Home > Pri Bitoteko.it > Kiel serĉi...

Kiel serĉi...

Serĉoj en Bitoteko.it eblas laŭ 3 malsamaj manieroj: baza serĉo, altnivela serĉo kaj serĉo laŭ rilato.

Baza serĉo

La plej facila maniero serĉi terminon ene de Bitoteko.it estas enigi ĝin en la serĉujo je la maldekstra kolumno de la paĝo kaj alklaki la lensan simbolon. La serĉilo tiam faros ŝlosilvortan serĉon similan al tiu de Google, montrante la rezultojn laŭ ordo de graveco. Ekzemple, serĉante "Esperantistoj el Vicenza", la sistemo donos precedencon al dokumentoj, kiuj enhavas la tutan ĉenon "Esperantistoj el Vicenza", sed ankaŭ montros iujn ajn dokumentojn enhavantajn "Esperantistoj" aŭ "Vicenza" sube (la termino "el" estos forlasita, ĉar tro mallonga).

Klakante la butonon kun la tri punktoj eblas elekti du aliajn specojn de serĉado: bulea kaj ĝusta korespondado.

La unua permesas pli bonan difinon de la serĉado, sed ne redonas rezultojn laŭordajn; oni povas uzi, antaŭ ĉiu termino, la signojn + (por indiki terminon, kiu devas ĉeesti) kaj - (por indiki terminon, kiu devas malĉeesti); ankaŭ, post ĉiu termino, la signon * (por indiki unu aŭ plurajn pliajn signojn); specialaj signoj povas esti kombinitaj. Ekzemple:

  • "renato +corsetti" trovos "renato corsetti", "corsetti renato", "corsetti, renato" ktp .;
  • "renato -corsetti" trovos "renato rascel", "guttuso, renato" ktp, sed ne "renato corsetti";
  • "renato cors*" trovos "renato corsetti", sed ankaŭ "renato corsari" kaj "corsisti, renato";
  • "renato -corsetti +zamen*" trovos "renato guttuso", "renato rascel" kaj "l.l. zamenhof", sed ne "renato corsetti".

La dua permesas serĉi tutajn vortĉenojn (ekzemple: "Esperantistoj el Vicenza").

Altnivela serĉo

La altnivelan serĉon oni atingas alklakante la butonon kun la tri punktoj. Ĝi permesas specifi multajn parametrojn por la serĉado, kiel kapvortoj, etikedoj, aro de aparta kolekto, ktp.

Ĝi ankaŭ permesas mallarĝigi vian serĉon al specifaj kampoj, indikante ekzemple, ke la titolo devas komenci per "Instruado", aŭ ke la nomo de la eldonisto devas enhavi la vorton "Federacio".

Atentu ke la altnivela serĉo validas nur por dokumentoj; pro tio ĝi ne trovos dosierojn nek kolektojn, kiel kontraŭe faras la baza serĉo.

Serĉo laŭ rilato

Inter la eroj de la vertikala menuo maldekstre de la paĝo ankaŭ aperas Rilatoj. Alklakante ĝin, oni aliras paĝon, kiu ebligas serĉi ĉiujn dokumentojn, kiuj rilatas al specifa tipo (kiel "libro" aŭ "ĵurnal-eltondado" aŭ "diplomiĝa tezo"), aŭ estas identigitaj per la sama temo, aŭtoroeldonisto.

En ĉi tiuj lastaj tri kazoj, plua paĝo prezentos la rilatojn laŭ alfabeta ordo, por faciligi ilian elekton.