Homoj

Bartolomeo Pinelli

La unuan de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1835) de la roma pentristo kaj gravuristo Bartolomeo Pinelli (1781-1835)
it.wikipedia.org/wiki/Bartolomeo_Pinelli
aŭtoro de ĉirkaŭ kvar mil gravuraĵoj kaj dek mil desegnaĵoj, kiuj grandparte reproduktas monumentojn (antivajn kaj modernajn) kaj scenojn de la vivo de la loĝantoj de Romo.
Samkiel en poezio lia samtempulo Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863)
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioachino_Belli
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioacchino_Belli
Pinelli postlasis en la bildartoj viglan priskribon de Romo dum la unua parto de la Deknaŭa jarcento.
Unu el liaj verkoj (“Gastejo ĉe Sankta Johano apud Laterano) estis utiligita por la kovrilo de la volumo “G. G. Belli – Elektitaj sonetoj”, FEI Milano 1982, kun elekto de sonetoj tradukitaj al Esperanto de Gaudenzio Pisoni kaj Renato Corsetti.
Mi aldonas la kovrilon, kaj malnovan bildkarton kiu montras tiun saman placon ĉe la komenco de la dudeka jarcento (en la maldekstra palaco estis subskribitaj, en 1929, la “Lateranaj Paktoj”
it.wikipedia.org/wiki/Patti_Lateranensi
eo.wikipedia.org/wiki/Lateranaj_Traktatoj ).

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *