Home > Pri Bitoteko.it

Pri Bitoteko.it

Bonvenon al la Bitoteko.it (de bito + biblioteko) de la Itala Esperantista Federacio (FEI), la cifereca biblioteko de Esperanto en Italio.

Cifereca biblioteko estas "nemateria biblioteko, en kiu nur ciferecaj dokumentoj estas stokitaj kaj disponeblaj, ĉu originale ciferecaj aŭ konvertitaj el paperaj originaloj, administritaj kaj katalogitaj elektronike".

Bitoteko.it, naskita en marto 2018 el ideo de Daniele Binaghi kaj inspirita de simila arkivo de Hispana Esperanto-Federacio, enhavas dokumentojn en Esperanto kaj pri Esperanto, pri historio, literaturo, kulturo esperantistaj en Italio. Multaj el tiuj dokumentoj estas libere videblaj kaj uzeblaj; aliaj estas konservataj pro nuraj arkivaj kialoj, sen esti aktuale disponeblaj al la publiko.

La arkivo uzas la liberan programon Omeka (svahila vorto kiu signifas "agordi", "eksponi" sed ankaŭ "paroli"), kreita de Roy Rosenzweig Center for History and New Media kaj agordita kun aldono de pluraj kromprogramoj (iuj specife kreitaj), kaj datumbazon MySql.

La materialo arkivita en Bitoteko.it videblas kiel unuopaj eroj aŭ kiel kolektoj, t.e. aroj de eroj ligitaj de komuna temo. Serĉoj eblas kaj surbaze de oftaj trajtoj (ekzemple, laŭ aŭtoro aŭ etiketoj aŭ publikiga dato) kaj libere.

Bonan tralegadon, do!

la teamo de Bitoteko.it