Homoj

Quino-Mafalda

La 17-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1932) de la bildstria humuristo (argentinano laŭ hispana deveno) Joaquín Salvador Lavado Tejón, mondkonata kiel Quino (propre dirite ne temas pri pseŭdonimo, sed pri karesnomo: en familio li ĉiam estis vokata Quino, per distingi lin disde la preskaŭ samnoma onklo Joaquín Tejón, pentristo kaj reklama desegnisto)
it.wikipedia.org/wiki/Quino
eo.wikipedia.org/wiki/Quino
​Li estas fama precipe ĉar li kreis la personulon Mafalda, iun malgrandan sed grandan knabineton naive saĝan, teruran sed amindan kontestulinon; la valoro de ŝiaj rezonadoj estas pruvita, krom de la tutmonda disvastiĝo de ŝiaj bildstrioj, de la fakto ke la unua libro tute dediĉita al ŝi publikigita en Italio (1969) enhavas antaŭparolon de Umberto Eco.
​“Literatura Foiro” parolis dufoje pri Quino en Esperanto:
– en numero 1980-65, p. 13, artikolo de Perla Martinelli komentis kelkajn bildstriojn pri Malfalda;
– en numero 2015-273, p. 45, redakcia artikolo kiun mi aldonas (akompanata de bildstrio specife dediĉita al Esperanto) komentis la 50-an datrevenon de la bildstrioj pri Mafalda.
Quino estas fama ankaŭ pro siaj aforismoj; mi tradukas kelkajn el ili:
– Zorgu ne nomi inteligentaj nur tiuj, kiuj havas vian saman opinion.
– Eĉ ne maljusteco estas egala por ĉiuj.
– Por superregi oni devas trovi iun, kiu pretas obei.
– Historio instruas, ke historio instruas nenion.
– Pripensu, antaŭ ol pensi.
– La efektiva longo de la vivo kalkulendas laŭ la tagoj malsamaj, kiujn unuopulo sukcesas travivi. Tiuj samaj estas nulo en la kalkulo.

​Mi aldonas la bildojn de la folieto pri Quino eldonita en 2017 de la Hispana Poŝto, kaj de la poŝtmarko eldonita en 2014 de la Urugvaja Poŝto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *