Homoj

Lorenzo Milani

La 27-an de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1923) de Pastro Lorenzo Milani (1923-1967) it.wikipedia.org/wiki/Lorenzo_Milani

fama pro kelkaj elpaŝoj, kiuj hodiaŭ aspektas normalaj, sed kiuj siatempe vekis sensacion: unu lia artikolo defende al rifuzado de soldatservo, publikigita de la komunista semajnaĵo “Rinascita” de la 6- de marto 1965, havigis al li proceson pro pravigo de krimo,

cleliabartoli.files.wordpress.com/2015/09/lobbedienza-non-c3a8-pic3b9-una-virtc3b9.pdf

kaj ĉefe naskis la kontraŭstaron de parto el la katolika mondo, kun ĉekape la armeaj pastroj. Estas do signifoplena la anonco, ke la venontan 20-an de junio Papo Francisko iros preĝi sur lia tombo, okaze de la 50-a datreveno de lia morto.

Sed la plej profundan spuron Pastro Milani lasis pro tio, kion li faris en Barbiana, tre malgranda frakcio de Komunumo Vicchio sur la montaro norde de Florenco.

Por tiuj kiuj, kiel mi, havas religian fidon, la travivaĵo de Pastro Milani montras kiel “Dio kapablas skribi rekte ankaŭ sur la malrektaj linioj” kreitaj de la homoj.

Forsendita al Barbiana (praktike, al relegacio) pro malakordoj kun la florenca Episkopejo, Pastro Milani starigis en la paroĥa domo senpagan mezgradan lernejon  (en epoko, kiam multaj italaj vilaĝoj eĉ ne havis ĉiujn kvin  jarojn de la elementa lernejo), plentempan (eĉ, funkciantan dum ĉiuj 365 tagoj de la jaro), adresitan al la popolaj klasoj kaj aranĝitan laŭ la principo de la kolektiva kunlaboro, en la senco ke kiuj sciis plimulte helpadis tiujn kiuj sciis malplimulte, neniu estis “forpelata” ĉar malpli lerta, kaj la profesoro estis “amiko”, kiu trovis sian pravigon ne en la aŭtoritato, sed en la fidindeco.

La sperto de la “lernejo de Barbiana” estis priskribita en kolektiva verko, publikigita en 1967 post la morto de Pastro Milani (je nuraj 44 jaroj, pro linfogranulomo), tradukita al almenaŭ 37 lingvoj (ne, tamen, al Esperanto), en kiu, en la formo de “Letero al Profesorino”, liaj eksaj lernantoj denuncas la mankojn de la lernejo (bedaŭrinde, parte ankoraŭ ĉeestantajn, malgraü la pliboniĝoj okazintaj ekde 1962 per la starigo de la deviga Mezgrada Lernejo).

Mi transskribas kelkajn erojn (en mia parta traduko al Esperanto) de la “Letero al profesorino”.

Jen kuriozaĵo, pri kiu mi petas pardonon pro la memcitado: komence de la klasika Liceo, en 1957 (10 jarojn pli frue ol la “Letero al profesorino!), kiam mi estis vokata diri en lerneja verkotasko kion mi opiniis pri la itala lernejo, mi respondis en maniero nekredeble simila al tiu de la posta “Letero al profesorino”; memkompreneble, la juĝo donita al ĉi tiu verkotasko (tro avangarda, kies tekston mi ĵaluze konservas) estis tre negativa. Kiel kroman kuriozaĵon, mi pludiras ke ĉe la ekzamenoj de la tria klaso de mezgrada lernejo (en 1955) mi estis resendita al dua ekzamensesio pri “korpa edukado” (tute same kiel priskribite en la libro “Letero al profesorino”), ĉar mi ne kapablis respondi al la ekzameninto kiu demandis de mi, kiom pezas la sfero utiligata en la pezoĵeto; mi, kiu neniam estis sciinta ĉi tiun detalon, kaj eĉ neniam estis praktikinta la pezoĵeton, suprenlevis la sferon, ĝin pesbalancis, kaj respondis: “Proksimume, almenaŭ kvin kilogramojn”. Ne nur al mi estis imputita la erara respondo, sed mi ankaŭ estis akuzita, ke mi malice intencis ridindigi la ekzamenanton.

Mi aldonas:

– la bildon de la poŝtmarko eldonita la 9-an de decembro 2015, kadre de la serio “la civitana sento”, por celebri la lernejon de Barbiana, kiu (kiel evidentigas la oficiala bulteno porokaze elkdonita de la Itala Poŝto) celis “la formadon de la junuloj al la praktiko de la civilaj rajtoj kaj devoj pere de la kono, de la kulturo kaj de la interalfronto de la ideoj”, kaj ankaŭ intencis “igi klara kaj komprenebla la mesaĝon de la Evangelio al homoj nekapablaj kompreni la sanktajn tekstojn”, verkitajn en latino aŭ en “klera” lingvaĵo malproksima de la komuna uzo;

– artikolon publikigitan en “L’Esperanto” 1969-4,5 (je malgranda distanco de la eldono de la “Letero al profesorino”);


Lernejo de Barbiana

Letero al profesorino

 

ĈI TIU LIBRO NE ESTAS SKRIBITA POR LA INSTRUISTOJ, SED POR LA GEPATROJ. ĜI ESTAS INVITO ORGANIZIĜI.

UNUAVIDE ĜI ŜAJNAS SKRIBITA DE UNU SOLA KNABO. KONTRAŬE LA AŬTOROJ NI ESTAS OK KNABOJ DE LA LERNEJO DE BARBIANA.

ALIAJ NIAJ KAMARADOJ KIUJ ESTAS LABORANTAJ HELPIS NIN DUM DIMANĈO.

NI DEVAS DANKI ANTAŬ ĈIO NIAN PAROĤESTRON KIU EDUKIS NIN, INSTRUIS AL NI LA REGULOJN DE LA ARTO KAJ DIREKTIS LA LABOROJN.

POSTE MULTEGAJN GEAMIKOJN KIUJ KUNLABORIS ALIMANIERE:

POR LA SIMPLIGO DE LA TEKSTO, PLURAJN GEPATROJN.

POR LA KOLEKTADO DE LA STATISTIKAJ DONITAĴOJ, SEKRETARIOJN, INSTRUISTOJN, DIREKTOROJN, LERNEJESTROJN, FUNKCIULOJN DE LA MINISTERIO KAJ DE LA NACIA INSTITUTO PRI STATISTIKO (ISTAT), PAROĤESTROJN.

POR ALIAJ SCIIGOJ, SINDIKATISTOJN, ĴURNALISTOJN, KOMUNUMAJN ADMINISTRISTOJN, HISTORIISTOJN, STATISTIKISTOJN, JURISTOJN.

 

Ĉe la elementa lernejo la Ŝtato havigis al mi duaklasan lernejon. Kvin lernoklasoj en nur unu lernoĉambro. Unu kvinono el la lernejo, je kiu mi rajtis.

Ĝi estas la metodo kiun oni utiligas en Usono por krei la diferencojn inter blankuloj kaj negroj. Pli malbona lernejo al la malriĉuloj ekde kiam ili estas etuloj.

Post la fino de la elementa lernejo mi rajtis havi tri pliajn lernojarojn. Eĉ, la Konstitucio diras ke mi havis la devon viziti ilin. Sed en Vicchio ankoraŭ ne estis mezgrada lernejo. Iri al Borgo estis malfacile. Kiu estis provinta estis elspezinta amason da mono kaj poste estis malaprobita kiel hundo.

Al miaj gepatroj krome la instruistino estis dirinta, ke ili ne malŝparu monon: «Sendu lin al la kamparo. Li ne estas taŭga por studi».

Paĉjo ne respondis al ŝi. En si mem li pensis: «Se ni loĝus en Barbiana li estus taŭga».

En Barbiana ĉiuj knaboj vizitis lernejon ĉe la pastro. De frua mateno ĝis noktiĝo, somere kaj vintre. Neniu estis «ne taŭga por studi».

Sed ni apartenis al alia popolo kaj estis malproksimaj. Paĉjo preskaŭ kapitulacis. Poste li eksciis, ke vizitis tiun  lernejon ankaŭ knabo de S. Martino. Tiam li kuraĝigis sin kaj iris esplori.

Kiam li revenis mi vidis, ke li estis aĉetinta al mi manlampon por la vespero, gameleton por la supo kaj kaŭĉukaj botojn por la neĝo.

La unuan tagon li akompanis min. Ni bezonis du horojn, ĉar ni trabatis al ni la vojon per serpo kaj falĉilo. Poste mi lernis bezoni nur iom pli ol unu horon.

Mi pasadis apud du domoj neloĝataj. Kun rompitaj vitroj, forlasitaj de antaŭ nelonge. De tempo al tempo mi subite kuris pro vipuro aŭ pro frenezulo kiu vivis tutsola ĉe la Fortikaĵo kaj kriadis al mi de malproksime. Mi havis dekunu jarojn.


Barbiana, kiam mi alvenis, ne ŝajnis al mi lernejo. Nek katedro, nek nigra tabulo, nek benkoj. Nur grandaj tabloj, ĉirkaŭ kiuj oni lernis kaj oni manĝis.

El ĉiu libro estis nur unu ekzemplero. La knaboj kunpremiĝis super ĝi. Kun peno oni ekvidis, ke unu estis iom pli aĝa kaj instruis.

La plej maljuna el tiuj instruistoj havis dekses jarojn. La plej juna dekdu, kaj plenigis min per admiro. Mi decidis ekde las unua tago ke ankaŭ mi instruos.

La vivo estis malmola ankaŭ tie. Disciplino kaj skoldoj tiaj, ke oni preskaŭ perdis la emon reveni.

Sed kiu estis sen bazoj, malakra aŭ malema sentis sin la preferato. Li estis akceptata samkiel vi akceptas la plej lertan el la klaso. Ŝajnis ke la lernejo esta tute nur por li. Ĝis kiam li fine komprenis, la aliaj ne antaŭeniris.

Ne estis ripoza paŭzo. Eĉ dimanĉo ne estis libertempo.

Neniu el ni multe zorgis pri rio, ĉar la laboro estas pli aĉa. Sed ĉiu burĝulo kiu hazarde vizitis nin polemikis pri tio.

Iu profesora moŝto diris: «Vi respektinda pastro ne studis pedagogion. Polianski diras ke sporto estas por la knabo neceso fiziopsiĥo…» (1)

 

 

(l) Polianski = ni ne scias kiu li estas, sed probable iu fama edukisto.

pedagogio = arto eduki la knabojn.

fiziopsiĥo… = duono de bombasta vorto kiun utiligis tiu profesora moŝto kaj kiun ni ne memoras komplete.

 

Li parolis ne rigardante nin. Kiu instruas pedagogion ĉe la Universitto, ne bezonas rigardi la knabojn. Li konas ilin ĉiujn parkere, kiel ni scias la multiplikajn tabelojn.

Fine li foriris kaj Lucio kiu havis 36 bovinojn en la stalo diris: «La lernejo estas nepre pli bona ol la merdo».

Ĉi tiu frazo devas esti gravurita super la enirejoj de viaj lernejoj. Milionoj da kamparanaj knaboj estas pretaj subskribi ĝin.

Ke knaboj malamas lernejon kaj amas ludon, tion diras vi. Ni kamparanoj ne estis pridemanditaj.


La postan jaron mi estis instruisto.


Mi instruis geografion matematikon kaj francan lingvon en la unua lernojaro de mezgrada lernejo.

Por trarigardi atlason aŭ klarigi frakcion ne estas bezonata universitata studtitolo.

Se iel mi eraris, ne estis granda damaĝo. Ĝi estis konsolo por la knaboj. Oni esploris kune. La horoj pasadis serene sen timo kaj sen embaraso. Vi ne scipovas instrui kiel mi.

Krome, instruante mi lernis multajn aferojn.

Ekzemple mi lernis, ke la problemo de la aliaj estas egala al la mia. Elturniĝi ĉiuj kune estas la politiko. Elturniĝi tutsolaj estas la avareco.


Oni devus interkonsenti pri tio, kio estas lingvo senerara. Lingvojn kreas la malriĉuloj, kiuj poste daŭrigas ilin renovigi senfine. Riĉuloj ilin kristaligas por povi moki tiujn, kiuj ne parolas kiel ili. Aŭ por ilin malaprobi en la lernejo.

Vi diras ke Peĉjo, la filo de la doktoro, verkas bone. Ne mirinde, li parolas samkiel vi. Li apartenas al la firmao.

Kontraŭe, la lingvo kiun parolas kaj skribas Joĉjo estas tiu de lia paĉjo. Kiam Joĉjo estis malgranda, li nomis la radion lalla. Kaj lia paĉjo serioze: «Oni ne diras lalla, oni diras aradio».

Nu, se eblas, estas bone, ke Joĉjo lernu diri ankaŭ radio. Via lingvo povus utili al li. Sed intertempe vi ne povas lin forpeli el la lernejo.

«Ĉiuj civitanoj estas egalaj sen distingo pri lingvo». Tion diris la Konstitucio pensante al li (7).


Junie de la tria jaro de Barbiana mi prezentiĝis kiel privata kandidato al la ekzameno por mezgrada diplomo.


La verkotasko pri franca lingvo estis koncentraĵo da esceptoj.

La ekzamenoj devas esti forigataj. Sed se vi faras ilin, estu almenaŭ lojalaj. La malfacilaĵoj devas esti metitaj laŭ la procento de tiuj de la vivo. Se vi metas pli da ili, vi havas la manion de kaptilo. Kvazaŭ vi militus kontraŭ la knaboj.

Kiucele? Ĉu por ilia bono?

 

 

(7) Verdire la konstituciintaj parlamentanoj pensi pri la germanoj de Sud-Tirolo (Alta Adiĝo), sed senvole ili pensis ankaŭ pri Joĉjo.

Por ilia bono ne. Ricevis bonegan noton knabeto kiu en Francio eĉ ne scipovus demandi pri necesejo. Li kapablis nur demandi pri gufoj, ŝtonetoj kaj ventumiloj, jen singulare jen plurale (8).

Li sciis entute ducent vortojn, kaj elektitajn per la kriterio esti esceptoj, ne oftaĵoj.


La lingvojn mi lernis pere de diskoj. Eĉ nekonsciante pri tio, mi lernis antaŭe la aferojn pli utilajn kaj oftajn. Precize kiel oni lernas la italan.

Pasintan someron mi estis en Grenoblo por lavi telerojn en gastejo (9). Mi tuj sentis min komforte. En la junulargastejoj mi komunikis kun knaboj el Eŭropo kaj Afriko.

Mi revenis rezoluta lerni lingvojn plej abunde. Multajn lingvojn malbone, prefere ol nur unu bone. Por ke mi povu komuniki kun ĉiuj, koni novaj  homojn kaj problemojn, priridi la sanktajn landlimojn de la patrolandoj.

Dum la tri jaroj de la mezgrada lernejo ni estis lernintaj du lingvojn anstataŭ unu: la francan kaj la anglan. Ni posedis vortotokon sufiĉan por elteni ĉiun ajn diskuton.

Kondiĉe ke oni ne tro subtilaĉu pri kelkaj gramatikaj eraroj. Sed la gramatiko aperas preskaŭ nur kiam oni skribas. Por legi kaj paroli oni povas ne bezoni ĝin. Poste iom post iom oni ripetas laŭorele. Pli malfrue, kiu tion nepre deziras povas ĝin studi.

Cetere kun nia lingvo oni agas tiel. Oni ricevas la unuan lecionon pri gramatiko ok jarojn post kiam oni parolas. Tri jarojn post kiam oni legas kaj skribas.


Ĉe la voĉa ekzameno oni havis surprizon. Viaj knaboj ŝajnis abismoj de franca kulturo. Ekzemple ili parolis senĝene pri la kasteloj de Luaro (10).

Pli poste oni sciis, ke ili estis farintaj nur tion dum la tuta jaro. Krome ili havis en la programo kelkajn erojn, kaj tiujn ili kapabis legi kaj traduki.

Se estus enveninta inspektoro, ili estus farintaj pli belan figuron ol ni. La inspektoro ne devojiĝas el la programo. Kaj tamen vi kaj li scias, ke tiu franca lingvo povas utili al nenio. Kaj do por kiu vi tion faras? Vi por la inspektoro. Li por la studestro. Kaj li por la ministro.

Jen la plej ŝoka aspekto de via lernejo: ĝi vivas por si mem.

Ankaŭ la celo de viaj knaboj estas mistero. Eble ĝi ne ekzistas, eble ĝi estas vulgara.

Tagon post tago ili studas por la lerneja notlibro, por la poentaro, por la diplomo. Kaj dume ili distriĝas el la belaj aferoj kiujn ili studas. Lingvoj, historio, scincoj, ĉio fariĝas noto kaj nenio alia.

Malantaŭ tiuj paperfolioj estas nur la unuopula intereso. Diplomo estas mono. Neniu el vi tion diras. Sed entute la esenco estas tiu.

Por studi volonte en viaj lernejoj oni devus esti karieristoj je 12 jaroj.

Je 12 jaroj karieristoj estas malmultaj. Tion pruvas la fakto ke la plimulto el viaj knaboj malamas la lernejon.


 

 

 

(8) gufoj, ŝtonetoj kaj ventumiloj = ĉi tiuj tri vortoj en la franca estas pli malfacilaj ol la aliaj. La malnovepokaj profesoroj parkerigas lin jam ekde la unuaj lernejaj tagoj.

(9) Grenoblo = urbo de Francio.

junulargastejo = tranoktejojoj por la junularo

(10 Luaro = rivero de Francio.

 

En la apuda klaso estis sekcio pri la angla. Pli trompitaj ol iam.

Scias ankaŭ mi ke la angla estas pli profitodona. Sed se oni ĝin scias. Ne se oni apenaŭ ĝin komencas kiel faras vi. Eĉ ne temas pri gufoj kaj ŝtonetoj. Ili eĉ ne kapablis diri bonan vesperon. Kaj senkuraĝigitaj por ĉiam.

La unua fremda lingvo estas grava evento en la vivo de knabo. Ĝi devas esti sukceso, alie estas malfeliĉaĵoj.

Ni vidis ke praktike tio eblas nur ĉe la franca. Ĉiufoje kiam hazarde venis iu fremda gasto kiu parolis la francan, estis iu knabo kiu malkovris la ĝojon kompreni. Tiun saman vesperon oni lin vidis ekpreni en la manojn la diskojn de tria lingvo.

La ĉefaĵon li jam havis enmane: emon, certecon ke eblas atingi la celon, menson jam alvojigitan en la lingvaj problemoj.


La historio de la pasinta duonjarcento estis tiu, kiun mi konis plibone. Rusa revolucio, faŝismo, milito, rezistado, liberiĝo de Afriko kaj Azio. Ĝi estas la historio kiun travivis mia avo kaj mia patro.

Krome mi bone konis la historion kiun mi travivas. Nome la gazeton, kiun en Barbiana ni legadis ĉiutage, laŭtvoĉe, de komenco ĝis fino.


Tiu profesorino estis haltinta ĉe la unua mondmilito. Precize je la punkto, kie la lernejo povis rekonektiĝi kun la vivo. Kaj dum la tuta jaro neniam ŝi estis leginta gazeton en la klaso.

Verŝajne restis en ŝiaj okuloj la faŝistaj afiŝoj «Ĉi tie oni ne parolas pri politiko».

Iam la patrino de Johanpetro diris al ŝi: «Tamen al mi ŝajnas ke la knabeto, ekde kiam li vizitas la komunuman postlernejon, ege pliboniĝis. Vespere hejme mi vidas ke li legas ». «Legas? Ĉu vi scias kion li legas? La KONSTITUCION! Pasintjare li havis en la kapo la knabinetojn, ĉi-jare la Konstitucion».

Tiu kompatinda virino pensis ke temas pri libro maldeca. Vespere ŝi estus volinta ke Johanpetro estu pugnobatita de la patro.

Tiu sama profesorino pri itala lingvo volis nepre la strangajn fabelojn de Homero. Sed se almenaŭ temus pri Homero. Temis pri Monti (11).

En Barbiana ni ne legis ĝin. Nur unu fojon, pro ŝerco, ni prenis la grekan tekston kaj kalkulis la vortojn de unu kanto.Centkvardekunu procentoj! El ĉiuj tri vortoj, po du estas de Homero, po unu estas elpensaĵo de la kapo de Monti.

Kaj Monti, kiu li estas? Ĉu iu kiu havas ion por diri al ni? Iu kiu parolas la lingvon kiun ni bezonas? Eĉ pli malbone: li estas iu, kiu verkis en lingvo kiu ne estis parolata eĉ liatempe.

Iun tagon mi instruadis geografion al knabeto ĵus forpelita el via mezgrada lernejo. Li sciis absolute nenion, sed por diri Ĝibraltaron li diris Kolonoj de Herkulo (12).

Ĉu vi imagas lin en Hispanio dum li petas bileton ĉe fervoja giĉeto?

 

 

(11) Homero = antikva greka poeto aŭtoro de Iliado kaj de Odiseado.

Vincenzo Monti = poeto de 1800. Li tradukis Iliadon en la italan.

(12) Kolonoj de Herkulo = la antikvaj poetoj nomis tiel la markolon de Ĝibraltaro. Ĝi estas la pasejo inter Mediteranea Maro kaj Atlantika Oceano.

 

Ĉe la ekzamenoj pri gimnastiko la profesoro ĵetis al ni pilkon kaj diris al ni: «Ludu korbopilkon». Ni ne sciis. La profesoro rigardis nin malŝate: «Malfeliĉaj knaboj».

Ankaŭ li kiel vi. La lerteco en konvencia rito ŝajnis al li grava. Li diris al la lernejestro ke ni ne havas «korpan edukitecon» kaj volis nin sendi al dua ekzamensesio.

Ĉiu el ni kapablis surgrimpi kverkon. Tie supre delasi la manojn kaj per hakiltrafoj dehaki centkilograman branĉon. Poste ĝin treni sur la neĝo ĝis la domsojlo al la piedoj de panjo.

Oni rakontis al mi pri iu sinjoro en Florenco kiu supreniras al sia loĝejo per lifto. Poste li aĉetis al si alian multekostan aranĝaĵon kaj ŝajnigas remadi. Vi pri korpa edukiteco donus al li la plej altan noton.


Lettera a una professoressa, Firenze 1983, paĝoj 10-30, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *