Homoj

Franz Kafka

La 3-an de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1883) de la germanlingva ĉeĥa verkisto (naskita aŭstria civitano en Prago) je hebrea deveno, Franz Kafka (1883-1924)
it.wikipedia.org/wiki/Franz_Kafka
eo.wikipedia.org/wiki/Franz_Kafka
​mortinta je nuraj 37 jaroj pro tuberkulozo (pli precize, pro malsato: la laringa tuberkulozo malhelpis lian nutradon, kaj ankoraŭ ne estis inventita la parenterala neintesta nutrado. Estas animskue, pri tio, pensi, ke unu el la lastaj verkoj de Kafka estis“Ein Hungerkünstler – La malsatartisto)
​Aŭtoro de romanoj (ĉiuj nefinitaj) kaj de rakontoj, grandparte publikigitaj post lia morto (pli precize, tio kio saviĝis el la detruo, ĉar Kafka bruligis 90% el siaj manuskriptoj), li estas taksata unu el la verkistoj kiuj plejmulte influis la mezeŭropan kulturon. Li poslasis spuron tiel profundan, per siaj temoj pri fremdiĝo, ke en multaj lingvoj (inkluzive de Esperanto) la adjektivo “kafkeska” indikas ion halucinan, nekompreneblan kaj nepravigeblan.
​Liaj plej konataj romanoj estas “Die Verwandlung” (La metamorfozo, aŭ La transformiĝo), “Der Prozess” (La proceso), “Das Schloss” (La kastelo).
En 1933, liaj libroj estis publike bruligitaj, en la kadro de la kampanjo kontraŭ hebreaj aŭtoroj (Bücherverbrennungen),

bruligo de libroj


​En Esperanto ekzistas la tradukoj de multaj liaj verkoj:
– la ampleksa kolekto de Vilhelmo Lutermano legebla rete vlutermano.free.fr/kafka.html
​- la antologio de Rikardo Ŝulco “La viro en la luno – Legolibro”, Paderborn, Esperanto-Centro, 1994;
​- la romano “Die Verwandlung”
it.wikipedia.org/wiki/La_metamorfosi
eo.wikipedia.org/wiki/La_Metamorfozo
kiu havis tri versiojn, respektive de Mauro Nervi (eld. Edistudio Pisa 1996) kaj de Reinhard Haupenthal kun la titolo “La metamorfozo”, kaj de Vilhelmo Lutermano kun la titolo “La transformiĝo”; recenzoj aperis en “Esperanto de UEA” 1997-5, p. 93, kaj en “Monato” 2001-8, p. 32;
– la romano “Der Prozess” (La proceso), trad. Dorothea Kaiser kaj Hans-Georg Kaiser, Parkland
www.satesperanto.org/F-Kafka-La-proceso-romantraduko.html?var_recherche=ser%C4%89i
​(eltiraĵo aperis en “Sennaciulo” 2016-5/6, p.22);
Krome:
– eseo de Mauro Nervi pri Kafka, tradukita al la hispana, estis publikigita en la kolombia esperantista revuo “Sonorilo” en 1988;
– analizo de la rilatoj de Kafka kun hebreismo kaj kun la lingvoj germana, jida kaj ĉeĥa estas entenata en la eseo de Carlo Minnaja “Ebraismo ed Esperanto nell’Europa dell’Est” (Hebreismo kaj Esperanto en Orienta Eŭropo)
www.math.unipd.it/~minnaja/RICERCA/Slavia/EBRAISMOedESPERANTO.pdf
– Radio Roma-Esperanto parolis dufoje, la 13-an de novembro 1982 kaj la 27-an de novembro 1982, pri la influo de Kafka sur la mezeŭropan kulturon;
​- la itala revuo “L’Esperanto” recenzis en numero 1994-7 la libron de Rikardo Ŝulco, kaj en numero 1988-7/8 la revuon “Sonorilo” en rilato kun Kafka;
​Mi aldonas:
– foton de la tombo de Franz Kafka en la nova hebrea tombejo de Prago – Žižkov;
– foton de la monumento al Kafka en Prago de 2003, laŭ vere “kafkeca” aspekto: ĝi prezentas gigantan malplenan palton (sen la korpo kiu plenigis ĝin), kaj viron sidantan supre rajde, tio estas Franz Kafka sur lia patro, kies kapo ne estas montrata, ĉar la verkisto havis malfacilaĵojn por rigardi lin rekte en la vizaĝon; sed la fakto ke la verkisto sidas rajde indikas, ke li superis la timon pri la patro;
– la unuatagan koverton (UTK) de la ĉeĥoslovaka poŝtmarko de 1969 honore al Kafka.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *