La 29-an de majo 1176 okazis la batalo de Legnano (elp. Lenjano)
it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Legnano
eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Legnano
en kiu grupo da norditalaj Komunumoj, kuniĝintaj en la Lombardan Ligon sekve de Ĵuro okazinta en la Abatejo de Pontida (apud Bergamo) la 7-an de aprilo 1167
it.wikipedia.org/wiki/Giuramento_di_Pontida
venkis la germanan imperiestron Frederikon la Ruĝbarbulon
it.wikipedia.org/wiki/Federico_Barbarossa
eo.wikipedia.org/wiki/Frederiko_la_1-a_%28Sankta_Romia_Imperio%29
Ekzistas du ligoj kun Esperanto:
– la poeziaĵo de Giosuè Carducci “Il Parlamento” (La Parlamento), tirita el la poemego “La canzone di Legnano” (La kanzono de Legnano), estis tradukita al Esperanto de Kálmán Kalocsay; mi transskribas la lastan el la 13 strofoj, en la itala kaj en Esperanto, laŭ la versio aperinta en “Literatura mondo” 3-4/1947 (la poeziaĵo estis poste republikigita, kun malgravaj modifoj, en la “Itala Antologio”, 1987, paĝoj 398-402). Kuriozaĵo: la lasta kroma verso estas geografie erara, ĉar monto Resegone situas nord-oriente de Milano, do la suno ne povas subiri malantaŭ ĝi, por rigardanto el Milano;
– malmultaj scias (ĉar ĝenerale oni kantas nur la du unuajn strofojn), ke la batalo de Legnano estas menciita en la “Canto degli Italiani” (Kanto de la Italoj), pli konata kiel “Fratelli d’Italia” (Gefratoj de Italio) laŭ la unua verso, aŭ “Inno di Mameli” (Himno de Mameli) el la nomo de la aŭtoro de la vortoj
it.wikipedia.org/wiki/Il_Canto_degli_Italiani
eo.wikipedia.org/wiki/Il_Canto_degli_Italiani
nacia Himno de la Itala Respubliko, de kiu ekzistas du versioj en Esperanto, ambaŭ de Renato Corsetti (mi transskribas tiun kiu ne aperas en Vikipedio).
Mi aldonas:
– la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko de 1967 pro la 800-jara datreveno de la Ĵuro en Pontida;
– stampon de 1976 pro la 800-jara datreveno de la batalo de Legnano.
XIII.
“Or ecco”, dice Alberto di Giussano,
“ecco, io non piango più. Venne il dì nostro,
o milanesi, e vincere bisogna.
Ecco: io m’asciugo gli occhi, e a te guardando,
o bel sole di Dio, fo sacramento:
diman la sera i nostri morti avranno
una dolce novella in purgatorio:
e la rechi pur io!”. Ma il popol dice:
“Fia meglio i messi imperiali”. Il sole
ridea calando dietro il Resegone.
XIII.
“Nu jen! Do bone! – diras nun Giussano –
mi ne plu ploros! Venos nia tago,
ho milananoj, kaj ni devas venki!
L’ okulojn mi sekigas; rigardante
vin, bela sun’ de Dio, jen mi ĵuras:
mortintoj niaj morgaŭ nokte havos
novaĵon dolĉan en Purgatorio:
kaj ja per mi!”. Sed la popolo diras:
“Pli ĝuste per la imperianoj”. Ride
la sun’ subiris post la Resegone.
Giosuè Carducci, trad. Kàlmàn Kalocsay
(el “Literatura mondo” 3-4/1947)
ITALAJ GEFRATOJ
Italaj gefratoj,
vekiĝis la lando!
La kasko de Skipjo
atestas pri grando.
Sin klinu la Venko
al nia la domo,
sklavino de Romo
ŝin kreis la Di’.
Ni vicu en kohorto.
Ni pretas por morto,
nin vokis la land’.
Nin oni jarcente
subpremis, detruis,
ĉar ni ne popolis,
ĉar ni ne unuis.
Kunigu nin flago,
la flag’ unuiga,
espero kunliga.
Jam estas la hor’.
Ni vicu en kohorto.
Ni pretas por morto,
nin vokis la land’.
Ni kunu, ni amu,
kuneco kaj amo
indikas la vojon
de dia la flamo.
Ni portos liberon
al nia nacio.
Se kunaj, je Dio,
ni venkos sen pli’.
Ni vicu en kohorto.
Ni pretas por morto,
nin vokis la land’.
Tra tuta la lando
nun estas Lenjano,
kaj ĉiu de Feruĉjo
nun havas la manon,
kaj eĉ al infanoj
ne mankas impeto.
El ĉiu trumpeto
sonoras ribel’.
Ni vicu en kohorto.
Ni pretas por morto,
nin vokis la land’.
La glavoj venditaj
kielas la fumojn.
La aglo, la aŭstra,
jam perdis la plumojn.
La sangon italan
ĝi trinkis kaj polan,
sed sango popola
estiĝis bruleg’.
Ni vicu en kohorto.
Ni pretas por morto,
nin vokis la land’.
Goffredo Mameli, trad. Renato Corsetti (12.3.2011)