Personaggi

Giovanni Verga

Il 2 settembre è l’anniversario della nascita (nel 1840) dello scrittore e drammaturgo italiano (siciliano) Giovanni Verga (1840-1922)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Verga
famoso soprattutto per:
– il romanzo “I Malavoglia”;
– la novella “Cavalleria rusticana” (adattata poi come dramma, peraltro senza grande success; da essa fu tratta l’opera lirica omonima, su libretto di Giovanni Targioni Tozzetti e Guido Menasci, musica di Pietro Mascagni;
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2018/08/08/cavalleria-rusticana/
– il romanzo “Mastro don Gesualdo”.
Ho già parlato di lui il 27 gennaio2018.

Giovanni Verga


Trascrivo, in italiano e nella traduzione in Esperanto, l’inizio del romanzo “I Malavoglia” (La Malemuloj).
Allego:
– la copertina dell’edizione in Esperanto del romanzo “I Malavoglia” (La Malemuloj).
– il francobollo italiano del 1986, da un dipinto di Emidio Vangelli, con l’immagine di Acitrezza.


DAL CAPITOLO I DE “I MALAVOGLIA” DI GIOVANNI VERGA

Un tempo i Malavoglia erano stati numerosi come i sassi della strada vecchia di Trezza; ce n’erano persino ad Ognina, e ad Aci Castello, tutti buona e brava gente di mare, proprio all’opposto di quel che sembrava dal nomignolo, come dev’essere. Veramente nel libro della parrocchia si chiamavano Toscano, ma questo non voleva dir nulla, poiché da che il mondo era mondo, all’Ognina, a Trezza e ad Aci Castello, li avevano sempre conosciuti per Malavoglia, di padre in figlio, che avevano sempre avuto delle barche sull’acqua, e delle tegole al sole. Adesso a Trezza non rimanevano che i Malavoglia di padron ‘Ntoni, quelli della casa del nespolo, e della Provvidenza ch’era ammarrata sul greto, sotto il lavatoio, accanto alla Concetta dello zio Cola, e alla paranza di padron Fortunato Cipolla.
Le burrasche che avevano disperso di qua e di là gli altri Malavoglia, erano passate senza far gran danno sulla casa del nespolo e sulla barca ammarrata sotto il lavatoio; e padron ‘Ntoni, per spiegare il miracolo, soleva dire, mostrando il pugno chiuso – un pugno che sembrava fatto di legno di noce – «Per menare il remo bisogna che le cinque dita s’aiutino l’un l’altro».
Diceva pure, – Gli uomini son fatti come le dita della mano: il dito grosso deve far da dito grosso, e il dito piccolo deve far da dito piccolo.
E la famigliuola di padron Ntoni era realmente disposta come le dita della mano. Prima veniva lui, il dito grosso, che comandava le feste e le quarant’ore; poi suo figlio Bastiano, Bastianazzo, perché era grande e grosso quanto il San Cristoforo che c’era dipinto sotto l’arco della pescheria della città; e così grande e grosso com’era filava diritto alla manovra comandata, e non si sarebbe soffiato il naso se suo padre non gli avesse detto «sòffiati il naso» tanto che s’era tolta in moglie la Longa quando gli avevano detto «pìgliatela». Poi veniva la Longa, una piccina che badava a tessere, salare le acciughe, e far figliuoli, da buona massaia; infine i nipoti, in ordine di anzianità: ‘Ntoni, il maggiore, un bighellone di vent’anni, che si buscava tutt’ora qualche scappellotto dal nonno, e qualche pedata più giù per rimettere l’equilibrio, quando lo scappellotto era stato troppo forte; Luca «che aveva più giudizio del grande» ripeteva il nonno; Mena (Filomena) soprannominata «Sant’Agata» perché stava sempre al telaio, e si suol dire «donna di telaio, gallina di pollaio, e triglia di gennaio»; Alessi (Alessio) un moccioso tutto suo nonno colui; e Lia (Rosalia) ancora né carne né pesce. – Alla domenica, quando entravano in chiesa, l’uno dietro l’altro, pareva una processione.
Padron ‘Ntoni sapeva anche certi motti e proverbi che aveva sentito dagli antichi, «perché il motto degli antichi mai mentì»: – «Senza pilota barca non cammina» – «Per far da papa bisogna saper far da sagrestano» – oppure – «Fa il mestiere che sai, che se non arrichisci camperai» – «Contentati di quel che t’ha fatto tuo padre; se non altro non sarai un birbante» ed altre sentenze giudiziose.
Ecco perché la casa del nespolo prosperava e padron ‘Ntoni passava per testa quadra, al punto che a Trezza l’avrebbero fatto consigliere comunale, se don Silvestro, il segretario, il quale la sapeva lunga, non avesse predicato che era un codino marcio, un reazionario di quelli che proteggono i Borboni, e che cospirava pel ritorno di Franceschello, onde poter spadroneggiare nel villaggio, come spadroneggiava in casa propria.
Padron ‘Ntoni invece non lo conosceva neanche di vista Franceschello, e badava agli affari suoi, e soleva dire: «Chi ha carico di casa non può dormire quando vuole» perché «chi comanda ha da dar conto».

°°°°°

EL LA UNUA CAPITRO DE “I MALAVOGLIA” (LA MALEMULOJ)
de Giovanni Verga, trad. Giancarlo Rinaldo, Anselmo Ruffatti, Paola Tosato; revizio de Carlo Minnaja kaj Filippo Franceschi, Edistudio, Pisa, 2006

Iam Malemuloj (4) estis multenombraj kiel la ŝtonoj de l’ malnova strato de Trezza (5): ili vivis eĉ en Ognina (6-7) kaj en Aci Castello (8), ili ĉiuj estis bona kaj brava marista gento, kia ĝi devas esti, ĝuste la malo de tio kion sugestas la moknomo. Verdire en la paroĥa registro ili nomiĝis Toskano, sed tio nenion signifas, ĉar ekde la mondonaskiĝo en Ognina, en Trezza kaj en Aci Castello oni ĉiam konis ilin kiel
Malemulojn, de patro al filo: ĉiuj kun boatoj surmare kaj tegoloj subsune. Nuntempe en Trezza restis nur Malemuloj de mastro ‘Ntono (9-10), tiuj de la domo de l’ mespilarbo: tiuj de la Providenco, ankrita ĉe la marbordo, sub la lavoŝtono, apud la Koncepta de Onklo (11) Kola kaj la trolbarko de mastro Fortunato Cepulo.
La tempestoj, kiuj disigis ien-tien la aliajn Malemulojn, ne multe damaĝis la domon de la mespilarbo kaj la boaton ankritan sub la lavoŝtono; kaj mastro ‘Ntono, por ekspliki la miraklon, kutimis diri, montrante la fermitan pugnon, pugno ŝajne farita el juglanda ligno: – Por remi necesas, ke la kvin fingroj helpu unu la alian.
Li ankaŭ diris: – Homoj estas kiel manfingroj: la dika fingro devas konduti kiel dika fingro kaj la eta fingro kiel eta fingro.
Kaj la familieto de mastro ‘Ntono estis fakte aranĝita kiel manfingroj. Unue venis li, la dika fingro, kiu dancigis ĉiujn laŭ sia fajfilo; dualoke venis la filo Bastiano, nomata Bastianego ĉar li estis granda kaj dika kiel la Sankta Kristoforo pentrita sub la arko de l’ urba fiŝvendejo; kaj kvankam tiel granda kaj dika, li ĉiam plenumis la ordonitajn manovrojn kaj ne purigus sian nazon se lia patro ne dirus “purigu vian nazon”, kaj fakte li prenis kiel edzinon Longulinon, kiam oni diris al li “prenu ŝin”. Poste venis Longulino, virineto kiu prizorgis teksi, pekli sardelojn kaj naski infanojn, kiel bona dommastrino; fine venis la genepoj, laŭ aĝa ordo: ‘Ntoĉjo, la plej aĝa, dudekjara gapvagulo, kiu eĉ nun ricevis surkape kelkajn manbatojn de la avo kaj kelkajn piedfrapojn pli sube, por reekvilibrigi la tuton kiam la manbato estis tro forta; Luko “kiu havas pli da saĝo ol la pli aĝa”, diris la avo; Mena nomata “Sankta Agata” (12), ĉar ŝi ĉiam laboris ĉe la teksilo, kaj onidire “estas bonaj januaraj trigloj, teksemaj virinoj kaj hejmaj kokinoj”; Aleksio, nazmukulo tute egala al sia avo; kaj Lia kiu estis ankoraŭ nek viando nek fiŝo. Dimanĉe, kiam ili eniris la preĝejon, ili ŝajnis procesio.
Mastro ‘Ntono konis ankaŭ maksimojn kaj proverbojn kiujn li lernis de la prapatroj – “Ĉar maksimo de prapatroj neniam mensogas”: “Sen la piloto, barko ne navigas”; “Por roli pape necesas kapabli roli sakristiane”; “Elektu la metion kiun vi scias: se vi ne riĉiĝos, almenaŭ vi pluvivos”; “Kontentiĝu pri havaĵo via, tiel vi ne iĝos fripon’ fia” – kaj aliajn saĝajn sentencojn.
Jen kial la domo de l’ mespilarbo prosperadis, kaj mastro ‘Ntono estis konsiderata prudentulo; tial en Trezza oni estus elektinta lin komunuma konsilanto, se mastro Silvestro, la komunuma sekretario ĉiam bone informita, ne predikus, ke ‘Ntono estas putra harvostulo (13), reakciulo el tiuj kiuj protektas Borbonojn (14) kaj konspiras por la reveno de Cisketo (15), kaj celas estraĉi en la vilaĝo kiel li estraĉas en sia domo.
Male mastro ‘Ntono ne konis Cisketon eĉ laŭvide, li nur zorgis pri siaj aferoj kaj kutimis diri: “Kiu gvidas familion ne povas dormi laŭplaĉe”, ĉar “kiu komandas, tiu responsas”.

______

NOTOJ
4. En la tuta verko, al tiu ĉi kromnomo oni atribuu la etimon “malzorgemulo”, kiel la aŭtoro sugestas en tiu ĉi enkonduka frazo.
5. Temas pri la sicilia vilaĝo Aci Trezza [aĉi trecca] najbara al urbo Katano.
6. Prononcu “onjina”. Temas pri sicilia vilaĝo najbara al urbo Katano.
7. La vortakcento estas sur la unua vokalo.
8. Prononcu: “aĉi kastello”. Temas pri sicilia vilaĝo najbara al urbo Katano.
9. Vidu la enkondukon 1, pri la personoj de la romano.
10. En la tuta teksto, kiam la apostrofo antaŭas vorton aŭ subkomprenigas antaŭelizion.
11. Tiutempe en Sicilio – same kiel en iuj italaj regionoj kaj en iuj afrikaj landoj, kie la kutimo ankoraŭ daŭras – “onklo” estis uzata ankaŭ kiel respekta alnomo.
12. Pratempa martirino el sicilia urbo Katano, patronino de la teksistinoj.
13. Tiutempe la konservativaj zelotoj de la monarkio surhavis longajn harojn kuntiritajn malantaŭ la nuko, laŭ la uzo en la pasinta franca reĝimo surmeti blankajn dekokjarcentajn perukojn finiĝantajn per vosto.
14. Nomo de iama reĝa familio, kiu regis en Sicilio.
15. Populara moknomo de la lasta mallerta reĝo de la du Sicilioj: Francisko la 2-a de Borbono.

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *