La 8-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1552) de la itala (liguria) poeto kaj dramisto Gabriello Chiabrera (1552-1638)
it.wikipedia.org/wiki/Gabriello_Chiabrera
eo.wikipedia.org/wiki/Gabriello_Chiabrera
El lia vastega beletra verkaro (poeziaĵoj, melodramoj, tragedioj, sermonoj, leteroj), kiu siatempe havigis al li grandegan famon, hodiaŭ pretervivas preskaŭ nur la poeziaĵo “Riso di bella donna” (Rido de bela virino), koanta ankaŭ (laŭ la komenca verso) kiel “Belle rose porporine” (Belaj rozoj purpurbrilaj), tradukita al Esperanto:
– tute, de Gaudenzio Pisoni (kiu per ĉi tiu traduko gajnis la Belartan Konkurson UEA en 1970);
– parte (8 el 16 strofoj), de Enrico Dondi por la Itala Antologio, Milano 1987, paĝoj 213-214.
Mi transskribas la kompletan version en Esperanto de la poeziaĵo, kaj aldonas bildon (laŭ malnova karto) de la Teatro de Savona, nomita laŭ la elstara kuncivitano.
RIDO DE BELA VIRINO
Belaj rozoj purpurbrilaj,
vi pikilaj,
je l’ tagiĝo ne ekfloras;
sed, servistoj de l’ Amoroj,
pro l’ trezoroj
de l’ dentaro pli valoras;
diru, rozoj juvelitaj,
aminvitaj,
diru: kial se mi ĵetas
nur rigardon al okula
belo brula,
tuj vi ĉarme ekridetas?
Ĉu ĝi estas helpo pia
por viv’ mia,
en danĝer’ se vi koleras?
Aŭ vi estas rido-riĉaj,
plenfeliĉaj,
se ĝismorte mi suferas?
Belaj rozoj, ĉu kruele
ĉu amcele
agas vi per ĉi sinteno,
volas mi nov-ritme plaŭdi
kaj vin laŭdi:
sed plu daŭru rida pleno.
Se font’ bela, se bloveto
en dueto
flustri tra la herb’ decidas,
se la kampo bunte flora
iĝas glora,
diras ni: – La tero ridas.
Kiam la zefira vento
por ĝojsento
banas sin en akva klaro,
kaj ŝercetas mov-agrable
l’ ond’ sursable,
diras ni ke ridas maro.
Se tra ruĝaj amarantoj,
tra lekantoj,
juna tag’ per or-mantelo
vestas sin dum sia iro
el safiro,
ŝajnas ridi la ĉielo.
Ja, se l’ mond’ en ĝojo sidas,
ĝi plenridas;
ridas ja l’ aer’ plezura;
sed ne povas tiuj ĉi
kiel vi
ridi kun gracio pura.
Gabriello Chiabrera, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Esperanto de UEA” 1970-10, p. 148-149)