Personaggi

François Mitterrand

Il 26 ottobre ricorre la nascita (nel 1916) del politico francese François Mitterrand (1916-1996)
it.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Mitterrand
eo.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Mitterrand
​Presidente della Repubblica Francese dal 21 maggio 1981 al 17 maggio 1995.
​Sui suoi rapporti con l’Esperanto, trascrivo un articolo di Radio Roma-Esperanto del 21 luglio 1974. Inoltre, traduco quello che Mitterrand dichiarò nelle promesse elettorali 1981:
“[…] i miei amici parlamentari hanno depositato nella precedente sessione dell’Assemblea Nazionale una proposta di legge per l’introduzione della lingua internazionale Esperanto nell’istruzione media e superiore come lingua opzionale.
Se i francesi mi daranno fiducia, chiederò al Governo di sottoporre quella proposta di legge al Parlamento”.
​Non so che cosa sia accaduto nei 14 anni della presidenza di Mitterrand.
​Più in generale, quanto alla scarsa efficacia delle azioni “dall’alto”, trascrivo un estratto da un articolo di Aldo de’ Giorgi ne “L’Esperanto” 1982-2.
​Allego un francobollo francese con il ritratto di Mitterand, applicato su una busta indirizzata nel 1997 a Radio Roma-Esperanto.


RADIO ROMA – ESPERANTO
21.7.1974
KURIERO DE ESPERANTO
(redaktis Antonio De Salvo)

LA FRANCAJ KANDIDATOJ RESPONDAS
Franca Unuiĝo por Esperanto sendis al la 12 kandidatoj al la Prezidanteco de Francujo leteron, per kiu ĝi demandis ĉu, kaj kiel, tiuj intencas akceli la disvastigadon kaj instruadon de Esperanto en Francujo. Respondis, interalie, Giscard D’Estaing (kiu poste fariĝis Prezidento), Mitterrand (kiu malgajnis pro malalta procentaĵo de vocoj) kaj Chaban-Delmas.
Giscard D’Estaing substrekis, ke fakte la angla nuntempe okupas la lokon, kiun la esperantistoj volus atribui al Esperanto, kaj ke la temo ne povas esti traktata je nur nacia nivelo.
Mitterand substrekis, ke ĉio akcelanta la interamikiĝon de la popoloj kaj ebliganta plibonan internacian interkompreniĝon povas ricevi nur lian plenan subtenon. Li deklaris sin tute favora al tia instruado, kaj al ŝtata helpo por ebligi ĝian disvastigon, kaj menciis kan simpatio la iniciaton de la itala socialdemokrata partio ĉe la Socialisma Internacio.
Chaban-Delmas, fine, respondis ke “Esperanto povas konsistigi unu el la solvoj, kiujn serĉas la eŭropaj landoj. Koncerne min – li aldonis – mi tre volonte akcelus, kiom eble, ĝian instruadon kaj disvastigadon en Francujo”.

°°
Sufiĉus relegi pri la fama «franca periodo», kiam, dank’ al la efikega laboro de taĉmento de vere valoraj, altkapablaj kaj eminentaj «raciistoj», Esperanto ŝajnis esti, multe pli ol nuntempe, sur la sojlo de la fina venko, de oficiala agnosko far la plej altaj, decidaj instancoj. Sufiĉus tralegi la longan liston de la tiame emfazitaj «eventaj sukcesoj», ekzemple ĉe Ligo de Nacioj, Franca Akademio de Sciencoj, Internacia Ligo de Komercoĉambroj, Poŝta Unuiĝo, Eldonejo Hachette, ktp. ktp. Alvenante al tempoj pli proksimaj, sufiĉus memori pri la «triumfo de Montevideo», pri la peticio ĉe UN, pri la favorega apogo de multaj eminentuloj, kiaj Tito, Jonas, M’Bow, Mitterrand, ktp.
Sed necesus ankaŭ funde priekzameni kaj zorge mediti, kaj sin demandi kio vere pozitiva kaj antaŭeniga postrestis el tiuj eventoj, el tiuj sukcesoj. Bedaŭrinde oni devus malĝoje rekoni, ke restis vere malmulto, ke ĝenerale temis pri trompaj iluzioj, pri tute senkonsekvencaj okazaĵoj, el kiuj restas nur kelkaj paperpecoj, kelkaj platonaj deklaracioj kaj kelkaj linioj ĝuste en niaj historilibroj.
Aldo de’ Giorgi
(“L’Esperanto” 1982-2)

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *