Homoj

Primo Levi

La 11-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1987) de la itala verkisto kaj poeto (laŭ hebrea deveno) Primo Levi (1919-1987)
it.wikipedia.org/wiki/Primo_Levi
eo.wikipedia.org/wiki/Primo_Levi
Deportita al Auschwitz la 22-an de februaro 1944 (registrita per la numero 174.517), li akceptis labori kiel kemiisto ĉe fabriko por produkto de sinteza kaŭĉuko posedata de la germana kemia grandentrepreno IG Farben; liberigita de la Ruĝa Armeo la 27-an de januaro 1945 (li estis unu el la nuraj 20 postvivintoj el la 650 italoj alvenintaj kun li al la koncentrejo), li revenis al Italio per longa kaj peniga vojaĝo.
Preskaŭ tuj li engaĝis sin en la priskribon de la kruelaĵoj viditaj kaj trasuferitaj; sed lia aŭtobiografia romano Se questo è un uomo (= Ĉu tio etas homo), kiu poste fariĝis klasikaĵo de la monda literaturo, komence ne estis aprezata: multaj grandaj eldonistoj (inter kiuj Einaudi) rifuzis ĝian publikigon, kaj fine ĝi estis publikigita en 1947 de malgranda eldonisto, cetere kun mizera sukceso (estis venditaj nur 1.500 el la 2.500 presitaj ekzempleroj).
En 1956, kuraĝigita de la favora reago de la publiko al ekspozicio pri la deportado, li reproponis la libron al Einaudi; la nova eldono havis grandan sukceson, tiom ke en 1959 ĝi estis tradukita en la anglan kaj en la germanan, kun la kunlaboro de la aŭtoro mem (la versio en la germana estis aparte kara al Levi, ĉar unu el la celoj de la romano estis ĝuste la konigo al la germana popolo de tio kio estis farita en lia nomo kaj la veko de kulposento).
En la postaj jaroj li aperigis plurajn verkojn (romanojn kaj eseojn); aparte interesa (en 1986) la eseo I sommersi e i salvati (= La dronintoj kaj la savitoj), en kiu li demandis de si, kial kelkaj postvivis al Auschwitz kaj aliaj ne, kaj klopodis analizi la “grizan zonon” de tiuj hebreoj kiuj (kiel li) akceptis labori por la germanoj, aŭ eĉ kontroli la ceterajn kaptitojn.
La 11-an de aprilo 1987 li estis trovita senviva ĉe la bazo de la ŝtupara ŝakto de lia domo; neniam oni sciis, ĉu temis pri akcidento aŭ pri sinmortigo, postsekvo de la turmento pro la daŭra memoro pri Auschwitz.
Li estas sepultita en Torino, lia naskiĝurbo, en la izraelida kampo de la monumenta Tombejo (kvankam li ne esti religiema, kaj fariĝis eĉ pli ateisma post la sperto de Auschwitz).
En Esperanto aperis la tradukoj de jenaj poeziaĵoj:
– “Dateci” (Donu al ni), trad. Battista Cadei, en “Espero katolika” 1985-7/8;
– “Se questo è un uomo” (Ĉu ĉi tiu estas viro), trad. Luigi Tadolini, ne konfuzenda kun la samtitola romano, en “L’Esperanto” 2005-3, p. 7;
– Scacchi (Ŝakoj), trad. Vincenzo Corvi.
Mi transskribas Scacchi (Ŝakoj), en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas:
– la poŝtmarkon eldonitan de la Itala Poŝto en 2012, okaze de la 25-jara datreveno de la morto, kun la speciala stampo de Torino;
– paĝon 128 de “Espero Katolika” 1906-29 (junio 1906), kun ŝaka vetludo.

 


 

SCACCHI

Solo la mia nemica di sempre,
l’abominevole dama nera
ha avuto nerbo pari al mio
nel soccorrere il re inetto.
Inetto, imbelle pure il mio, s’intende;
fin dall’inizio è rimasto acquattato
dietro la schiera dei suoi bravi pedoni,
ed è fuggito poi per la scacchiera
sbieco, ridicolo, in passetti impediti;
le battaglie non son cose da re.
Ma io!
Se non fossi stata io!
Torri e cavalli sì, ma io!
Potente e pronta, dritta e diagonale,
lungiportante come una balestra,
ho perforato le loro difese;
hanno dovuto chinare la testa
i neri fraudolenti ed arroganti.
La vittoria ubriaca come un vino.
Ora tutto è finito,
sono spenti l’ingegno e l’odio,
una grande mano ci ha spazzati via,
deboli e forti, savi, folli e cauti,
i bianchi e i neri alla rinfusa, esanimi,
poi ci ha gettati con scroscio di ghiaia
dentro la scatola buia di legno
ed ha chiuso il coperchio.
Quando un’altra partita?

Primo Levi

ŜAKOJ

Mia ĉiama malamikino nur,
la abomeninda nigra damo,
egalis mian forton
en la prizorgo de sia nekapabla reĝo.
Nekapabla kaj malkuraĝa ankaŭ la mia,
kompreneble:
ekde la komenco li restis kaŝita
malantaŭ siaj bravaj peonoj,
kaj fuĝis poste laŭ la ŝaktabulo
oblikve, ridinde, per malfirmaj paŝoj;
bataloj ne estas por reĝoj.
Sed mi!
Se mi ne ĉeestintus!
Turoj kaj ĉevaloj, jes, sed mi!
Potenca kaj preta, rekte kaj diagonale
longeportanta kiel balisto,
mi traboris liajn barierojn;
ili devis klini la kapon,
la trompemaj kaj arogantaj nigruloj.
La venko ebriigas kiel vino.
Nun ĉio finiĝis, estingitaj talento kaj malamo.
Granda mano forpuŝis nin,
feblajn kaj fortajn, saĝajn, malsaĝajn kaj singardemajn,
blankajn kaj nigrajn intermiksite, senanime.
Poste, kun muĝado de gruzo,
ĝi nin ĵetis en la malluman lignoskatolon,
kaj fermis la kovrilon.
Kiam alia partio?

Primo Levi, trad. Vincenzo Corvi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *