Homoj

Abraham Lincoln

 

La 12-an de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1809) de la usona politikisto Abraham Lincoln (1809-1865)

it.wikipedia.org/wiki/Abraham_Lincoln

eo.wikipedia.org/wiki/Abraham_Lincoln

Naskiĝinte en simpla kabano el arbotrunkoj, li ĝisatingis esti Prezidanto de Usono, kaj kiel tia li aboliciis sklavecon. Sed la plej miriga afero estas, ke Lincoln estis respublikano (samkiel Trump), dum lia kontraŭlo, demokrato, estis subtenanto de sklavismo; evidente mi ne komprenas ion el la usona politika historio.

Sed eble la klarigo de ĉi tiu ŝajna paradosko estas serĉenda en du cirkonstancoj:

  1. La sudaj Ŝtatoj, terkulturaj, amplekse utiligis la laboron de la sklavoj (ekzemple, en la famaj kotonplantejoj), dum la nordaj Ŝtatoj, industriaj, ne bezonis ĝin, kaj do ili povis trankvilanime pledi por la emancipado de la sklavoj (de la aliaj);
  2. La kontribuo de la afrikusonaj soldatoj al la milito kontraŭ la sudaj secesiaj Ŝtatoj estis decidiga (Lincoln skribis ke “ĉiu ajn negro, kiu povas esti utiligata kiel soldato, lasas malpli por fari al la blankaj soldatoj”), kaj ĉar la savo de la Unio estis la superreganta celo atingenda, oni povis ja konsenti interŝanĝe la emancipadon.

Cetere, oni ne povas forgesi, ke Lincoln, kvankam li estas glorata kiel unu el la “Patroj de Patrolando” kaj ĉampiono de libereco, skribis frazojn kiuj hodiaŭ refariĝis tragedie aktualaj: «Mi nek estas, nek iam estis, favora al iu ajn efektivigo de la socia kaj politika egalrajteco de la rasoj blanka kaj nigra; ekzistas fizika diferenco inter la blanka raso kaj tiu nigra, kiu miaopinie malebligos por ĉiam al la du rasoj kunvivadon koncerne socian kaj politkan egalecon. Kaj ĉar ili ne povas kunvivi tiamaniere, dum ili restas kune devos esti supra kaj malsupra pozicio, kaj mi, samkiel ĉiu ajn alia, estas favora al tio, ke la supra pozicio estu atribuita al la blanka raso».

Lincoln mortis murdite, kiel Kennedy.

Mi aldonas la paĝon 111 de la revuo “Esperanto” de UEA 1959-6, kun artikolo pri Lincoln titolita “De traba kabano al la Blanka Domo”, kies enhavo estas ĉe la bazo de la paĝo en Esperanto de Vikipedio pri Lincoln. Kuriozaĵo: kvankam kutime li estas bildigita kun barbo, Lincoln kreskigis ĝin al si nur en la lastaj vivojaroj.

 

uea-1959-6111-1682

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *