Homoj

Marcel Pagnol

​La 18-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1974) de la franca verksto, dramisto kaj reĝisoro Marcel Pagnol (1895-1974)

it.wikipedia.org/wiki/Marcel_Pagnol

eo.wikipedia.org/wiki/Marcel_Pagnol

​fama, aparte, pro la komedio “Topaze”, el kiu li eltiris du filmojn

it.wikipedia.org/wiki/Topaze_(film_1936)

it.wikipedia.org/wiki/Topaze_(film_1951)

​La komedio estis tradukita al Esperanto de Roger Bernard, kaj publikigita en 1960 de la eldonejo Stafeto en la 17-a volumo de la “Bel-literatura” serio, paĝoj 1-216.

​Sur sia tomboŝtono Pagnol volis gravuritaj ĉi tiujn vortojn en latino: Fontes, amicos, uxorem dilexit (li amis la fontojn, la geamikojn, la edzinon). Pagnol, fakte, magistro pri angla lingvo, amis latinon, kaj tradukis (mi supozas en la francan) “Bukolikojn” de Virgilo.

​Mi aldonas:

– la kovrilon de la volumo entenanta la version en Esperanto de Topaze;

– la recenzon de volumo, el “Esperanto de UEA” 1961-10, p. 170;

– la bildon de la poŝtmarkoj eldonitaj de la Respubliko San Marino en 1981 okaze de la dumiljara datreveno de la morto de Virgilo.

 

 

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *