Eventoj · Lokoj

Sonorilturo de Sankta Marko

La matenon de la 14-a de julio 1902 la sonorilturo (itale, “campanile”) de Sankta Marko en Venecio
it.wikipedia.org/wiki/Campanile_di_San_Marco
eo.wikipedia.org/wiki/Kampanilo_de_Sankta_Marko
falis teren diseriĝante, kun enorma polvonubo kaj terura bruego kaj skuo: el ĝi restis nur amaso da ruboj alta 20 metrojn.
Dum sia miljara historio, la sonorilturo rezistis je fulmoj (pro sia alto, la pinta formo kaj la feraj fortikigaj strukturoj, praktike ĝi estis kolosa fulmoŝirmilo, aŭ pli ĝuste fulmosuĉilo), kaj pretervivis tertremojn; sed ĝia stabileco estis difektita de kelkaj laboroj faritaj malsaĝe ĉe la bazo de la konstruaĵo.
Bonŝance, kelkajn horojn antaŭ la disfalo oni ekvidis ke formiĝis larĝa fendo laŭlonge de preskaŭ la tuta alto de la sonorilturo, tial oni foririgis la homojn el la butikoj je ĝiaj piedoj, kaj ne estis viktimoj (onidire, mortis nur la kato de la gardisto).
La sonorilturo, pro firma volo de la venecianoj, estis rekonstruita “kie ĝi estis kaj kia ĝi estis”; la inaŭguro okazis la 25-an de aprilo 1912, en la festotago de Sankta Marko.
Estas menciinde, ke en la suplemento al “Brita esperantisto” 1906, p. 16, iu s-ro Walter Dexter skribis: “La beleco de Venezio estas beleco de Reĝino senviva… Eĉ la mondfama preĝejo de S. Marko, kun ĝia glora okcidenta antaŭa flanko, ornamita per diverskoloraj mozaikoj marmoraj, parolas pri la kadukeco, kiu subpremadas Venezion. Ŝajnas, ke tie ĉi kaj tie, la arkaĵoj baldaŭ kapitulacos al Patro Tempo. Kolonoj kaj muroj kliniĝas ĉiuflanke, kaj dum oni rigardas kaj miras, la penso, ke la preĝejo estas falonta tiel, kiel falis jam ĝia campanile (sonorilturo), ofte reeniras la cerbon”.
Feliĉe, la misaŭguro ne realiĝis, kaj la urbo, malgraŭ problemoj, estas daŭre vivanta.
Mi aldonas:
– malnovan bildkarton pri la disfalo de la sonorilturo;
– paĝon 16 de la suplemento al “Brita esperantisto” 1906;
– paĝon 72 de “L’Esperanto” 1922-aprilo, kun foto de la sonorilturo “el aeroplano” (raraĵo, je tiu epoko);
– belan nuntempan tutvidaĵon de Venecio, superregatan de la sonorilturo de Sankta Marko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *