Personaggi

Fernandel – Don Camillo

Il 26 febbraio è l’anniversario della morte (nel 1971) dell’attore francese Fernand-Joseph-Désiré Contandin, conosciuto con il nome d’arte Fernandel (1903-1971)
it.wikipedia.org/wiki/Fernandel
eo.wikipedia.org/wiki/Fernandel
​protagonista, nella parte di Don Camillo, di numerosi film tratti da racconti di Giovanni Guareschi

Giovanni Guareschi


​Trascrivo la versione in Esperanto di Danuta Kowalska (purtroppo, non più accessibile in rete) del racconto “Fantasma con cappello verde”, pubblicato il 27 maggio 1951 sul giornale “Candido”, e utilizzato nel 1955 per il film “Don Camillo e l’Onorevole Peppone”, con Fernandel nella parte di Don Camillo e Gino Cervi in quella di Peppone
it.wikipedia.org/wiki/Don_Camillo_e_l'onorevole_Peppone
​Il testo italiano del racconto può essere letto su
books.google.it/books?id=83F7CgAAQBAJ&pg=PA11&hl=it&source=gbs_toc_r&cad=4#v=onepage&q&f=false
​Allego il francobollo francese del 1994 in onore di Fernandel.


APERAĴO EN LA VERDA ĈAPELO

Dum longa sendorma nokto pastro Kamilo kuŝis kun malfermitaj okuloj.
Li aŭdis la horon sonantan de la turhorloĝo. Jam estis dimanĉo, ne tia kutima dimanĉo. Ĝi estis la elektodimanĉo.
En la vilaĝo komunistoj havis fortan subtenon kaj la penso pri ilia forpelo persekutis Kamilon.
Je la dua horo Kamilo vestis sin kaj iris tra malplena, malluma korto.
Li eniris la preĝejon tra la sonoriltura pordeto, klinis sin antaŭ figuro de Kristo pendanta en la granda altaro kaj preĝis.
La preĝejon lumigis nur daŭre flamanta lampeto pendanta antaŭ la altaro. Silento en tia malhelo ŝajnis pli granda.
La horloĝo sonoris la duan horon kaj tridek minutojn kaj ĝiaj sonoj tondris kiel bomboj en tiu ĉi silento. Poste okazis io, pro kio Kamilo eksaltis.
Iu delikate manipulis en la ŝloso de la tura pordeto. Pastro Kamilo senbrue enŝovis sin al la plej proksima konfesejo.
Li aŭdis kiam malfermiĝis la pordeto, poste fermiĝis kaj iu eniris la preĝejon.
Kamilo ne moviĝante haltigis la spiron kaj fingre flankigis la konfesejan ŝirmilon.
Antaŭ la altaro staris iu viro kaj rigardis supren.
Pasis minutoj, poste la viro profunde enspiris.
Li ion balbutis, kion oni ne povis kompreni. Li balbutis longe starante, fine eksidis el benko kaj kaŝis la vizaĝon per manoj.Pastro Kamilo sidis sen movo kaj atendis, ĝis pro la varmo li ekdormis.
Kiam li vekiĝis la viro malaperis, la preĝejo estis hele lumigata. Rigardante la horloĝon Kamilo miris – estis jam la sesa horo.
«Okazis miriga afero Sinjoro Jesuo. Mi sonĝis, ke je la 2,30 eniris la preĝejon iu homo por preĝi. Mi sonĝis, ke li venis tra la tura pordeto malfermante ĝin per ŝloshoko. Neniam mi sonĝis tion. Mirigaj estas sonĝoj».
«Vere, sonĝoj estas mirigaj, precipe kiam oni forirante forgesas sian ĉapelon» respondis Kristo.
Kamilo turnis sin kaj en la loko, kie sidis la sekreta viro vere kuŝis verda ĉapelo.
Li prenis la ĉapelon, rigardis ĝin kaj demandis: «Kion mi faru kun ĝi?».
«Metu ĝin sur la lokon! Pensu, ke li lasis la ĉapelon por okupi la lokon. Li revenos iun tagon».
Kamilo dubis.
«Kredu! Ne estas grave, ĉu li revenos post monato, jaro, jaroj. Li revenos iun tagon kaj ne devos eniri tra la tura pordo kaj ne devos uzi la ŝloshokon. Tiam li ne venos por peti min je la venko dum elektoj».
«Estu volo via!» flustris Kamilo remetante sur la benkon la verdan ĉapelon.

***
Matene parolis iu gravulo de la opozicia partio. Li alveturis el urbo kaj “sciis ĉion”.
«Tiun ĉi vilaĝon ni ankaŭ liberigos de la ruĝaj okupantoj – li kriis – de la fremdulaj servistoj, malamikoj de Kristo. Ĉiuj aplaŭdis lin.
Vespere sur la sama tribuno parolis Pepono.
La placo estis plena, ĉar ĉiuj atendis, ke li emociiĝos kaj eble estos skandalo.
Tamen Pepono ne kriegis, parolis malmulte kaj trankvile.
«Civitanoj – li diris – mi salutas vin. Mia partio povas ordoni al mi, ke mi diru tion, kion ĝi volas, sed mi diros al vi tion, kion mi volas. Mi estas ĉi tie simple por saluti vin. Dum la lastaj jaroj mi kaj miaj amikoj faris multon. Mi ne scias kiom da aferoj estis decaj kaj kiom maldecaj. Se ni eraris, tio ne estis nia malbona volo, sed nia nescio kaj malsperto. Eble mi estis la plej stulta vilaĝestro en la mondo, sed mi certigas vin pri mia intenco fari bonon por la vilaĝo».
Pepono viŝis la ŝviton fluantan sur sia frunto.
«Civitanoj, ni ne havas eĉ la plej malgrandan esperon pri la venko. Ni nur prezentis nian liston por vidi, ĉu vi forĵetos nin per piedbato en postaĵon, ĉu vi forĵetos nin kun danko. Sume, ni volas vidi, ĉu ni meritas la pozitivan ateston pri nia laboro, aŭ ne. Ni kiel lernantoj montrantaj al instruistino la taskon atendas malbonan, bonan, aŭ mezan noton. Tion ĉiu esprimos laŭ la libera volo. Kiam mi jam ne estos via vilaĝestro ne ĉesu saluti min, ĉar se mi faris ion malbone, mi faris tion ne speciale».
Pepono eltiris ion el sia poŝo.
«Civitanoj – li diris – kiam antaŭ kvin jaroj mi estis elektata kiel vilaĝestro, mi havis en la poŝo la toskanan cigaron kaj kvin cent lirojn. Nun post kvin jaroj de administrado mi havas en la poŝo ducent okdek lirojn kaj duonon de cigaro – jen mia tuta historio».
Pastro Kamilo aŭskultante Peponon ĉe fenestrokovrilo kompatis lin.
«Mi – kontinuis Pepono – eĉ se mi ĉi tie malgrasiĝus ĝis ostoj, neniu refreŝigus mian vizaĝon per benita akvo. Oni ĵetos min al tombo kiel keston plenan de ĉifonoj – jen kiom mi gajnis. Nenion pli mi diros. Mi volus nur ekkrii: “Vivu Italujo!”, sed mi ne povas, ĉar oni akuzus min pro eluzado de la patrujo por partiaj celoj.
Pepono per larĝa gesto deprenis ĉapelon.
«Bonan nokton sinjoroj» li finis.
Neniu ekkriis.
La placo malpleniĝis kvazaŭ ne estis la homoj. Kamilo komencis pensi. Tion li ne atendis.
Pepono rezignis.
Venis nokto, poste tagiĝo de la fama dimanĉo. Pastro Kamilo voĉis je la deka horo. Pepono kun siaj kamaradoj balotis aparte kaj ĉio estis sen problemoj.
Oni balotis ankaŭ lunde ĝis posttagmezo. Iĝis vespero.
Marde alkuris al la paroĥejo Barkeno kun timo en okuloj.
«Pastro – li spiregis – ili venkis».
Kamilo ekstaris, kunpremis pugnojn kaj eksidis.
Li havis emon kapti la sonorilajn ŝnurojn kaj sonori kiel por entombigo, la emon bategi en la tablon.
Tamen nenion tian li faris.
«Tiun ĉi vilaĝon ni liberigos de la ruĝaj okupantoj, servistoj de fremdaj malamikoj de Kristo»: li rememorigis la parolon de la konata gravulo, kiu alveturis speciale el urbo por stultigi la popolon.
«Kreteno! – kriis Kamilo – kun siaj diplomoj kaj kulturo malvenkis kontraŭ la neelokventa simplulo».
***
.Ankaŭ en tiu ĉi nokto Kamilo ne povis dormi. Je la tria matene li vestis sin kaj iris serĉi ŝirmejon en la preĝejo.
«Sinjoro Jesuo – li diris kliniĝante antaŭ la granda altaro – se vi ne helpos al mi, mi mortos.
Li preĝis momenton kaj eniris konfesejon kun la espero, ke trankviliĝos dormante. Fakte li ekdormetis sed estis vekata.
Iu same, kiel dum la antaŭa nokto manipulis per ŝloshoko en la porda seruro.
Kamilo sidis sen movo. En la preĝejo aperis viro, kiu rapide iris al la granda altaro.
Li estis vestata per nigra mantelo, de sub kiu li ion prenis, proksimiĝis al la granda kandelabro kaj fiksis en ĝi grandegan kandelon.
Poste li bruligis alumeton je plandumo kaj flamigis la kandelon.
Tiam pastro Kamilo eliris el la konfesejo.
Ĉu oni povas scii, kion faras nokte en Dia Domo la vilaĝestro, kiu kaŝe enŝteliĝas ĉi tien malfermante la pordon per ŝloshoko?
Pepono ne ambarasiĝis, montris la krucumitan Kriston en la altaro kaj diris:
«Tiuj estas niaj aferoj, pastro – Ni tion interkonsentis».
«Interkonsentis, pri kio?».
Se Li kaŭzos mian venkon, mi oferos la kandelon.
Kamilo koleriĝis.
«Iru for! Kial vi malhonestulo kuraĝas eniri Dian Domon kaj blasfemi?».
«Kiu blasfemas?».
«Vi, ĉar vi opinias, ke Kristo kaŭzis por ke venku via sakrilegia listo.Tio estas blasfemo. Se iu petas Dion je helpo en mortigo de iu honesta homo kaj poste mortigos lin, tio estas duobla krimo. Unue, ke li murdis, due, ke li aŭdacas pensi pri Dia helpo kaj permeso rompi sanktan ordonon.
«Mi neniun murdis. Mi petis Dion ke mi restu ree la vilaĝestro. Ne estas krimo esti vilaĝestro».
«Krimo estas laboro por malamikoj de Kristo. Vi estas servisto de Liaj malamikoj kaj aŭdacas opinii, ke Dio volis venkon de sia malamiko».
«Ne estas senco miksi tion kun politiko. Ĉi tie estas neniu antikristo, nur iu, kiu venis flamigi la kandelon al Dio, ĉar Li helpis al la ulo ree esti la vilaĝestro».
Kamilo kunpremis pugnojn kaj decide marŝis al la kandelo.
«Pastro, se vi estingos la kandelon, mi rompos vian kapaĉon» kriis Peppone kaptante grandegan kandelabron.
«Mi ne permesos interbatadon sur la altara ŝtuparo. Bruliĝu la malbenita flamo!!
Ĝi estas bruliganta ofendo por Dio kaj Dio punos vin pro la sakrilegio».
Pepono turniĝis kaj iris al la tura pordeto.
Li murmuris: «Pastro, vane vi citas “Trubaduron” kaj “Potencon de destino”.
Mia kandelo staru tie kaj brulu! Mia konscienco estas pura. Dio scias tion. Se Li ne scius, Li ne permesus al mi venki la elektojn».
«Iru for!» kriegis Kamilo. Pepono foriris.
Kamilo marŝis tien kaj reen antaŭ la granda altaro, fine haltiĝis, rigardis la krucumitan Kriston kaj etendis la manojn.
«Jesuo – li diris – Vi mem vidis kaj aŭdis kiel Pepono blasfemis kontraŭ Vi».
Kristo ekridetis kaj respondis.
«Kamilo, grave estas kredi al Dio. Kredi al la plej alta Estaĵo, kiu ĉion kreis, ĉion regas, punos malbonulojn, premios bonulojn. Ne estu tro severa al Pepono .
Pli malbona estas tiu kiu voĉis kontraŭ komunistoj kaj ne kredas al Dio. Tio estas la plej granda ofendo – ne kredi. La kredo klerigas kaj iun tagon ĉiu malhelo, eĉ la plej densa malaperos el la animo de tiu, kiu hodiaŭ havas blindigitan menson. Kiu ne kredas ne vidas, Ne vidas ankaŭ tiu, kiu havas vinditajn okulojn. Iam la bendo falos malsupren kaj li ekvidos lumon.Kiu ne havas orelojn ne aŭdas kaj ne aŭdos. Ne aŭdos tiu, kiu havas la orelojn ŝtopitajn per cerumeno, sed kiam la cerumeno solviĝos li ekaŭdos kaj aŭskultos Dian voĉon».
«Sinjoro Jesuo – petegis Kamilo – li blasfemis alvenante ĉi tien kaj dankante, ke Vi helpis al viaj malamikoj, al tiuj, kiuj ne kredas al Vi».
«Li venis por danki al Dio, ne al estro de sia partio. Ne al partia estro li preĝis, sed al Dio. Li ne negis Dion, sed respektis Dian potencon. Iam Pepono komprenos ĉion, kion hodiaŭ li ne komprenas, ĉar ne konas la veron. Ne por ĉiu la vojo al vero estas facila».
Kamilo malĝoje rigardis la flamantan kandelon de Pepono.
«Estingu la kandelon, se ĝi kolerigas vin! Tamen ne estingiĝos la flamo, kiun Pepono bruligis antaŭ mia altaro».
Kamilo ne komprenis.
«Alia flamo antaŭ Via altaro? Kie?»
«Pepono ne voĉis sur sian liston. Li starigis kruceton ĉe via listo».
Kamilo eksaltis.
«Sinjoro Jesuo! – li kriis – Pepono ĉiujn trompis. Li estas lupo ŝajniganta ŝafon».
«Eble li estas ŝafo havanta ankoraŭ la lupan felon».
«Mi ne scias, mi nur scias, ke li venkis».
«Mi dirus, ke mi venkis».
La verda ĉapelo, kiun Pepono lasis antaŭ tagoj, kuŝis sur la benko.Kamilo rigardis ĝin.
«Ne rapidu!» murmuris Kristo. «Oni devas kredi al Dio».
Tamen la pastro ne povis trankviliĝi.
«Sinjoro Jesuo – li ĝemis – Pepono estas fia. Li trompis nin ĉiujn».
«Sed ne min».
«Sinjoro Jesuo, en la tago kiam Pepono parolis sur la placo mia koro pleniĝis per kompato.Mi vidis lin malgajan kaj forlasatan de ĉiuj».
Kamilo frotis la ŝvitantan frunton.
«Sinjoro Jesuo – kaj mi….voĉis por li. Mi sakrilegiis. Mi ne scias kiel tio povis okazi».
«Tamen mi scias» respondis Kristo kun rideto. «La amo al kunestulo venkis vian menson. Dio pardonu al vi Kamilo!».
Giovanni Guareschi
El la itala lingvo en la polan lingvon tradukis Magdalena Dutkiewicz-Litwiniuk. Esperantigis Danuta Kowalska

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *