Homoj

Axel Munthe

 

La 11-an de februaro estas la datreveno de la morto (en 1949) de la sveda verkisto kaj kuracisto Axel Munthe (1857-1949), it.wikipedia.org/wiki/Axel_Munthe

konata precipe kiel aŭtoro de la aŭtobiografia romano en angla lingvo “The Story of San Michele” (“La historio de Sankta Mikaelo”), koncernanta la vilaon “Sankta Mikaelo”, kiun li mem projektis kaj konstruis en Anacapri (insulo Capri, Napolo) kiel sian restadejon; la vilao, nekutima ekzemplo de “spontana” arkitekturo, estas nuntempe mastrumata de fondaĵo, kaj estas tre vizitata turisma celo.

En 1884, Munthe alkuris al Napolo por kuraci la malsanulojn pro ĥolero; kaj en 1908 li estis inter la fremdaj volontuloj kiuj sukuris la vunditojn de la tertremo de Mesino.

Ĝisosta bestamanto, li bataladis kontraŭ la utiligo de bestoj en cirkoj, kaj por la forigo de zoologiaj ĝardenoj.

La romano, publikigita en 1929, estis eldonita en Italio en 1932; versio en Esperanto, de Jenny Weleminsky, estis publikigita en 1936 de la eldonejo “Literatura Mondo” de Budapeŝto.

Eroj de Axel Munthe en Esperanto troviĝas en la revuo “Literatura Mondo”:

  • “Al tiuj, kiuj havas komprenon por muziko”, trad. John Stenström, 1935-10, paĝoj 200-203;
  • “Zoologio”, trad. Knut Jensie, 1937-1, paĝoj 21-22.

Mi aldonas foton de Munthe en lia vilao de Anacapri, kaj bildon pri la tertremo de Mesino.

 

muntheaxel

1908messinaterremoto-28

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *