Homoj

Franz Jonas

La 24-an de aprilo estas la datreveno de morto (en 1974) de la aŭstria (ĉeĥ-devena) sindikatestro kaj socialdemokrata politikisto Franz Jonas (1899-1974)

it.wikipedia.org/wiki/Franz_Jonas

eo.wikipedia.org/wiki/Franz_Jonas

​Prezidanto de Aŭstria Respubliko de la 23-a de majo 1965 ĝis la 24-a de aprilo 1974, Urbestro de Vieno de 1951 ĝis 1965, esperantisto.

​Pri lia intensa esperantista agado, oni povas konsulti la Vikipedian paĝon en Esperanto al li dediĉitan; ĉi tie mi volas nur aldoni personan memoron.

En 1971, Prezidanto Jonas venis al Romo, en oficiala ŝtata vizito.

Malgranda grupo da romaj geesperantistoj (inter kiuj ankaŭ mi) lokiĝis antaŭ Koloseo, en konekso kun la aleo de la Romaj Forumoj, por bonvenigi la gaston, aktivan esperantiston (parenteze, kvankam socialisto, li estis en bonegaj rilatoj kun la tiama Papa Nuncio en Vieno Opilio Rossi, kun kiu li paroladis pri Esperanto www.ikue.org/ek/ek1980_06.htm ).

Nu, la polico unuamomente sekvestris la bonvenigan tolstrion, ĉar la deĵoranta ĉefpolicano tute ne sukcesis kredi, ke italoj povas bonvenigi aŭstron, kaj timis, ke la tolstrio enhavas insulton (ni ne forgesu ke en la italaj lernejoj, je miaj tempoj, oni enkapigis la malamon kontraŭ la aŭstroj, kaj ankoraŭ estis viva la memoro pri la “iredentismaj” bomboj en Alta Adiĝo/ Sudtirolo).

La plej ĉarma afero, tamen, estis kiam Prezidanto Jonas akceptis ĉe la Granda Hotelo malgrandan delegacion da geesperantistoj, inter kiuj troviĝis mi kaj kavaliro Luigi Minnaja. Iumomente, abrupte malŝaltiĝis la elektra lumo; kiam la lumo revenis, Jonas estis laŭvorte “ĉirkaŭbrakita” de siaj korpogardistoj, kiuj evidente ektimis atencon…

Nun, rakontinte la “postkulisajn” okazaĵojn, mi aldonas la oficialan version pri la vizito de Jonas, laŭ la gazeto “L’Esperanto”, organo de la Itala Esperanto-Federacio, n. 168-169 de februaro-marto 1972 (verkis ĝin S-ino Carolina Minnaja; la poemo estas de ŝia edzo Luigi Minnaja. Kortuŝa detalo: jen Franz Jonas jen Luigi Minnaja naskiĝis en 1899, kaj batalis dum la unua mondmilito, kompreneble en kontraŭstarantaj armeoj. La amika renkonto de 1971 estas pruvo, kiel Esperanto povas interfratigi).

Mi ankaŭ aldonas:

– paĝon 161 de “Esperanto de UEA” UEA 1968-11;

– paĝon 125 de “Esperanto de UEA” 1970-9;

– la unuatagan koverton (UTK) de la poŝtmarko eldonita de la Aŭstria Poŝto la 28-an de junio 1974, memore al Franz Jonas, probable la plej amata el la Prezidantoj de la renaskiĝinta Aŭstria Respubliko (la germanlingva skribaĵo en la speciala stampo, “Ein Präsident des ganzen Volkes”, signifas “Prezidanto de la tuta popolo”).

 

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *