inoltre Tremaglia – rivolgiamo il nostro pensiero ai disperati di oggi che giungono sulle nostre coste”.

​Je tagmezo kaj duono de hieraŭ, la oka de aŭgusto, per unu minuto da silenta medito en ĉiuj italaj komunumoj, estis solenita la nacia tago de la sinofero de la italaj laboristoj en la mondo. La elekto de ĉi tiu dato estas ligita al tragika okazintaĵo. La okan de aŭgusto 1956, do antaŭ kvardek sep jaroj, ducent sesdek du ministoj, el kiuj cent tridek ses italoj, perdis la vivon en la disfalo de minejo en Marcinelle, Belgio. La Ministro pri Italoj en la mondo, Mirko Tremaglia, reiris al Marcinelle por omaĝi al tiuj, kiuj mortis tie. La pilgrimo fariĝis des pli solena pro la celebrado de la tago de la sinofero de la italaj laboristoj, starigita de la itala Registaro ĝuste laŭ propono de Ministro Tremaglia; kaj ankoraŭ Tremaglia petis la minuton da silenta meditado, per letero al la Ministroj pri Internaj Aferoj kaj pri Eksterlandaj Aferoj, al la lokaj instancoj, al la ambasadorejoj kaj al konsulejoj, “por ke ne estu forgesitaj la sufero kaj la doloro, kiuj trafis tiom multe da migrintoj”. En la sama momento – aldonis Ministro Tremaglia – ni turnas nian penson al la hodiaŭaj mizeruloj, kiuj atingas la italajn marbordojn”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *