Homoj

Giuseppe Bandi

La 1-an de julio estas la datreveno de la morto (en 1894) de la toskana patrioto, verkisto kaj ĵurnalisto Giuseppe Bandi (1834-1894) it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Bandi
​kiu partoprenis (en 1860, kiam li estis 26-jara) la ekspedicion de la Milo de Garibaldi it.wikipedia.org/wiki/Spedizione_dei_Mille
kaj estas konata precipe kiel aŭtoro de la verko “I Mille, da Genova a Capua” (La Milo, de Ĝenovo al Kapuo), publikigita postmorte en 1902, kiu rakontas en vigla kaj pasiplena maniero la Garibaldi-an eposon.
Kuriozaĵo: la libro inspiris al alia toskana verkisto, Luciano Bianciardi, la romanon “La battaglia soda” (La malmola batalo), kies ĉefrolulo paŭsas ĝuste la biografion de Giuseppe Bandi.
En Esperanto ekzistas ampleksa vivpriskribo de la verkisto, kaj eltiraĵo el la verko pri la Milo, en la volumo de Pier Vittorio Orlandini “Maremo – Literatura rigardo tra la suda Toskana Maremo – Dua parto”, paĝoj 25-63, Excogita 2010.
Mi transskribas mallongan eltiraĵon el la tradukaĵo (kune kun la originalo en la itala), kun invito legi la ceteron en la libro; kaj aldonas:
– la kovrilon de la volumo pri Maremo;
– la unuatagan koverton (UTK) de la poŝtmarkoj eldonitaj de la Itala Poŝto en 1960, okaze de la unuajarcenta datreveno de la entrepreno de la Milo (oni rimarku la propramane skribitan proklamon de Garibaldi);
– la folieton eldonitan de la Itala Poŝto en 2010, okaze de la 150-jara datreveno de la entrepreno de la Milo, kun la koncernaj poŝtaj


X

Ero a bordo da pochi minuti, quando il Piemonte si mosse, e gli venne dietro il Lombardo. Allora, Garibaldi dimandò a un ufficiale di cui non rammento il nome: Quanti siamo in tutti?
– Co’ marinai siam più di mille – rispose l’ufficiale.
– Eh! Eh! quanta gente! – esclamò il generale, con un gesto di meraviglia.
Si vede proprio che la fortuna gli aveva detto all’orecchio con voce ben chiara: «Osa, e sarò teco, perché ti voglio bene!». Per parte mia, quelle parole mi fecero meraviglia infinita, e ammirai il gran cuore di quell’uomo cui parean troppi mille uomini per un’impresa, alla quale altri avrebbe riputato indispensabile un esercito.
I primi momenti del viaggio furono penosissimi. Era tutta gente, per la massima parte non avvezza al mare, e che offriva un bellissimo esempio della curiosa commediola, che s’intitola: On milanes in mar. Que’ poveri milanesi, pavesi, bergamaschi, che formavano il grosso della spedizione, ci volle l’aiuto di Dio a metterli a posto; e quando furono a posto, cominciarono quasi tutti a patire il capogiro e poi gli stomacucci con quel che suole venir dietro. Onde pensai: che cosa accadrebbe delle misere nostre anime, se volesse il caso che dovessimo essere assaliti per mare? Chi ardirebbe sperar di cavarsela pulitamente con una turba di uomini, che qui sulle tavole della tolda parrebbero tanti pulcini nella stoppa?
E in quel momento ebbi fede nella Madonna del Buon Viaggio, e le dissi: «Vergin santa, se veramente stai su nei cieli, scorgici sani e salvi sino a terra, e quando i nostri piedi toccheranno terra, diverremo leoni». L’immagine poetica della Vergine non brillò ai miei sguardi in un raggio del sol nascente che indorava le vette dei monti, ma in vece sua mi rassicurò la lieta e serena faccia di Garibaldi, su cui si leggeva scritto un augurio infallibile di felice ventura. In quel punto, il generale ordinò a voce alta al timoniere non so qual movimento della barra; il timoniere obbedì e la prora del Piemonte volse alquanto a destra, allontanandosi velocemente dalla spiaggia del golfo, che ci sorrideva a sinistra, popolata di bianche case, aggruppate con leggiadria in mezzo a verdeggianti boschetti.
X

Mi estis enŝipe ekde malmultaj minutoj, kiam Piemonte moviĝis, kaj ĝin sekvis Lombardo. (2) Tiam, Garibaldi demandis al oficiro kies nomon mi ne memoras: «Kiom da estas ni, entute?»
«Kun la ŝipanoj ni estas pli ol mil» respondis l’ oficiro.
«Ho, eĉ tro multaj!» ekkriis la generalo, kun gesto de miro.
Oni vidas ja ke la Fortuno diris al li en orelon kun voĉo tre klara: aŭdacu, kaj mi estos kun vi, ĉar mi amas vin! Miaflanke, tiuj vortoj donis al mi senfinan miron, kaj mi admiris la grandan koron de tia homo al kiu ŝajnis tromultaj mil viroj por entrepreno al kiu aliaj taksus nepra tutan armeon.
La unuaj momentoj de la vojaĝo estis tre penigaj. Ili estis ĉiuj homoj ne kutimiĝintaj al la maro, kiuj donis belegan ekzemplon de la stranga komedieto titolita Un milanes in mar. (3) Al tiuj kompatinduloj el Milano, Pavio, Bergamo, kiuj formis la ĉefan forton de la ekspedicio, nur la helpo de Dio povis trovi lokon, kaj post kiam ili trovis ĝin, preskaŭ ĉiuj komencis havi kapturnojn kaj naŭzaĉojn kun tio kio sekvas. Kaj mi pensis: kio okazus pri niaj povraj animoj, se la sorto volus ke oni ataku nin surmare? Kiu aŭdacus esperi sin eltiri bonŝance el malbela situacio kun amaso da viroj, kiuj tie ĉi, sur tabuloj de la ferdeko, ŝajnas kokidoj en la stupo? (4)
En tiu momento mi fidis al Madono de la Bona Vojaĝo, kaj diris al ŝi: «Sankta Virgulino, se vere Vi estas tie en la ĉieloj, gardu nin ĝis tero, kaj kiam niaj piedoj tuŝos teron, ni fariĝos leonoj». La poezia imago de la Virgulino ne brilis antaŭ miaj rigardoj en radio de leviĝanta suno kiu origadis montopintojn, sed anstataŭ ĝi trankviligis min la gaja kaj serena vizaĝo de Garibaldi, sur kiu estis legebla nepra aŭguro de feliĉa sorto. Je tiu punkto la generalo ordonis laŭte al la stiristo mi ne scias kiun movon de la rudrostango; la stiristo obeis, kaj la pruo de Piemonte sin turnis iom dekstren forirante rapide el la golfa strando kiu ridetis maldekstre, kun ĝiaj blankaj domoj ĉarme grupiĝintaj meze de verdaj arbaretoj.

Notoj
(1) Giuseppe Bandi (pr. Ĝuzeppe Bandi) naskiĝis en Gavorrano (prov. Grosseto) en 1834. Li estis arda partiano de Giuseppe Mazzini kaj de Giuseppe Garibaldi.
(2) Lombardo kaj Piemonte estis la nomoj de la du vaporŝipoj de ŝipentreprenisto Raffaele Rubattino, kiuj portis “la Milon” en Sicilion.
(3) Milanes in mar, komedio en milana dialekto, de Edoardo Ferravilla (1846-1915), komediisto kaj komikisto.
(4) ŝajnas kokidoj en la stupo – Dirmaniero: esti kiel kokido en la stupo = esti embarasata kiel kokido en la stupo.

(el: Pier Vittorio Orlandini, “Maremo – Literatura rigardo tra la suda Toskana Maremo – Dua parto”, paĝoj 25-63, Excogita 2010)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *