Homoj

Cirillo e Metodio

Ĉiuj scias, ke la 14-a de februaro estas festotago de Sankta Valenteno, protektanto de la geamantoj; sed hodiaŭ mi preferas paroli pri du aliaj Sanktuloj: Cirilo kaj Metodo, kies vivo estis daŭra batalo por enkonduki en la liturgion la popolan praslavan lingvon, komprenatan de la popolo, kaj por tiu celo devis alfronti antaŭjuĝojn kaj kontraŭstarojn (kiel multe ilia sperto similas al tiu de la katolikaj esperantistoj por ricevi la aprobon de la Meslibro en Esperanto!).

Cirilo kaj Metodo estis du fratoj (Metodo estis pli maljuna, sed kutime oni mencias unue la pli junan Cirilon, ĉar li mortis pli frue), delonge respektegataj kiel apostoloj de sudaj slavoj (bohemaj, moravaj, slovenaj, kroataj, serbaj ktp).

Ili senlace agadis por ebligi al la slavaj popoloj la komprenon de la liturgio, kiu pli frue okazis nur en la lingvoj greka, latina kaj hebrea (la tri lingvoj de la skribaĵo sur la Kruco, laŭ Johano 19,19-20).

Ili parolis denaske la praslavan lingvon, kaj ĉar tiuepoke tiu lingvo ankoraŭ ne estis dividiĝinta al naciaj variaĵoj, ili estis komprenataj en vastaj regionoj.

Ili devis alfronti du problemojn, unu principan kaj unu praktikan:

1- konvinki la ekleziajn aŭtoritatulojn, ke oni rajtas celebri ankaŭ en aliaj lingvoj, krom la tri taksataj “sanktaj”;

2- traduki la liturgiajn tekstojn en la praslavan, kiu ankoraŭ ne havis sufiĉan vortostokon, kaj eĉ ne posedis skriban formon: tiucele, Cirilo devis “inventi” alfabeton (kiu laŭ li nomiĝas “cirila”), baziĝanta sur la grekaj literoj, kun la aldono de kelkaj specialaj signoj por la tipe slavaj sonoj. La praslava lingvo estas ankaŭ nuntempe la liturgia lingvo de la ortodoksaj Eklezioj en Bulgario, Belorusio, Hungario, Makedonio, Rumanio, Rusio, Rutenio, Serbio, Slovakio kaj Ukrajno, kaj konserviĝis, ĝis la liturgia reformo, ankaŭ en katolika Kroatio.

En Romo, oni draste kritikis la uzon de la slava lingvo en la liturgio; pro tio la du fratoj estis invititaj prezentiĝi al la Papo, kiu tiam estis Nikolao la unua; sed la vojaĝo daŭris tiom longe, ke ili atingis Romon kiam tiu Papo jam esti mortinta. Tamen, lia posteulo Hadriano la dua akceptis ilin kun grandaj honoroj, ankaŭ ĉar ili kunportis la supozatajn relikvojn de sankta Klemento, Papo en la unua jarcento, ekzilita en Krimeon kaj tie martirigita.

La roma ekleziularo opoziciis al la uzo de la slava lingvo, sed la Papo aprobis kaj apogis ĝin, kaj eĉ rajtigis la celebradon de Meso en slava lingvo en la roma Baziliko honore al Sankta Maria la Granda (la sola kondiĉo estis, ke la legado de la Epistolo kaj de la Evangelio okazu kaj en la latina kaj en la slava).

Cirilo mortis en Romo la 14-an de februaro 869, kaj estis entombigita en la Baziliko honore al Sankta Klemento apud Koloseo.

Metodo, fariĝinte Episkopo de Sremska Mitrovica en la nuna Serbio (kun jurisdikcio super Bohemio, Moravio, Kroatio kaj Serbio), devis alfronti la opozicion de la bavaraj episkopoj, kiuj pli frue havis la “monopolon” de la animzorgado en la sudslavaj landoj. Li estis arestita kaj enkarcerigita; Papo Hadriano la dua protestis, sed vane; lia posteulo Johano la oka sukcesis liberigi Metodon, sed revokis la rajtigon celebri en la slava.

La princo de Moravio, apogata de la germana episkopo de Nitro, denuncis al Romo ke tamen Metodo daŭrigas celebri en la slava, kaj eldiras en hereza formo la Kredkonfeson. Metodo sukcesis konvinki la Papon pri sia prava konduto, kaj denove estis rajtigita celebri en la slava. Kompletiginte la tradukon de la Biblio, Metodo mortis la 16-an de aprilo 884, probable en Stare Mesto (hodiaŭ Velehrad, en Ĉeĥa Respubliko).

Bedaŭrinde, post lia morto rekomenciĝis la problemoj: Papo Stefano la sesa denove malpermesis la uzon de la slava lingvo; la sekvantoj de Metodo fuĝis al Bulgario, kie ili transpasis al la bizanca rito tamen en slava lingvo; Moravio falis sub la hungaran regadon; Bohemio revenis al la germana jurisdikcio; Kroatio restis fidela al la roma-slava liturgio. La kunpuŝiĝoj de nia epoko en tiu mondpoparto havas, evidente, malnovajn radikojn.

Cirilo kaj Metodo estas respektegataj kiel Sanktuloj ĉu en Okcidento ĉu en Oriento (*) (pro tio, ili estas konsiderataj patronoj de ekumenismo) sed nur en 1880 ilia festo estis plivastigita de la slavaj regionoj al la tuta katolikaro. Papo Johano Paŭlo la dua, en 1985, nomis ilin Kunpatronoj de Eŭropo, kune kun Benedikto, Brigita el Svedio, Katarina el Sieno kaj Tereza Benedikta de la Kruco (Edith Stein).

(*) Tamen, katolikoj festas ilin la 14-an de februaro, dum en Oriento (kaj ankaŭ en katolika Kroatio) ili estas festataj la 11-an de majo.

Espero katolika plurfoje skribis pri ili; ekzemple:

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1981_0708.htm#4

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1981_06.htm#6

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_09.htm#4

www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_0304.htm#4

www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_0809.htm#3

Mi aldonas la bildon de la du poŝtmarkoj eldonitaj de la Itala Poŝto en 2009, okaze de la ekspozicio ĉe Palaco Venecio (Romo): “La povo kaj la graco – La Gesanktuloj Patronoj de Eŭropo”.

 

img_2077

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *