Personaggi

August Strindberg

Il 14 maggio ricorre la morte (nel 1912) del drammaturgo, scrittore e poeta svedese Johan August Strindberg (1849-1912)

it.wikipedia.org/wiki/August_Strindberg

eo.wikipedia.org/wiki/August_Strindberg

attivo in tutti i generi letterari.

Diverse sue opere sono state tradotte in Esperanto (v. sotto), ma alcune di esse non sono citate nella pagina di Wikipedia in Esperanto, la quale contiene anche errati rinvii a pagine in rete che invece riguardano altri oggetti.

Allego una pagina di Brita Esperantisto 1908-46, ed un ritratto dello scrittore.


Verkoj de August Strindberg tradukitaj en Esperanton

Opere di August Strindberg tradotte in Esperanto

 

“Fraŭlino Julie” (Fröken Julie), trad. Paul Axel Nylén kaj S. E. Krikortz, Uppsala, Appelberg, 1908, 64 paĝoj, kun ilustraĵoj

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20strindberg,%20%20august%20-%20fraulino%20julie.pdf

Ĝi estis prezentita en Dredeno la 16-an de aŭgusto 1908, de neprofesia ensemblo el Svedio (v. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo”, LF-KOOP, 2015, p. 90)

“Pario” (Paria), trad. Birjer Ström, Uppsala, Appelberg, 1908, 24 p.

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20strindberg,%20august%20-%20pario.pdf

Ĝi estis prezentita en Dredeno la 16-an de aŭgusto 1908, de neprofesia ensemblo el Svedio (v. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo”, LF-KOOP, 2015, p. 90)

“Ludo kun fajro” (verko taksata “skandala”kaj “erotika”) estis prezentita en Stokholmo, dum la UK de 1934, de la profesia ensemblo de Sandro Malmqvist  (v. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo”, LF-KOOP, 2015p. 224-225)

 

 

En “Literatura Mondo” aperis:

“Romeo kaj Julia” trad. Erik D., Literatura Mondo 1923-51,52

“La fabelo de Sankta-Gothardo”, trad. Paul Nylén, Literatura Mondo 1923-85, 1923-89

“Reformprovoj” (fragmento el “Edziĝoj”), trad. Tiberio Morariu, Literatura Mondo 1933-159

“La ruĝa ĉambro” (romanfragmento), Literatura Mondo 1934-98, 1934-102

“La patriotoj”, trad. Sam Oven Johansson, Literatura Mondo 1934-108

Literatura Mondo  1937-1, p.17-18

 

 

  1. STRINDBERG, Insulo de Feliĉuloj, (De lycksaliges ö), el la sveda originalo tradukis Oskar Frode. Leipzig, F. Hirt kaj filo, 1926, pp. 69 (Internacia Mondliteraturo n. 17). Prezo RM. 1.60.

De tiu aŭtoro jam la esperanta literaturo posedis kelkajn tradukaĵojn kiel ekzemple la historia dramo Gustaf Wasa (kial ne memorigi tion en la antaŭparolo, donante plenan esperantan bibliografìon?). Priskriboj el la sveda historio prezentas ankaŭ la verko Svenka Óden och Aventyr (Svedaj okazintaĵoj kaj aventuroj), el kiuj estas prenata la tradukita novelo. En ĝi oni bone vidas la eminentan kapablon de S. kiel rakontanto. Li supozas ke ŝipo enhavanta ŝarĝon de 500 pasaĝeroj plej parte krimuloj aŭ politikaj ekzilitoj alvenas en malproksima insulo kaj ĉi tie ĝi fondas malgrandan regnon (efektive ekzistas en Oceanio insulo Hermadek kies loĝantoj havis saman devenon): li priskribas la politikajn ŝanĝojn, vivon privatan kaj publikan de la loĝantoj, celante montri ke iliaj agoj kaj moroj estas tute samaj al tiuj de normalaj viroj. La unua reĝo estis nomita Lasse, eksstudento kiu en sveda restoracio ĉe drinkfesto de samprovincaj studentoj estis parolinta malhonore pri profesoro. La personoj de la novelo estas majstre karakterizitaj.

  1. m.

Itala Esperanta Revuo 1927-2

 

 

La Konscienco Riproĉas (Samvetskval). Rakonto de Strindberg, el la sveda trad. Gustav Henrik Backman. 1928, 60 p.

Dum la milito en 1870, sciencisto, rusa oficiro, estas devigata mortpafigi tri neregulajn soldatojn francajn; la konsciencriproĉoj lin frenezigas; fine resaniĝas kaj lia iama patriotismo cedas al pli nobla tuthomara sento.

Enciklopedio de Esperanto, p. 541-542

 

 

Insulanoj de Hemsö (Hemsöborna), romano, trad. Sten Johansson, Novjorko: Mondial 2005, 178 paĝoj

Sonĝodramo (Ett drömspel), trad. Sten Johansson, Skövde: Al-fab-et-o, 1999, 80 paĝoj

Pasko (Påsk), dramo en tri aktoj, trad. Stellan Engholm, Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 1935, 88 paĝoj.

Amo kaj pano; Aŭtuno, trad. Leono Vienano, Varsovio: Szapiro, 1933, 40 paĝoj (Esperantlingva Novelbiblioteko 6).

Eta kateĥismo por la suba klaso, trad. Gunnar Gällmo, Lulu.com 2016

 

 

Denove teatra festivalo en Budapeŝto — Post la impona sukceso de la pasinta jaro, renoviĝis triumfe tiu internacia renkonto de esperantaj teatroj, kiu okazis en Budapeŝto de la 18-a ĝis la 27-a de marto. Ludis teatro-trupoj el Hungario, Pollando kaj Bulgario, plus unuopaj aktoroj kaj muzikaj ensembloj. Pliinternaciiĝis la repertuaro, kun verkoj de Beckett, Strindberg, Masters, Chomski, Petöfi, Elem k.a. Tuta aro da flankaj manifestacioj prikulturaj garnis la festivalon, kiu vekis grandan atenton ne nur en la esperantistaj medioj.

L’Esperanto 1983-4

 

Krome/ inoltre:

 

La Revuo III, p. 480, 572

La Revuo VI, p.569-571

Brita Esperantisto 1908-46, p.189 Pario recenzo/ recensione (aldonita/ allegata)

Brita Esperantisto 1908-46, p. 189 Fraŭlino Julie recenzo/ recensione

Tutmonda Sonoro, p. 504-506, trad. Kálmán Kalocsay

Esperanto de UEA 2001-4, p. 68

 

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *