Homoj

Julio Baghy

La 18-an de marto 2017 estas la 50-a datreveno de la morto de la hungara verkisto kaj poeto Gyula Baghy (1891-1967)
eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy
it.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy
konata per la nomo Julio Baghy, kaj ankaŭ ameme nomata “Paĉjo”, unu el la plej gravaj kaj produktemaj originalaj aŭtoroj en Esperanto.
Por havi ideon pri lia graveco kaj pri lia produktemo, sufiĉas diri ke la monumenta “Historio de la Esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (LF-KOOP, La-Chaux-de-Fonds 2015) mencias lin, pro unu kialo aŭ alia, en 125 el siaj 749 paĝoj, kaj specife dediĉas al li la paĝojn 131-146 kaj 612-615.
Mi aldonas:
– la nekrologon aperintan en “L’Esperanto” 1967-112 (4), paĝo 42;
– karton propramane skribitan, senditan en 1961 de Julio Baghy al Luigi Minnaja, kun dorse sprita poeziaĵo;
– la kovrilon de la “Historio de la Esperanta literaturo”.
Antonio De Salvo

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *