Homoj

Sankta Antono el Padovo

La 13-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1231, je nuraj 36 jaroj) de Sankta Antono el Padovo (pli ĝuste, Sankta Antono el Lisbono),
it.wikipedia.org/wiki/Antonio_di_Padova
eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_de_Padovo
Sankta Antono estas la Sanktulo, kies nomon mi havas; la kialo de tiu nomo estas klarigita en “Espero Katolika” 1995-11,12, p. 198: “Mi naskiĝis en Romo la 8an de junio 1942. Ĉe la naskiĝo evidentiĝis ke, malgraŭ mia floranta aspekto (mi pezis pli ol 5 kilogramojn), mi havas problemojn pri spirado, tiel ke mi tuj riskis morti sufokite. Mia patrino vokis al sankta Antono, kaj mi pli libere spiris; jen kial mi nomiĝas Antono”.
Pri Sankta Antono, mi transskribas (sube) artikoleton el “Espero Katolika” 1981/6 www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1981_06.htm#11
​Mi pludiras du detalojn pri lia vivo:
– pro pura hazardo li alvenis al Italio, ĉar ŝtormo lin ĵetis sur la bordojn de Sicilio, apud Mesino, kaj de tie li laŭiris la tutan duoninsulon, ĝis li atingis Padovon nord-oriente;
– ĉiam pro pura hazardo (aŭ providenco?), ĉar abrupte ekmankis la oficiala predikisto, oni malkovris lian eksterordinaran oratoran lertecon, tiom allogan ke por ilin aŭskulti alkuris sennombraj homamasoj; la afero estas des pli miriga, ĉar la itala popola lingvo (interalie, formiĝanta ĝuste en tiuj jaroj) ne estis lia lingvo.
Mi aldonas:
– la bildon de la poŝtmarkoj eldonitaj de la Itala Poŝto en 1995 pro la okjarcenta datreveno de lia naskiĝo, kun la koncerna speciala stampo;
– bildon pri procesio honore al Sankta Antono;
– la kovrilon de Espero katolika 1982/5-6, kun la bildo de la statuo de la Sanktulo, verko de Donatello, lokita en la Baziliko starigita honore al la Sanktulo
it.wikipedia.org/wiki/Basilica_di_Sant%27Antonio_di_Padova
eo.wikipedia.org/wiki/Baziliko_de_Sankta_Antonio_(Padovo)
(en Padovo, Sankta Antono estas tiel populara, ke li estas nomata simple “la Sanktulo”, sen bezono indiki la nomon);
– la duan kovrilpaĝon de la “Itala Esperanta Revuo” 1927-7/8, kun la reklamo (interalie) de la broŝuro en Esperanto “La Padova lilio” de p. Modesto Carolfi.

SANKTA ANTONO KAJ NEPERFORTO

«Okazas atencoj, rabadoj, homaj forraboj, urba gerilo, kruelaj bataloj inter malamikaj klanoj…». Tio ŝajnas priskribo de nia epoko; kontraŭe, temas pri kroniko de antaŭ 800 jaroj. Tiuj misfaroj okazis en Norda Italio en la 13-a jarcento. Vera ŝtormo de perforto kaj de sango. Krome, ekzistis ankaŭ iu nesanga perforto: ĝi estis la prunto kun altega interezo, pro kiu la familioj ruiniĝis. Estas vere nekredeble, kiel la diversaj epokoj similas unu al la alia!
Sed, meze de tiu krueleco, estis ankaŭ iu homo, kiu detruis sin, mortante apenaŭ 40-jara, por haltigi la perforton. Li estis portugalo, el Lisbono. Veninte al Italio, li iĝis franciskana monaĥo; kaj en Italio, apud Padovo, li mortis, ĝuste antaŭ 750 jaroj. Pro tio li estas nomata Sankta Antono el Padovo.
Antono estis elstara neperfortemulo. Eĉ pli. Li sin ĵetis en la mezon de la perforto, tute sen armiloj. Li alfrontis la tiranojn en iliaj palacoj. Li altiris grandajn hom-amasojn, tiel grandajn, ke la preĝejoj ne sufiĉis por ilin enteni ĉiujn, kaj do li paroladis sur la placoj. Li konsumis sian tutan vivon batalante kontraŭ perforto kaj egoismo, armite nur per kuraĝo kaj malriĉeco. Li savis garantiulojn, forrabitajn homojn, minacatajn familiojn; li repacigis malamikajn grupojn, senarmigis krimulojn. Alivorte: li faris ĝuste tion, kion ĉiu el ni volus fari hodiaŭ, fronte al la ĉiam pli vasta perforto. Multaj krimuloj pentis pro li kai įĝis honestuloj. Ne pledante por mortopuno – eĉ, batalante kontraŭ ĝi – Antono faris en sia tempo dekoble pli ol Unuiĝintaj Nacioj en nia epoko.
Rimarku: apenaŭ 11 monatojn post lia morto, Papo Gregorio la 9-a proklamis Antonon Sankta, ĉar tion postulis la hom-amasoj, kiuj volis lin kiel daŭran modelon antaŭ la okuloj. Kaj ne nur la tiamaj homoj bezonis lian kuraĝigan ekzemplon: ankaŭ por ni, hodiaŭ, Antono estas majstro de paco.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *