Eventoj · Homoj

Ora zekeno

La 16-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1939) de la italino Maria Rachele Ventre (1939-1995), konata per la nomo Mariele Ventre
it.wikipedia.org/wiki/Mariele_Ventre
fondintino kaj direktantino dum pli ol 30 jaroj de la “Malgranda Koruso de Antoniano” de Bolonjo, ĉefrolanto de la internacia kanta manifestiĝo “Zecchino d’oro” (Ora zekeno) it.wikipedia.org/wiki/Zecchino_d%27Oro
Temas pri internacia konkurso de kanzonoj por infanoj, kantataj de infanoj kaj juĝataj de infanoj, kies titolo inspiriĝas al la libro “La aventuroj de Pinokjo” de Carlo Collodi, tamen kun malsama finaĵo, ĉar en la “Kampo de Mirindaĵoj” kreskas vere la arbo de Oraj Zekenoj.
La spektaklo (kiu estas aranĝata de la franciskanaj monaĥoj de la Instituto “Antoniano” en Bolonjo, kaj daŭras kun granda sukceso de 1959) gastigas nur kanzonojn inspiritajn al etikaj, civilaj kaj sociaj idealoj, kaj disvastigas mesaĝon de internacia frateco, tiom ke en 2008 ĝi akiris la rekonon de UNESKO kiel Riĉaĵon por Kulturo de Paco.
Mi aldonas la kovrilon de “L’Esperanto”1979-3, kun foto (de Aldo Salmi) de la malgrandaj kantistoj, kaj transskribas artikolon el p. 9 de la numero 1979-1, kun ĝia traduko al la itala.


La ora zekino.

La 18an de oktobro 1978a okazis en Bolonjo, ĉe la franciskana instituto Antoniano, la 21a eldono de la “Ora Zekino”, la plej granda monda konkurso de kanzonoj por infanoj, sub la patroneco de Uniĉef.
En la kadro de la aranĝo, dissendita de la televidoj de preskaŭ la tuta mondo, la respondeculo de la Eŭropa Sekretariato por la Internacia Jaro de l’ Infano (kiu okazos en 1979) legis kortuŝan mesaĝon por la etuloj kaj la plenkreskuloj de la tuta mondo, samkiel faris, en la respektivaj lingvoj, la malgrandaj fremdaj konkursantoj.
Esperanto ne povis manki en ĉi tiu aranĝo, kiu celas internacian kompreniĝon; kaj, fakte, ankaŭ ĉijare la mesaĝo estis legita ankaŭ en la internacia lingvo (kunlaboris tiucele pastroj Albino Ciccanti kaj Duilio Magnani el Rimini, kaj prof. Giuseppe Casagrande el Bolonjo).
(L’Esperanto” 1979-1, p. 9)

Traduzione:
Lo zecchino d’oro

Il 18 ottobre 1978 ha avuto luogo a Bologn, presso l’istituto francescano Antoniano, la 21a edizione dello “Zecchino d’Oro”, il più grande concorso mondiale di canzoni per bambini sotto il patronato dell’Unicef.
Nel quadro della manifestazione, trasmessa dalle televisioni di quasi tutto il mondo, il responsabile del Segretariato Europeo per l’Anno Internazionale del Bambino (che avrà luogo nel 1979) ha letto un commovente messaggio per gli adulti ed i piccoli di tutto il mondo, come pure hanno fatto, nelle rispettive lingue, i piccoli concorrenti stranieri.
L’Esperanto non poteva mancare in questa manifestazione, che si prefigge la comprensione internazionale; e difatti, anche quest’anno il messaggio è stato letto anche nella lingua internazionale (hanno collaborato a questo scopo i sacerdoti Albino Ciccanti e Duilio Magnani di Rimini, ed il prof. Giuseppe Casagrande di Bologna).
(L’Esperanto” 1979-1, p. 9)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *