Personaggi

John Keats

Il 23 febbraio è l’anniversario della morte (nel 1821, a poco più di 25 anni) del poeta inglese John Keats (1795-1821),
it.wikipedia.org/wiki/John_Keats
eo.wikipedia.org/wiki/John_Keats
​Ho già parlato di lui il 23 febbraio 2017:

John Keats


Oggi, quindi, mi limito ad elencare le sue poesie tradotte in Esperanto, e trascrivere la presentazione di Keats fatta da Perla Martinelli in “Literatura Foiro” 1981-68, p. 4.
Allego:
– il francobollo britannico del 1971 per il 150° anniversario della morte di Keats;
– l’immagine della tomba di Keats nel cimitero acattolico di Roma.


Poeziaĵoj de John Keats tradukitaj al Esperanto
Poesie di John Keats tradotte in Esperanto

– Ode to a nightingale (Odo al najtingalo), trad. John I. Francis (“Belarto” 1, aprile 1958)
archive.is/20121216141024/www.webcom.com/~donh/don/esplit/najtingalo.html
– La belle dame sans merci, trad. Kálmán Kalocsay, Eterna bukedo 1931, p. 162-163; Tutmonda sonoro, p. 411-412;
– Ode on a grecian urn (Odo al greka urno), trad. John I. Francis, Literatura Foiro 1981-68, p. 4-5;
– On the grasshopper and cricket (La cikado kaj la grilo), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo” 1931, p. 161; “Esperanto UEA” 1931-5, p. 79; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 411;
– On the sea (Pri la maro), trad. John I. Francis, “Literatura Foiro” 1981-68, p. 6
– When I have fears that I may cease to be (Kiam mi timas, ke la morto drenos), trad. John I. Francis, “Literatura Foiro” 1981-68, p. 6
– Bright star, would I were stedfast as thou art (Ho esti, stelo, kiel vi eterna), trad. John I. Francis, “Literatura Foiro” 1981-68, p. 6
– Ode on Melancholy (Odo al melankolio), trad. John I. Francis, “Literatura Foiro” 1981-68, p. 7
– “I stood tip-toe upon a little hill” (Somera mateno), vv. 1-14, trad. Kálmán Kalocsay, “Esperanto UEA” 1931-5, p. 79; “Eterna bukedo” 1931, p. 164; “ Tutmonda sonoro” 1981, p. 412;
– To autumn (Al la aŭtuno), trad. Kálmán Kalocsay, “Tutmonda sonoro” 1981, p. 413; “Omaĝoj: poemtradukoj plejparte el la angla”, – Chapecó, Fonto, 1987, p.63- 65.

*****

John Keats (Londono, 1795 – Romo, 1821), inter la plej famaj anglaj poetoj de la romantika periodo, ne ĝuas specialan lokon inter la klasikuloj tradukitaj en Esperanton. Pro tio estas al ni aparta ĝojo kaj aparta fiero prezenti ekskluzive al la legantoj de LF kelkajn poemojn liajn, en la majstra traduko de John I. Francis (premio La Verko de la Jaro 1978).
Inter ili ne povis manki la famkonata Odo al greka urno, kiu prezentas la tutan poetikon de Keats, la aspiron al nemortebla belo en kontrasto al la malfeliĉo, necerteco, sensignifeco de la reala vivo. Laŭ la poeto, oni povas tamen doni minimuman signifon al deviga surtera trairo se oni komprenas la mesaĝon de la Urno: la Beleco estas Vero, la Vero — Beleco.
Tiu ĉi alta koncepto kiu pli konkrete fajris en la lastaj jaroj de lia mallonga vivo, ne povis tamen protekti la poeton de senĉesa melankolio kaj komplete viŝi la efektivajn dolorojn kaj seniluziiĝojn kiujn la vivo plenmane ŝutis sur lian vojon.
Filo de malriĉa familio, Keats vidis jam en sia kvina jaro la morton de la patrino, pro ftizo – familia malsano, kiun ne povis kontraŭstari la medicinaj studoj, nek en la frato Tom, ĝismorte flegita, nek en li mem.
Nuntempe, kvankam oni plene agnoskas la influon sur Keats de la Elizabetaj poetoj, ĉe Edmund Spenser kaj Shakespeare, klaras ke tiu influo restas en la sfero de la sensa kvalito de la imagemo kaj de la esprimtekniko, dum la tuto de la poezia sentemo estas originala. La versoj de In imitation of Spenser eniris la unuan poemkolekton, Poems by John Keats, eldonitan en marto 1817, sed la plej ambicia – kaj la plej grava – poemo en la libro estas Dormo kaj poezio, kie Keats unuafoje esprimas sian poetikon, kiun poste li poluros, pliprofundigos, sed ne ŝanĝos.
Ne estas ĉi tie la loko por doni pliajn informojn pri la vivo de J. Keats aŭ pri lia abunda arta produktado, malegala sed ĉiam sincera. Ni nur rekonsideru ke por li gravis ĉefe la beleco, la bedaŭro pro ĝia neevitebla forpaso kaj la strebo konstrui pontojn inter nia efemera mondo kaj la eterna, kiun ni povas revi en nia imago. Restu en nia menso la malferma alineo de Endymion, kies melodio estas ja preskaŭ netradukebla: A thing of beauty is a joy for ever, belaĵo estas porĉiama ĝojo. Nur tio sufiĉus por dementi la amaran surskribon, kiun Keats (neniam edziĝinta pro fidelo al malfeliĉa amo) volis sur sia tomboŝtono en Romo: Tie ĉi kuŝas iu, kies nomo skribita estis sur akvo.
Perla Martinelli
(“Literatura Foiro” 1981-68, p. 3)

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *