Pri Bitoteko.it

Bonvenon al la Bitoteko.it (de bito + biblioteko) de la Itala Esperantista Federacio (FEI).

Cifereca biblioteko estas "nemateria biblioteko, en kiu nur ciferecaj dokumentoj estas stokitaj kaj disponeblaj, ĉu originale ciferecaj aŭ konvertitaj el paperaj originaloj, administritaj kaj katalogitaj elektronike".

Bitoteko.it, naskita en marto 2018 el ideo de Daniele Binaghi kaj inspirita de simila arkivo de Hispana Esperanto-Federacio, enhavas dokumentojn en Esperanto kaj pri Esperanto, pri historio, literaturo, kulturo esperantistaj en Italio. 
Krom tio, Bitoteko.it havas la ambician celon igi alireblajn ankaŭ ĉiujn dokumentojn, foje de aŭtentaj maloftaĵoj, kiuj ĉeestas en Esperanto-rondoj en Italio.

Multaj el ĉi tiuj dokumentoj estas libere videblaj kaj uzeblaj; aliaj estas konservitaj pro nuraj arkivaj kialoj, sen esti nuntempe haveblaj al publiko pro kopirajtokialoj.

La arkivo uzas la liberan programon Omeka (svahila vorto kiu signifas "agordi", "eksponi" sed ankaŭ "paroli"), kreita de Roy Rosenzweig Center for History and New Media kaj agordita kun aldono de pluraj kromprogramoj (iuj specife kreitaj), kaj datumbazon MySql.

La materialo arkivita en Bitoteko.it videblas kiel unuopaj eroj aŭ kiel kolektoj, t.e. aroj de eroj ligitaj de komuna temo. Serĉoj eblas kaj surbaze de oftaj trajtoj (ekzemple, laŭ aŭtoro aŭ etiketoj aŭ publikiga dato) kaj libere.

Bonan tralegadon, do!

la teamo de Bitoteko.it