Homoj

Cesare Pascarella

La 8-an de majo estas la datreveno de la morto (en 1940) de la romdialekta poeto Cesare Pascarella (1858-1940)

it.wikipedia.org/wiki/Cesare_Pascarella

Pentristo, vojaĝisto, li estas konata precipe pro serio da 50 sonetoj, en kiuj roma popolano rakontas, laŭ propra maniero, la malkovron de Ameriko.

La tuta serio estis tradukita al Esperanto de Gaudenzio Pisoni, Carlo Minnaja, Renato Corsetti kaj Giorgio Silfer, kaj publikigita en “Literatura Foiro”, 1992-140, paĝoj 301-319.

Ĉar memevidente ne eblas reprodukti ĉiujn 50 sonetojn (kiu fariĝus 100 per la aldono de la koncerna versio en Esperanto), mi transskribas kelkajn el ili, laŭ la 4 fazoj bildigitaj en 4 poŝtmarkoj eldonitaj de la Itala Poŝto en 1992, memore al la 500-jara datreveno de la malkovro de Ameriko:

– la peto al Reĝino Izabela (soneto 11);

– la traira vojaĝo (soneto 13);

– la ekvido de la tero (soneto 23);

– la elŝipiĝo (sonetoj 29-30).

Mi aldonas:

– la menciitajn italajn poŝtmarkojn;

– la folieton eldonitan de la Vatikana Poŝto en 1992, pro la 500-jara datreveno de la malkovro kaj evangelizado de Ameriko;

– poŝtmarkon honore al Kolumbo eldonitan en 1916 de la brita kolonio St.Kitts-Nevis, kiu prezentas kuriozan historian eraron, ĉar en ĝi Kolumbo esplore rigardas per lorno (inventita pli poste!);

– la paĝon 13 de “Esperanto de UEA” 1923-1, kiu moke kritikas tiun eraron, sed mem eraras: fakte, ĝi diras, ke Kolumbo rigardas per “granda teleskopo”


1) LA RICHIESTA ALLA REGINA ISABELLA – LA PETO AL REĜINO IZABELA

 

XI
E lì defatti, come se trovorno
assieme, lui je fece: -Sa?, mi pare
che, dice, è mejo a dì le cose chiare:
tanti galli a cantà ‘n se fa mai giorno.

Ce vado, ce ripasso, ce ritorno,
je dico: dunque, be’ de quell’affare?
Quale? dice, quer gran viaggio di mare?
Potrebbe ripassare un antro giorno?

Ma che crede che ce n’ho fatti pochi
de ‘sti viaggi? Percui, dico, che famo?
Dico, sacra maestà, famo li giochi?

Dunque lo dica pure a suo marito,
si me ce vò mannà che combinamo,
si no vado a provà in quarch’antro sito.

 

XI

 

Kaj fakte, kiam ili estis kune:

– Nu, necesas paroli kun kuraĝo –

li diris, – ĉar tutklare aĉas kaĉo

se pluraj provas ĝin kuiri kune.

 

Mil fojojn jam demandis mi ĝisnune,

“Ĉu novaĵoj?” mi diras kun omaĝo.

“Kio? Ĉu pri la granda marvojaĝo?

Ĉu povus vi reveni ĉi-aŭtune?”

 

Min tedas jam ĉi tiu ir-ekzerco,

tial demandas mi pri nia fakto:

ĉu temas, moŝta ino, nur pri ŝerco?

 

Diru al via edzo, senprovoke:

se li volas, ekestu la kontrakto,

alie mi plu provos aliloke.

 

2) LA TRAVERSATA – LA TRAIRA VOJAĜO

 

XIII
Passa un giorno… due… tre… ‘na settimana…
Passa un mese che già staveno a mollo…
Guarda… riguarda… Hai voja a slungà er collo,
l’America era sempre più lontana.

E ‘gni tanto veniva ‘na buriana:
lampi, furmini, giù a rotta de collo,
da dì: qui se va tutti a scapicollo.
E dopo? Dopo ‘na giornata sana

de tempesta, schiariva a poco a poco,
l’aria scottava che pareva un forno,
a respirà se respirava er foco,

e come che riarzaveno la testa,
quelli, avanti! Passava un antro giorno,
patapùnfete! giù, n’antra tempesta.

 

XIII

 

Tagoj pasas kaj poste pasas tagoj…

jam monaton malsekas la veltolo,

pro rigardado longas via kolo

kaj Ameriko restas trans la blagoj;

 

Kaj foje estis ventokirlaj plagoj,

fulmoj, tondroj kaj pluvo sen kontrolo:

la ŝipoj estis antaŭ karambolo.

Kaj kio venis post la ŝtormaj sagoj?

 

Denove sereniĝis la vetero,

sed poste varmis kvazaŭ en vulkano

kaj oni spiris kiel en kratero.

 

Kiam relevis ili nur la kapon,

ek! plian tagon sur la oceano

kaj paf!, ili retrafis ŝtormofrapon.

 

3) L’AVVISTAMENTO – LA EKVIDO DE LA TERO

 

XXIII
Ma lui, capischi, lui la pensò fina!
Lui s’era fatto già l’esperimenti,
e dar modo ch’agiveno li venti,
lui capì che la terra era vicina;

percui, lui fece: intanto se cammina,
be’, dunque, dice, fàmoli contenti,
ché tanto qui se tratta de momenti…
Defatti, come venne la matina,

Terra… Terra…! Percristo!… E tutti quanti
ridevano, piagneveno, zompaveno…
Terra… Terra…! Percristo!… Avanti… Avanti!

E lì, a li gran pericoli passati
chi ce pensava più? S’abbraccicaveno,
se baciaveno… E c’ereno arrivati!

 

XXIII

 

Sed li, aŭskultu, ruzan penson havis!

Li tute certis, laŭ eksperimentoj,

kaj rekonis laŭ blovo de la ventoj

ke la tero proksimas: kaj li pravis.

 

Li pensìs do ke nur pluiri gravis;

sekve, li ŝajne cedis al la tentoj,

kalkulante alveni post momentoj.

Tuj, fakte, kiam nova suno flavis:

 

– Tero!… tero!… ho kristo!… tero tie…

­kaj ĉiuj ridis, ploris, dancis, saltis,

– Tero! antaŭen!… – Ĉiuj tondris krie.

 

Pri pasintaj danĝeroj kaj ĉagreno

neniu pensis. Ili sin ekzaltis,

brakumis sin… jen fine la alveno!

 

4) LO SBARCO – LA ELŜIPIĜO

 

XXIX
– E quelli? – Quelli? Je successe questa:
che mentre, lì, framezzo ar villutello
cusì arto, p’entrà ne la foresta
rompeveno li rami cor cortello,

veddero un fregno buffo, co’ la testa
dipinta come fosse un giocarello,
vestito mezzo ignudo, co’ ‘na cresta
tutta formata de penne d’ucello.

Se fermorno. Se fecero coraggio…
– A quell’omo! je fecero, chi séte?

– E, fece, chi ho da esse? So’ un servvaggio.

E voi antri quaggiù chi ve ce manna?
– Ah, je fecero, voi lo saperete
quando vedremo er re che ve commanna.

 

XXX
E quello, allora, je fece er piacere
de portalli dar re, ch’era un surtano,
vestito tutto d’oro: co’ ‘n cimiere
de penne che pareva un musurmano.

E quelli allora, co’ bone maniere,
dice: – Sa? Noi venimo da lontano,
per cui, dice, voressimo sapere
si lei siete o nun siete americano.

– Che dite? fece lui, de dove semo?
Semo de qui, ma come so’ chiamati
‘sti posti, fece, noi nu’ lo sapemo. –

Ma vedi si in che modo procedeveno!
Te basta a dì che lì c’ereno nati
ne l’America, e manco lo sapeveno.

 

XXIX

 

Kaj tiuj? – Tiuj tute sen protesto

estis en tiu densa herbveluro

hakante branĉojn tra la arbopesto

nur por pluiri tra la verda muro,

 

kaj jen aperis piĉe klaŭna besto,

brilfarba kaj ludila la figuro:

duonsenvesta vesto, krome kresto

surkape, kun la plumoj de vulturo.

 

Ili haltis, kaj per kuraĝsimulo:

– Hej, ulol – diris, – vi, kiu vi estas?

– Kiu mi devas esti? SovaĝuIo!

 

Kaj vin al nia lando, kiu sendas?

– Ni diros ĉion, ni per ĵur’ atestas,

sed koni vian reĝon ni atendas. ­

 

XXX

 

Nu, li algvidis ilin, tre kompleze,

al la reĝ’, kun aspekto de sultano

en ora vesto, kun plumar’ kapmeze,

tiaj ke li aspektis muzulmano.

 

Kaj ili pridemandis lin sinteze:

– Sciu, ni venis tra la oceano.

Bonvolu diri, se ne estas peze,

ĉu vi estas, aŭ ne, amerikano. ­

 

– De kie estas ni? – la reĝ’ replikis,

– Ni estas de ĉi tie, sed loknomon

neniu iam ajn al ni indikis. ­

 

Jen kiel tiuj homoj misrezonis!

Ili naskiĝis, vivis, havis domon

en Amerik’, sed tion eĉ ne konis.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *