Homoj

Aleksander Zilbernik

La 27-an de marto estas la datreveno de la morto (en 1906) de Aleksander Zilbernik aŭ Silbernik (1831-1906),
eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandro_Silbernik
patro de Klara Zilbernik kaj do bopatro de L.L. Zamenhof.
Lia graveco por la historio de Esperanto estas trafe resumita en ĉi tiu ero de la Mesaĝo por 1994 de la tiama Prezidanto de UEA John Wells ( “Esperanto” de januaro 1994, kaj “L’Esperanto” de marto 1994):

Kvankam la vivo ŝajnas dependi de hazardaj aferoj, ni ĉiuj havas la moralan devon pledi kaj kampanji por tio, kio estas bona kaj justa. Ni devas batali kontraŭ maljusto. Kiel individuoj, ni ŝajnas atingi malmulton. Ni tamen memoru, ke el niaj malgrandaj, ĉiutagaj decidoj povas flui ankaŭ gravaj rezultoj. Eventoj, ŝajne negativaj en si mem, povas ja havi grandajn kaj netakseblajn sekvojn. Tio validas same en nia persona vivo, kiel ankaŭ en publikaj aferoj.
Unu ekzemplo: en Litovio, antaŭ iom pli ol cent jaroj, Aleksandro Zilbernik donis al sia filino Klara doton okaze de ŝia edziniĝo al juna okulkuracisto. Tuj (fakte, eĉ antaŭ la geedziĝa ceremonio) la juna fianĉo foruzis grandan parton de la doto por eldono proprakoste libron pri sia fantazia projekto de lingvo internacia. Imagu, se Ludoviko estus trovinta alian fianĉinon, kies patro ne povus aŭ ne volus doni doton;
imagu, se Klara aŭ ŝia patro estus malpermesinta tiun neortodoksan uzon de la dotita sumo. Sen tiu doto la Internacia Lingvo de Zamenhof eble neniam estus vidinta la taglumon. Vere, se tiuj eventoj estus iom aliaj, ankaŭ grava elemento en la kulturhistorio de la homaro estus alia.
Estas agrable konstati, ke Esperanto nun ricevis alian “doton” de Aleksandro Zilbernik: lia renovigita domo en Kaunas la 11-an de decembro fariĝis Litova
Esperanto-Centro.

Mi aldonas:
– foton de Aleksander Zilbernik (el la retpaĝo de la Muzeo de Vieno);
– paĝon 42 de Brita Esperantisto-Suplemento 1906-5, kun nekrologo (en kiu, verdire, estas skrbite ke Aleksander Zilbernik mortis la 25-an de marto, ne la 27-an kiel dirite en Vikipedio).

 

 

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *