Homoj

Jaroslav Hasek

La 30-an de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1883) de la ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek (1883-1923)

it.wikipedia.org/wiki/Jaroslav_Ha%C5%A1ek

eo.wikipedia.org/wiki/Jaroslav_Ha%C5%A1ek

konata precipe pro lia kontraŭmilita romano “Osudů dobrého vojáka Švejka za světové války” (La brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito)

it.wikipedia.org/wiki/Il_buon_soldato_Sc'v%C3%A8ik

 

eo.wikipedia.org/wiki/La_traviva%C4%B5oj_de_la_brava_soldato_%C5%9Cvejk_dum_la_mondmilito

restinta nefinita post la kvara volumo pro la frua morto de la aŭtoro (la ĵurnalisto Karel Vanek, kiu aĉetis ĝiajn rajtojn, aldonis kvinan kaj sesan volumon).

Malsimile ol la verko “Im Westen nichts Neues” (“Okcidente nenio nova”) de la samtempulo Erich Maria Remarque, alcentrigita al la priskribo de la hororaĵoj de milito, la romano de Hašek estas prefere malmilda satiro pri la institucioj (la monarkio, la armeo, la klerikaro, la oficistaro obtuza kaj koruptita) de la kaduka aŭstria-hungara socio.

Tamen ĝi alprenis universalan valoron, tiel ke ĝi estis tradukita al 120 lingvoj, inkluzive (plurfoje) de Esperanto; la unuaj kvar volumoj estas atingeblaj rete (kaj deŝuteblaj) ĉe jenaj adresoj:

 

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20hasek,%20jaroslav%20-%20la%20brava%20soldato%20svejk%201.pdf

 

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20hasek,%20jaroslav%20-%20la%20brava%20soldato%20svejk%202.pdf

 

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20hasek,%20jaroslav%20-%20la%20brava%20soldato%20svejk%203.pdf

 

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20hasek,%20jaroslav%20-%20la%20brava%20soldato%20svejk%204.pdf

 

Bela papera eldono estis farita de Petro Chrdle (Ĉeĥa Respubliko):

www.kava-pech.cz/book-svejke-esperanto.html

Oni diris al mi, ke multaj ĉeĥoj havas la libron pri Ŝvejk sur la noktotableto, kaj ĝin konsultas ofte, kvazaŭ ĝi estus Biblio, por ĉerpi inspiron por la ĉiutaga vivo; kaj ke multaj faras viziton al la tombo de Hašek por trinki bieron je lia memoro.

Mi aldonas:

– desegnaĵon de Jozef Lada, tiritan el “Esperanto de UEA” 1956-1, p. 11, kiu ilustras artikolon de Ota Ginz;

– poŝtmarkon de Ĉeĥa Respubliko, kiu montras alian desegnaĵon de Lada (nomata Jos., tio estas Josef).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *